Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
On the historical unity of Russians and Ukrainians
artikolo
Aŭtoroj
Aŭtoro Vladimir Putin
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 12-a de julio 2021
Ĝenro politika ĵurnalismo
vdr

Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj (ruse Об историческом единстве русских и украинцев; ukraine Про історичну єдність росіян та українців; angle On the Historical Unity of Russians and Ukrainians) estas eseo de rusa prezidento Vladimir Putin[1] publikigita la 12-an de julio 2021 en la retejo de la rusia registaro, iom post la fino de kreska fazo de la konflikto inter Ruslando kaj Ukrainlando en 2021[2]. La teksto estis afiŝata interrete en la rusa, la angla kaj la ukraina. Tio estas la unua fojo, ke dokumento en la ukraina aperis sur la retejo de la rusa prezidenteco[2][3].

En la eseo Putin priskribas sian vizion pri Ukrainio kaj ukrainoj[4]. Li pridubas la ekziston de Ukrainio kiel aparta nacio kaj argumentas, ke la nuna registaro de la lando estas regata de okcidentaj konspiroj[2].

La eseo estis vaste kritikita en Okcidento, Ukrainio kaj Rumanio kaj klasifikita kiel imperiisma kaj reviziisma[2].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la eseo Putin defendas la tezon, ke rusoj kaj ukrainoj formas ununuran popolon[5] kun belorusoj kaj ke ili estas parto de la historia "rusa triunua nacio". Studinte la historion de Rusio kaj la historion de Ukrainio, li konkludas, ke rusoj kaj ukrainoj kunhavas komunan heredaĵon kaj destinon.

La eseo neas la ekziston de Ukrainio kiel sendependa nacio[6][2]. Konsiderante la altan nombron da etnaj rusoj en Ukrainio, Putin komparis la "formadon de etne puran ukrainan ŝtaton, agresema kontraŭ Rusio" kun uzado de amasdetruaj armiloj kontraŭ rusoj.

Putin pridubas la legitimecon de la nunaj landlimoj de Ukrainio[7]. Laŭ Putin, la nuna Ukrainio kuŝas sur historie rusa teritorio[7] kaj ĝiaj landlimoj estas la produkto de eksteraj fortoj kaj administraj kaj politikaj decidoj faritaj dum la epoko de Sovetunio. La artikolo mencias ankaŭ ekstrakton de la sovetia konstitucio de 1924 (ĉap. II, art. 4), kiu traktis la liberan rajton de respublikoj apartiĝi de Sovetunio, kiun Putin priskribas kiel tiktakan horloĝbombon por la fondo de la Ŝtato de Sovetunio[8][3].

Li ankaŭ levas la temon de la Milito de Donbaso, asertante ke Kievo "simple ne bezonas Donbason".

Putin kulpigas pri la krizo eksterlandajn intrigojn kaj kontraŭrusajn konspirojn[7]. La decidoj de la ukrainia registaro laŭdire rezultus el okcidentaj komplotoj kaj la influo de subtenantoj de naciist-sendependeca gvidanto Stepan Bandera kiu mortis en 1959.

Fine de la longa eseo, Putin reliefigas la rolon de Rusio en la nuntempaj ukrainaj aferoj[2][7].

Rilataj tekstoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2021, la vicprezidanto de la Sekureca Konsilio Dmitrij Medvedev en artikolo pri Ukrainio esprimis konsenton kun la eseo de Putin kaj deklaris, ke ne estos intertraktadoj kun Ukrainio ĝis kiam la ukrainia registaro estos anstataŭigita.

Ankaŭ Vladislavo Surkov, kiu servis kiel persona konsilisto de Putin de 2013 ĝis 2020, publikigis artikolon pri Ukrainio kaj aliaj teritorioj de la antaŭa Sovetunio. En la artikolo, li pridubas la legitimecon de la okcidentaj limoj de Rusio (inkluzive de tiuj kun Ukrainio kaj la baltaj ŝtatoj), argumentante ke Rusio devus fini la "diablan pacon" kiu ligas ĝin al ĝiaj nuntempaj landlimoj.

Historia perspektivo[redakti | redakti fonton]

Rusio, Ukrainio kaj Belorusio havas siajn radikojn en la Kieva Regno, disa federacio de mezepokaj urboŝtatoj, kies ĉefurbo estis la nuna Kievo. En la 13-a jarcento, la mongolaj trupoj konkeris la landojn kiuj poste konsistigos la nunan Rusion, dum la okcidentaj partoj (Ukrainio kaj Belorusio) iris en la sinon de la Grandprinclando Litovio. De tie, la teritorioj kaj la lingvoj disiĝis ĝis formi la tri nunajn Ŝtatojn[9].

