Pri judoj kaj iliaj mensogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Von den Jüden und jren Lügen
skribita verko • broŝuro
Aŭtoroj
Aŭtoro Marteno Lutero
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1543
Ĝenro antisemitisma falsaĵo • kristana literaturo
vdr

Pri judoj kaj iliaj mensogoj (germane: Von den Jüden und iren Lügen; je moderna ortografio Von den Juden und ihren Lügen) estas kontraŭjuda 65 000-vorta traktaĵo verkita en 1543, fare de la estro de la Protestanta Reformacio, Marteno Lutero.

Titolpaĝo de Marteno Lutero Pri judoj kaj ties mensogoj. Wittenberg, 1543

La konduto de Lutero kontraŭ judoj grave ŝanĝiĝis dum lia vivo. En lia plej komenca etapo, antaŭ 1537, li penadis konvertigi judojn al kristana protestantismo, sed li malsukcesis konvinki ilin. Post tio, specife kiam li verkis ĉi traktaton, li kalumniis kontraŭ ili, kaj kuraĝigis ke oni persekutu ilin.[1]

En ĉi tiu polemika traktato, li deklaris ke la judaj lernejoj kaj sinagogoj estu forbruligitaj, la preĝlibroj estu detruitaj, oni malpermesu al rabenoj predikadon, kaj ke oni devus bruligi iliajn hejmojn kaj elpreni iliajn posedaĵojn kaj enspezojn. Oni ne devus, liavorte, elmontri ajnan kompaton aŭ bonecon al ili, nek leĝan defendadon, kaj ke "ĉi tiuj venenigaj enveneniĝintaj vermoj" devus esti senditaj en servutado aŭ rekte esti ekspelitaj porĉiame. [2][3][4] Ankaŭ li ŝajnas pravigi ilian mortigon: "Ni kulpas pro ne mortigi ilin".[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Luther, Martin", JewishEncyclopedia.com. See also the note supra referring to Robert Michael.
  2. Michael, Robert. "Luther, Luther Scholars, and the Jews," Encounter 46:4, (Autumn 1985), p. 342.
  3. Michael, Robert. "Luther, Luther Scholars, and the Jews," Encounter 46:4, (Autumn 1985), p. 343.
  4. Luther, Martin. On the Jews and Their Lies, Luthers Werke. 47:268–271; Trans. Martin H. Bertram, in Luther's Works. (Philadelphia: Fortress Press, 1971).
  5. Luther, Martin. On the Jews and Their Lies, cited in Michael, Robert. "Luther, Luther Scholars, and the Jews," Encounter 46 (Autumn 1985) No. 4:343–344.