Preĝejo Sankta Laŭrenco (Neustadt an der Orla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭrenco-kirko, Neustadt
interno

La Hospitala preĝejo Sankta Laŭrenco (germane: Spitalkirche St. Laurentius) estas protestantisma kirko en Neustadt an der Orla, Germanujo (Friedhofsstraße 23), kaj monumentprotektotaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1451 konsekritis por Sankta Laŭrenco de Romo kapelo sed ĉe Topographia Germaniae de Matthäus Merian videblas jam kirko kun multangula eosta finiĝo kaj firstotureto. En 1721 la interno novigitis. En 1914 ĝi malkonstruitis ĝis la fundamenta muraro kaj estiĝis novo ĝis 1916. En 1973 restaŭritis la farbado de 1916; en 1984 malkonstruitis la malnova malsanulejo. La tuto servis ekde Reformacio kiel tombeja kirko, ekde 1945 krome kiel dumvintra preĝkunvenejo.

Meblaro kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La interno de la hala kirko havas orname pentritan lignan trabplafonon kiu bonege harmonias kun la unuetaĝaj galerioj. La sakristio eoste estas iom forenmetita pro ambono-altaro de 1721. Ĉe la predikeja korbo videblas pentraĵoj de Jesuo Kristo kaj de la kvar evangeliistoj. Dekstre kaj maldekstre oni havas du skulptitajn figurojn el la 16-a jarcento, apostolon Johano kaj la dipatrinon Mario. Supre de la altaro estas tri vitraloj.

Inter altaro kaj predikejo staras triptiko el la iama klostro de la aŭgustenanoj kun pentraĵo de 1495. Bildmeze spekteblas Volfgango el Ratisbono, ale estas sankta Petro kaj apostolo Johano (maldekstre), respektive Marteno de Tours kaj Aŭgusteno el Hipono (dekstre).

La posto de la altaro nur disde la sakristio alireblas. Ĝi montras la krucumitan Sinjoron, Marion kaj Johanon kaj la altardonacintojn; maldekstre Katarinon kaj dekstre Margareton. La origino de tiu ĉi verko neklaras, ĝi venis en 1524 hospitalkirken. Apud la predikeja korbo staras skulptitaj statuetoj de iama grupo de krucumitoj kaj ĉe la nordorienta vando la respektiva krucifikso (el la fino de la 15-a/komenco de la 16-a jarcento).

En la ĥorejo admirindas tri lignaj epitafoj el la 18-a jarcento, kirkonave estas alia epitafo. La galerio ĉirkaŭas la spacaron en formo de ĉevalfero. Ĝian balustradon dekoraciitas per versetoj kaj ornamaĵoj.

Firstoturete pendas du bronzaj sonoriloj.

Orgeno kun ses registroj sur unu klavaro kaj pedalo faritis en 1896 fare de la orgenfaristo Hugo Schramm el Bürgel.[1]

En la okcidenta parto de la konstruaĵo estas loĝejoj kaj ĉirkaŭ la kirko estas tomboj el la 18-a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.73395411.74025