Dum la 17-a jarcento la ukrainaj kozakoj, gviditaj fare de Bohdan Ĥmelnickij, ribelis kontraŭ la pola-litovaj aŭtoritatoj kaj petis rusan subtenon. Tamen, en la 19-a jarcento, la caroj laciĝis pro la ukraina nacia spirito, kiun ili vidis kiel minaco por sia regado, kaj tial decidis malpermesi la uzadon de la ukraina lingvo en multaj aspektoj de la ĉiutaga vivo[9].

Dume, la plej okcidenta parto de Ukrainio neniam estis regata fare de Imperia Rusio, estante sub polaaŭstro-hungara rego, kun neniu pridubado de la rajto uzi la ukrainan lingvon. Tio klarigas pli fortan naciisman senton en la okcidentaj urboj de Ukrainio kiel Lvivo. Estas ĉi tiu identeca apartigo inter la oriento kaj la okcidento de Ukrainio, kiun oni trovas en la streĉiĝoj de la 21-a jarcento. Laŭ la rusa politika esploristo Gulnaz Sharafutdinova el King's College London, loĝantaroj disvolvis malsamajn geopolitikajn orientiĝojn depende de sia devenregiono, kun malsamaj historiaj interpretoj kaj malsamaj panteonoj de herooj[9].

Kiam la Rusia Imperio plonĝis en enlandan militon post la Rusa Revolucio de 1917, Ukrainio postulis sian sendependecon, kiel Finnlando, Pollando kaj la Baltaj Ŝtatoj. Tamen, kiam la bolŝevikoj venkis tiun militon, ili kreis novan ukrainan ŝtaton inter la dek kvin sovetaj respublikoj kiuj konsistigis Sovetunio. Sed ĉi tiu politika unuiĝo ne povis forigi la klaran identecon, kiun Ukrainio jam posedis. La orienta parto de Ukrainio akceptis unuigon, dum la okcidenta parto daŭre estis malamika al Sovetunio kaj deziris ĝian sendependecon ĝis 1945[9].

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Volodimir Zelenskij, la prezidanto de Ukrainio, kritikis la eseon la 13an de julio 2021, komparante la opinion de Putin pri la frateco inter la nacioj kun la rakonto de Kaino kaj Abelo[10]. Eksprezidento Petro Poroŝenko ankaŭ akre kritikis la eseon, priskribante ĝin kiel ekvivalenton de la Sudetio-parolado de Hitler[11]. Eksprezidento de Estonio Toomas Hendrik Ilves simile komparis ĝin kun la retoriko de Hitler en 1938 praviganta la dispartigon de Ĉeĥoslovakio[12]. La sendito de Ukrainio al Unuiĝintaj Nacioj Sergij Kislitsia komentis: "fabeloj pri la "unu popolo" ... estis refutitaj en Donbasaj batalkampoj"[13].

Laŭ la Instituto de Historio de Ukrainio, la eseo reprezentas la historiajn opiniojn de la Rusia Imperio[14]. La Ukraina Monda Kongreso komparas la opinion de Putin pri Ukrainio "kiel ne-nacio" kun tiu de Josif Stalin sub kies regado almenaŭ kvin milionoj da ukrainoj pereis dum la Holodomoro[15]. La analizplatformo VoxUkraine priskribis la eseon kiel "miksaĵon de historiaj mitoj, mensogoj pri Krimeo kaj Donbaso kaj manipulado de ukrainaj ekonomiaj datenoj"[16].

La Fonduso Carnegie por Internacia Paco kvalifikis la eseon "historia, politika, kaj sekureca bazo por invadado [de Ukrainio]"[17]. Anders Åslund, ano de la Stockholm Free World Forum, komentis la eseon kiel "unu paŝo fora de militdeklaro."[18] Laŭ Foreign Policy, la eseo estas "esenca gvidilo al la historiaj rakontoj kiuj formas la sintenojn de Putin kaj multaj rusoj."[19]. Historiisto Timothy Snyder priskribis la ideojn de Putin kiel imperiismon[20]. Brita ĵurnalisto Edward Lucas priskribis ĝin kiel historian reviziismon[21]. Aliaj komentantoj notis ke la rusia gvidanto havas distorditan vidon de moderna Ukrainio kaj ties historio[22].

