Preĝejo Sankta Andreo (Kievo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Andreo
ortodoksa preĝejo • arkitektura monumento [+]
Koordinatoj50° 27′ 32″ N, 30° 31′ 5″ O (mapo)50.45888888888930.518055555556Koordinatoj: 50° 27′ 32″ N, 30° 31′ 5″ O (mapo)

ArkitektoFrancesco Bartolomeo Rastrelli

Estiĝo1747

Preĝejo Sankta Andreo (Kievo) (Kievo)
Preĝejo Sankta Andreo (Kievo) (Kievo)
DEC

Map
Preĝejo Sankta Andreo

Vikimedia Komunejo:  St. Andrew's Church, Kyiv [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La preĝejo Sankta Andreo (ukraine: Андріївська церква; ruse: Андреевская церковь) estas grava baroka preĝejo situanta en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. La preĝejo estis konstruita en 1747-1754, laŭ dizajno de la arkitekto Bartolomeo Rastrelli. Ĝi foje estas neĝuste referita kiel katedralo.

La preĝejo Sankta Andreo estas videbla en la historia kvartalo Podil, troviĝanta sur kruta monteto al kiu la preĝejo donis la nunan nomon Andrijivska. Ĝi estas nuntempe unu el kvar arkitekturaj famaĵoj de Ukrainio, kiu estis metita en la Listo de Trezoroj de la Homaro en Kvin Kontinentoj.

Ĉar la preĝejo sidas sur monteto, baz-problemoj estis unu el la ĉefaj respondecoj por prezervado. Pli ĵuse, la bazo sub la preĝejo komencis sanĝiĝi, kaŭzante kelkajn zorgadojn pensante ke la bazo de la preĝejo eble kolapsos. Fendetoj jam ekaperis en la bazo, kaj kelkaj el la dekoraciaĵoj estis trovitaj en najbaraj areoj.