Prilly
| Prilly | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Prilly | |||||
| Preĝejo de Prilly | |||||
| komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Vaŭdo | ||||
| Distrikto | Okcidento Laŭzana | ||||
| Koordinatoj | 46° 32′ 4″ N 6° 36′ 18″ O / 46.53444 °N, 6.60500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 4″ N 6° 36′ 18″ O / 46.53444 °N, 6.60500 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 11522 | ||||
| Areo | 2,19 km² | ||||
| Alteco | 481 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 1008 | ||||
| Komunumkodo | 5589 | ||||
| Situa mapo de Prilly | |||||
Prilly estas urbo kaj komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 11522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Prilly situas okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, inter Laŭzano kaj Renes. La komunumo konsistas el la urbo Prilly kaj la vilaĝo Cery.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 11,9% servas por agrikulturo kaj 82,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Prilly limas en nordo al Jouxtens-Mézery, en nordnordoriento al Romanel-sur-Lausanne, en oriento al Le Mont-sur-Lausanne, en sudo al Laŭzano, kaj en okcidento al Renens.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Prilly pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Payerne kaj la kantona ĉefvojo n-ro 9. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de 3 kilometroj. En sudo la komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Prilly datiĝas el la jaro 976 kiel in uilla que uocatur presliacus. Dum mezepoko la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Abatejo de Saint-Maurice posedis bienojn kaj rajtojn en Prilly. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Laŭzano poste ĝis ~2007 al la Distrikto Laŭzano, kiam ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Prilly-Malley (stacidomo)
- Prilly-Chasseur (stacidomo)
- Union-Prilly (stacidomo)
- Cery-Fleur-de-Lys (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Prilly – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||