En Rumanio, parto de la eseo kaŭzis koleregon. La koncerna fragmento priskribas kiel, en 1918, la Reĝlando de Rumanio "okupis" (kaj ne kuniĝis kun) la regionon de Besarabio, parto de kiu nun estas en Ukrainio. Rumanaj amaskomunikiloj kiel ekzemple Adevărul kaj Digi24 komentis la deklarojn de Putin kaj kritikis ilin. Rimarkoj ankaŭ estis faritaj koncerne Norda Bukovino, alia iama rumana teritorio nun parto de Ukrainio[23][24]. Alexandru Muraru, tiam deputito de Rumanio, ankaŭ respondis al la eseo de Putin, deklarante ke Besarabio ne estis okupita sed "realigita" kaj "reenkondukita" pro "demokratiaj procezoj kaj historiaj realaĵoj"[25].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shlapentokh, Dmitry (2021-09-08). "Putin and Ukraine: Power and the construction of history". Arkivigite je 2022-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Institute of Modern Russia. Arkivita el originalo en 2022-02-05. Alirita en 2022-02-06.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 The Week In Russia: Putin, Ukraine, And 'Phantom Pain' (arkivo), Radio Free Europe/Radio Liberty, 16-a de julio 2021
  3. 3,0 3,1 Putins Plan: Die Ukraine soll für den Westen zu einem toxischen Staat werden (arkivo) NZZ.ch, 7-a de decembro 2021
  4. Putin and Ukraine: Power and the construction of history Arkivigite je 2022-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) imrussia.org, 8-a de septembro 2021
  5. L'Ukraine, un pays qui n’existe pas aux yeux de Vladimir Poutine (arkivo) lapresse.ca, 26-a de februaro 2022
  6. L’inquiétant article de Vladimir Poutine sur l’Ukraine (arkivo) lalibre.be, 16-a de julio 2021
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Putin’s new Ukraine essay reveals imperial ambitions (arkivo) atlanticcouncil.org, 15-a de julio 2021
  8. Das Pamphlet eines grossrussischen Nationalisten – Wladimir Putin erklärt die Ukrainer zu Russen und leitet daraus Besorgniserregendes ab (arkivo) NZZ.ch, 26-a de julio 2021
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Putin says Russia, Ukraine share historical ‘unity’. Is he right? (arkivo) Al-Ĝazira, 25-a de februaro 2022
  10. Зеленский прокомментировал статью Путина (arkivo), Українська правда, 13-a de februaro 2022
  11. Статья Путина не об истории. Это — политический манифест с угрозами соседям Источник: https:// Статья Путина не об истории. Это — политический манифест с угрозами соседям Источник: https://"Статья Путина не об истории. Это — политический манифест с угрозами соседям" (arkivo) 20 хвилин Украина, 2-a de aŭgusto 2021
  12. Ильвес: Путин использовал риторику Гитлера (arkivo) Eesti Rahvusringhääling, 13-a de julio 2021
  13. Ukraine’s envoy to UN: Claims of Russians, Ukrainians being “one people” refuted on Donbas battlefields (arkivo) Ukrainfo, 6-a de februaro 2022
  14. "ВІДГУК УКРАЇНСЬКИХ ІСТОРИКІВ НА СТАТТЮ В.ПУТІНА "ПРО ІСТОРИЧНУ ЄДНІСТЬ РОСІЯН ТА УКРАЇНЦІВ" (2021)" (arkivo) resource.history.org.ua., 16-a de julio 2021
  15. Ukrainian World Congress President Fears “Full Invasion of Ukraine” (arkivo), Kyiv Post, 13-a de decembro 2021
  16. On the Historical Unity of Lies and Vladimir Putin (arkivo) VoxUkraine, 21-a de julio 2021
  17. Putin’s Ukraine rhetoric driven by distorted view of neighbour (arkivo) The Guardian, 7-a de decembro 2021
  18. Putin’s new Ukraine essay reveals imperial ambitions (arkivo) Atlantic Council, 15-a de julio 2021
  19. Russia and Ukraine Are Trapped in Medieval Myths (arkivo) Roreign Policy, 6-a de februaro 2022
  20. How to think about war in Ukraine (arkivo), 18-a de januaro 2022
  21. Why Putin’s history essay requires a rewrite (arkivo) The Times, 15-a de septembro 2021
  22. Russia and Ukraine: ‘One People’ as Putin Claims? (arkivo) RUSI, 23-a de decembro 2021
  23. Propaganda de tip sovietic a lui Putin: România a „ocupat” Basarabia (arkivo) Adevărul, 20-a de julio 2021
  24. Manifestul propagandistic al lui Putin: „Rușii și ucrainenii sunt un singur popor". România „a ocupat" Basarabia și Bucovina de Nord (arkivo) Digi24, 20-a de julio 2021
  25. Alexandru Muraru îi răspunde lui Putin: Bucovina și Basarabia au fost dintotdeauna ale României (arkivo) Digi24, 21-a de julio 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]