Saltu al enhavo

Prezidanto de Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prezidento de Bolivio)
Prezidanto de Bolivio
emblemo
Rodrigo Paz Pereira
Rodrigo Paz Pereira
balote elektita ofico Redakti la valoron en Wikidata
prezidanto • ĉefministro
Komenco 19-a de novembro 1826 vd
Landoj Bolivio vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La Prezidanto de Bolivio (hispane Presidente de Bolivia, formala titolo: Presidente del Estado Plurinacional de Bolivia) estas la ŝtatestro, registarestro kaj la ĝenerala komandanto de la Armitaj Fortoj. Li ankaŭ servas kiel la plej alta aŭtoritato de la Bolivia Agrara Reforma Servo. Kune kun la vicprezidanto kaj ŝtatministroj, li konsistigas la ekzekutivan branĉon de la publika povo de la Bolivia Ŝtato. [1]

La prezidanto kaj vicprezidanto estas elektitaj per ununura baloto per universala rekta balotrajto . Ilia oficperiodo estas kvin jaroj, kun rajto je reelekto nur unufoje. La nuna Konstitucio ŝanĝis la metodon por decidi la venkan bileton. Se ne ekzistas absoluta plimulto, la kandidato ne plu estos elektita de la Leĝdona Asembleo, sed per dua raŭndo.

Laŭ Konstitucio, la prezidanto estas rekte elektita por kvinjara oficperiodo, sen limo pri la nombro da oficperiodoj, kiujn prezidanto povas servi. Se neniu kandidato gajnas plimulton de pli ol 50%, aŭ alternative almenaŭ 40% kaj marĝenon de 10% aŭ pli ol la dualoka kandidato, la du ĉefaj kandidatoj avancas al dua raŭndo. [2]

Evo Morales estis la prezidanto de Bolivio de la 22-a de januaro 2006 ĝis la 10-a de novembro 2019, kaj estis la unua persono de indiĝena deveno kiu okupis la postenon. [3]

Rodrigo Paz Pereira estas la 68a kaj aktuala prezidanto de Bolivio. Li enoficiĝis la 8-an de novembro 2025.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ The World Factbook – Central Intelligence Agency (angle). Arkivita el la originalo je 2021-09-27. Alirita 2017-04-06 .
  2. ↑ "Presidente del TCP retrocede, ahora dice que aplicará decisión de la CorteIDH sobre la reelección".
  3. ↑ "El Tribunal Constitucional de Bolivia anula la reelección indefinida e inhabilita a Evo Morales para 2025".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]