Prihistoria falsado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prihistoria falsado signifas la malĝusta prezentado aŭ interpretado de historio, vole, kun science neadekvataj rimedoj.

Specoj[redakti | redakti fonton]

La "Fera virgulino" (dekstre), laŭaserte torturilo el mezepoko, fakte estas fantaziaĵo el la 19-a jarcento.

Plej profunda estas la materia falsado, do la produktado de objekto, kiun la falsanto aŭ liaj taskumigantoj prezentas kiel malnovan fonton. Ekzemplo estas malnova dokumento. Falsado signifas ke la laŭaserta kreanto de la dokumento fakte ne kreis ĝin, sed alia persono.

Ne temas pri falsado, se oni ne asertas ke la objekto estas malnova. Ekzemplo estas rekonstruaĵo por muzeo.

La plej multaj prihistoriaj falsadoj okazas per laŭvola misinterpreto de la fontomaterialo, plej facile per la ellaso aŭ neglektado de nedezirataj fontoj.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Prihistoria falsado ĉiam necesigas certan, ofte eĉ grandan laboron. Tial la falsantoj havas unu aŭ plurajn motivojn:

  • Kelkaj falsantoj volas provi, ĉu ili kapablas trompi la sciencularon.
  • Sciencan orientiĝon havas la motivo, se la falsanto volas subteni sian propran historian interpretadon kompare al kolegoj.
  • Politika estas la motivo, se la falsanto volas ŝanĝi la historian bildon pri persono aŭ personaro:
    • Pravigo aŭ bagateligo de perfortregadoj, krimoj ktp.
    • Pligrandigi prestiĝon.
    • Malfamigi.
  • Juraj pozicioj.
  • Fari monon.

Delimigoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri prihistoria falsado nur, kiam oni provas manipule ŝanĝi historian bildon. Tial ne estas falsado se temas simple pri malnoviĝinta stato de esploro, nur devia opinio, aŭ eraro. Ĝenerale, ĉiu teorio estas plisimpligo de la realeco.

Ne temas pri prihistoria falsado kiam oni provas vendi materiajn falsaĵojn sen ŝanĝi la historian bildon. Ekzemple la falsado de poŝtmarkoj kopias nur jam konatajn grafikaĵojn. Fikciaj verkoj kiuj pritraktas historian temon, ofte faras ŝanĝojn favore al drameco. Kritiko indas precipe tiam, kiam aŭtoro aŭ filmfaristo emfazas la laŭasertan historian faktecon aŭ kial li influas historian bildon preter la unuopa kazo.