Saltu al enhavo

Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu pentraĵo Flora de Bartolomeo Veneto estis uzita por la kovrilo de la verko.

Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj estas elekto de rakontoj kaj noveloj de Louis Couperus en traduko de Gerrit Berveling.[1][2] La libro estas strukturita en tri partoj: nome unua kun tri tekstoj kies agado okazas en la Antikva Romo, dua kun du tekstoj kies agado okazas en la Itala Renesanco kaj tria kun ses tekstoj plej diversaj, tute senrilataj inter si kaj pri la aliaj du partoj.

  • Unua parto
    • La naŭmaĥio. Gladiatoroj partoprenas en naŭmaĥio, estrita de geimperiestroj Klaŭdio kaj Agripina. La timo de gladiatoro Poliono interplektiĝas kun agrabla renkonto kun bela virino antaŭ kaj malantaŭ la ŝipbatalo.
    • Pri vagabondoj kaj friponoj, (tre libere laŭ Petronio).
      • I.- Ŝiprompuloj venas surstrande post ŝtormo tute senigitaj je havaĵoj apud la urbo Krotono. Eŭmolpo ŝajnigas riĉegulo senfila por ke la krotonanoj helpu ili esperante ricevi heredon. Gitono kaj Enkolpio estras la tutan trompon. Filomena pretas gastigi ilin kaj instigas al la sendo de mesaĝistoj kiuj kunportu monon.
      • II.- Amaventuroj de iamaj gladiatoroj Gitono kaj Enkolpio kun sinjorinoj de la urbo, kiuj komplikiĝas, malkaŝas la verajn identecojn de la triopo kaj ili devas fuĝi per ŝipo iranta al Romo or eviti la denuncon fare de tria virino. Tamen en la sama ŝipo veturas ankaŭ la tri virinoj, kiuj malkovras ĉion, kio solviĝas nur ĉar la du amatinoj de Gitono kaj Enkolpio ankoraŭ amas ilin. Teksiĝas komplika reto de am- kaj ĵaluzsentoj, ĝis venas nova ŝtormo, kiu pereigas la ŝipon. Eŭmolpo, Gitono kaj Enkolpio saviĝas portante riĉaĵojn.
    • La morto de Vesta.
      • I.- En la templo de Vesta restas nur unu maljuna Vestalo post Antikva Romo estis ekkristanigita.
      • II.- Venas Klaŭdio Klaŭdiano, kiu ankoraŭ paganas, averti, ke eble oni venos rabadi la valoregan ornamaĵon de la Diino. Prave, ĉar venas tiucele princinoj Serena kaj ŝia filino Maria. Serena deziregas la valoregan ornamaĵon kaj vestas sin per ĝi: ŝi eĉ revas iĝi imperiestrino. Tiam la maljuna Vestalo malbenegas ilin kaj Romon mem.
  • Dua parto
    • Lukrezia. Plej longa teksto. Jaro 1500.
      • I.- Ĵus vidvino Lukrezia Borgia estas sendita kiel senjorino de Nemi.
      • II.- Lukrezia memoras kiel ŝia frato Cesare murdis ŝian edzon Alfonso kaj lian fraton Juan nur pro venĝo.
      • III.- Lukrezia plendas al Fra Torribio (anstataŭ Toribio), ke ŝi ege suferas deprimon kaj petas al li iri al la Papo Aleksandro la 6-a (fakte ŝia pastro) por peti, ke ŝi povu foriri.
      • IV.- Kiam ŝi estis sendonta leteron tiukadre, venas ŝia frato Cesare kiu proponas al ŝi novan trian geedzigon, tiam kun Alfonso d'Este.
      • V.- Solenega kaj luksega ceremonio kun partopreno de la Papo kaj delegitoj, en kiu elstaras la beleco de Lukrezia.
      • VI.- Pliaj ceremonioj kaj aparta atento al ŝiaj luksegaj vestoj.
      • VII.- Antaŭ foriri al sia tria edzo, Lukrezia vizitas sian patrinon Madonna Vanozza.
      • VIII.- Kortega akompanantaro de Lukrezia irante al sia nova edzo.
      • IX.- Eksteretiketa renkonto kun la nova edzo Alfonso.
      • X.- Ŝi ĉarmegas antaŭ la nova etoso.
    • La lasta horo. Jaro 1519. Morto de Lukrezia post malsukcesa nasko.
  • Tria parto
    • La noktoj. Lirikaj sentoj pri noktoj, ĉu patrinecaj, ĉu demonaj...
    • La amoj de Lili. Multetapa itinero de la amaferoj de tre tre enamiĝema virino.
    • La adiaŭo. Rutina sensuka parolado de amparo.
    • La binoklo. Strangaj ideoj venas al spektanto de opero rilate al la binoklo kiun ĵus aĉetis.
    • La deloganto. Febraj vizioj de malsanego homo kiun vizitas stranga anĝela ento.
    • La amara filozofo (Japana legendo pri saĝo. Forlasinte postenon de reĝo, iu venas mediti porlonge aur montopinto. Tie ricevas la viziton de Dio Jizo, kiu budhisme konvinkas lin optimisme reveni al sia posteno.
  1. Louis Couperus, Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj, U.E.A., 2008, 180 p.
  2. Pri diversaj eventoj, diverslokaj kaj diverstempaj (recenzo fare de Anna kaj Mati Pentus pri Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj de Louis Couperus, tradukita de Gerrit Berveling) en BA7.