Prezidentaj balotoj en Pollando 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Prezidenta Palaco en Varsovio, la oficiala rezidejo de Prezidento de Pollando
Blazono de Respubliko Pollando
Standardo de Prezidento de Pollando

La sesaj prezidentaj baloj en Pollando post 1989 okazis la 10-an kaj la 24-an de majo 2015.

Inter la kandidatoj por Prezidento de Pollando (por la 5-jara oficperiodo) kelkaj havas esperantlingvan biografi-artikolon en la Esperanto-Vikipedio kaj unu el la kandidatoj estas esperantisto (temas pri Janusz Korwin-Mikke):

La plej edukitaj estas la jenaj kandidajoj:

  • prof. d-ro habil. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz
  • d-ro Andrzej Duda
  • d-ro Kornel Morawiecki
  • d-rino Magdalena Ogórek
  • doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk

Finfine nur 11 kandidatoj el la 23 balot-komitatoj sukcesis kolekti pli ol 100 mil apog-subskriboj devigaj por starti la 10-an de majo 2015 en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015:

mag. Grzegorz Braun, d-ro Andrzej Duda, mag. Adam Jarubas, mag. Bronisław Komorowski, mag. Janusz Korwin-Mikke, Marian Kowalski, Paweł Kukiz, d-rino Magdalena Ogórek, mag. Janusz Palikot, mag. Paweł Tanajno, doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk.

Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj

Jen la rezultoj de la unua etapo de balotoj (Vidu la apudan mapon):

venkis d-ro Andrzej Duda - 34,77 %

2. mag. Bronisław Komorowski - 33,76 %

3. Paweł Kukiz - 20,80 %

4. mag. Janusz Korwin-Mikke - 3,26 %

5. d-rino Magdalena Ogórek - 2,38 %

6. mag. Adam Jarubas - 1,60 %

7. mag. Janusz Palikot - 1,42 %

Al la dua etapo de la balotoj kio okazis la 24-an de majo 2015 eniris la du unuaj, t.e.:

d-ro Andrzej Duda kaj mag. Bronisław Komorowski.

La 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj d-ro Andrzej Duda kun 53 % venkis kun la ĝisnuna Prezidento Bronisław Komorowski kiu ricevis 47 % Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015. </ref>

La balot-komitatoj[redakti | redakti fonton]

mag. Grzegorz Braun
d-ro Andrzej Duda
mag. Anna Grodzka
mag. Adam Jarubas
mag. Bronisław Komorowski
prof. d-ro habil. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz
mag. Janusz Korwin-Mikke, esperantisto
Marian Kowalski
Paweł Kukiz
mag. Stanisław Majdański
d-ro Kornel Morawiecki
mag. Wanda Nowicka dum la gazetara konferenco, post kiu ŝi partoprenis en la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato (la 17-an de oktobro 2012)
d-rino Magdalena Ogórek
mag. Janusz Palikot, prezidanto de partio Via Movado, foto el la jaro 2015
mag. Adam Słomka
mag. Paweł Tanajno
doktoriĝ-kandidato Jacek Wilk

La unua etapo por anonci la kandidaton por Prezidento de Pollando estas la kreo kaj registriĝo de la balot-komitatoj. La Ŝtata Balot-Komisiono akceptis 23 balot-komitatoj (la 4 estis forigitaj). Jen la registritaj:

Zdzisław Jankowski – vicprezidanto de partio Patriota Pollando, ligita kun la Slava Asocio, eks-parlamentano

Marian Kowalski – vicprezidanto de Nacia Movado

Paweł Kukiz – konsilianto de Sejmeto de Malsuprasilezia Provinco

Iwona Piątek – prezidanto de la Partio de Virinoj

  • mag. Adam Słomka – la gvidanto de la Koalicio „Niezłomni” (Rezistuloj) kaj Konfederacio de Sendependa Pollando - Patriota Frakcio, eks-parlamentano
  • mag. Paweł Tanajno – protektanto de la Direkta Demokratio
  • doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk – aktivulo de Kongreso de Nova Dekstrularo

Referencoj[redakti | redakti fonton]