Preĝejo Sankta Nikolao (Bad Blankenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao-kirko en Bad Blankenburg

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane: St. Nikolai) estas la paroĥuja preĝejo protestantisma en Bad Blankenburg, Germanujo. Ĝi situas ĉe la orienta flanko de la centra bazarplaco en la valo de la riveroj Rinne kaj Schwarza malsupre de Burgo Greifenstein. Sude komenciĝas post la urbetolimo la altebenaĵoj de la Turingia Arbaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekis en 1385 la konstruiĝo de la paroĥuja kirko kio encizelita estas ĉe la kirkoturo. En 1492 alvenis triptiko de la Virgulino kiu ne konserviĝis post 1744. Post la enkonduko de Reformacio en 1533 estis la unua paroĥestro Valentin Seitzsĉ. En 1571 oni komencis la skribadon de la blankenburgaj preĝejlibrojn. Dum marodado de svedoj en 1640 mortis la sakristiano Meurer pro la rifuzo paroli pri la kaŝejo de du altvaloraj kalikoj; ilin oni uzas ĝis hodiaŭ. En 1744 brulkonsumiĝis la kirko kiu rekonstruitis jam ekde 1749. En 1794 okazis la konsekro de la parte tute novkonstruita ejo. En 1802 forigitis la tombejo ĉirkaŭanta la kirkon.

Inter 1832 kja 1870 Blankenburgo estas eĉ sidejo de superintendanto. En 1886 oni alkonstris apsidon; la bildon enapside kaj la resurekto-pentraĵo supre de la triumfarko estas de Edmund Herger. El tiu tempo (laŭ novrenesanca stilo) kreitis ambono, baptujo kaj (en 1976 forigita) altaro.En 1976 sekvis nova restaŭrado dum kio forigitis la altaro novrenesanca kun la resurekto-bildo. En 1981 restaŭritis la tegmento ĉe la norda flanko. En la 16.10.1989 okazis la unua pacpreĝado en la kuro de Turnigo. La altarejo novaranĝitis en 1997 kaj en 2000 alvenis novaj hejtiloj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Interno

La kvadrata trietaĝa turo kun vostokupolo gastigas tri sonorilojn el la jaroj 1758/59 de la rudolstadt-a majstro Johann Mayer. Apsido kaj sakristio aldonitis en 1886. La ligna barelvolbo de la halo estas surgipsita. La pli supra de la du galerioj disponigas spacon por la orgeno de la firmao Wagner el Schmiedefeld el la jaro 1753, kun 21 registroj sur du klavaroj kaj pedao. La altara kruco datumas de 1500 originante el Kastelo Heidecksburg en Rudolstadt.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lieselotte Swietek: Stadtkirchen in Thüringen, Verlagshaus Thüringen, 1990, p. 22-23
50.68479411.264186