Primo Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Primo Levi
Primo Levi.jpg
Persona informo
Naskonomo Primo Levi
Aliaj nomoj Damiano Malabaila
Naskiĝo 31-an de julio 1919 (1919-07-31)
en Torino
Morto 11-an de aprilo 1987 (1987-04-11) (67-jara)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Familio
Edz(in)o Lucia Morpurgo
Okupo
Okupo kemiisto • poeto • politikistoverkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • aŭtoro • aŭtobiografo • filozofo
Verkoj Se questo è un uomo
The Truce
I sommersi e i salvati
The Periodic Table
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Primo LEVI (Torino, n. la 31-an de julio 1919 – Torino, m. la 11-an de aprilo 1987) estis itala-juda verkisto kaj travivinto de la Holokaŭsto, konata pro liaj libroj pri liaj spertoj en la nazia koncentrejo Aŭŝvico. Liaj libroj verŝajne estas la plej famaj kaj trafaj verkaĵoj pri la vivo en la naziaj koncentrejoj, fakte ofte ekstermejoj (germane Lager).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Levi naskiĝis kaj kreskis en liberala juda familio. En 1939 li eniris la universitaton de Torino por studi kemion, kaj li sukcesis diplomiĝi en 1941, en etoso de kreskanta antisemitismo. En 1942 li sukcesis trovi laboron en svisa kompanio en Milano, ĉar la antisemitaj leĝoj de la faŝisma registaro ne aplikiĝis al svisaj kompanioj. En septembro 1943, Levi reiris al Torino (kiu tiam estis okupita de la Germanoj) kaj trovis, ke lia patrino kaj lia fratino fuĝis al la kamparo. Li sekvis ilin kaj aliĝis al rezisto-movado nomata Giustizia e Libertà (Justeco kaj Libereco). Li estis preskaŭ tuj kaptita de la faŝistoj kaj konfesis, ke li estas judo, ĉar la alternativo estis mortpafo kiel rezist-batalanto. En februaro 1944, Levi estis portita al Aŭŝvico. Li pasigis 11 monatojn tie, ĝis lin liberigis la Ruĝa Armeo. Li travivis pro serio da bonŝancaj koincidoj, ĉar averaĝe la malliberuloj mortis post tri monatoj. En novembro 1944, danke al liaj studoj pri kemio, oni donis al li laboron en laboratorio, do li ne estis devigata labori ekstere en sub-nulaj temperaturoj. Mallonge antaŭ la liberigo de la koncentrejo, li malsaniĝis kaj estis portita al hospitalo. Tio estis tre bonŝanca, ĉar antaŭ la alveno de la rusoj, la SS devigis ĉiujn malliberulojn (krom la tre malsanaj) iri al alia koncentrejo kaj la plejmulto el ili mortis dum la longa marŝado tra la neĝo. Levi estis liberigita la 27an de januaro, sed li atingis Torinon nur la 19an de oktobro de tiu jaro, post iom da tempo en sovetia barakaro kaj post longa vojaĝo kun aliaj italoj tra Eŭropo.

En la postaj jaroj, Levi edziĝis kaj trovis laboron kiel kemiisto. En 1947, li publikigis sian plej faman libron, "Se questo è un uomo" (Ĉu ĉi tio estas homo?), kie li priskribas siajn spertojn en Aŭŝvico. La libro famiĝos nur kelkajn jarojn poste. Dum la postaj jardekoj, Levi verkis multajn aliajn librojn pri siaj spertoj.

Levi mortis kiam li falis de la interna ŝtuparo de la bloko da apartamentoj en kiu li vivis en Torino, falante tri etaĝojn. Multaj homoj kredas ke li sin mortigis, sed ne estas klare, ĉu temas pri tio aŭ pri akcidento.

Levi kaj la gulagoj[redakti | redakti fonton]

La opinio de Levi estis, ke neniu alia okazintaĵo en la historio atingis la nivelon de la nazia holokaŭsto. Kiam komencis aperi detalaj rakontoj pri la sovetiaj gulagoj en la sepdekaj jaroj, Levi rifuzis la ideon, ke la gulagoj estas samaj kiel la naziaj koncentrejoj, kvankam ambaŭ estis evidente hororaj. Li atentigis, ke la procentaĵo da mortintoj en la gulagoj estas multe pli malalta kaj ke la celo ne estis komplete ekstermi popolon. La libro Se questo èn un uomo (Se ĉi tiu estas homo), la ĉefverko de Levi kune kun La homa specio de la franca poeto Robert Antelme (1917-1990) elstaras ene de la Lager- aŭ gulaga literaturo. La ĉapitro pri la kanto de Uliso estas eble la plej humana, kie la hororo de la persekuto cedas al la solidarecco inter du diverslingvaj junuloj. Tiun ĉapitron tradukita al Esperanto aperis en Literatura Foiro. [1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Se questo è un uomo (1947)
  • La tregua (1963)
  • Storie naturali (1966) rakontoj sub la plumnomo Damiano Malabaila
  • Vizio di forma (1971) rakontoj
  • Lilìt e altri racconti (1971) rakontoj
  • Il sistema periodico (1975) rakontoj
  • La chiave a stella (1978) romano
  • La ricerca delle radici (1981) persona antologio
  • Se non ora, quando? (1982) romano
  • traduko de La proceso de Franz Kafka (1983)
  • Ad ora incerta (1984) poemaro
  • L'altrui mestiere (1985) esearo
  • I sommersi e i salvati (1986) esearo
  • Tutti i racconti (2005) (postmorte eldonitaĵoj)

Postmorte eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Conversazioni e interviste 1963-1987 (1997)
  • L'ultimo natale di guerra (2000)
  • L'asimmetria e la vita. Articoli e saggi 1955-1987 (2002)
  • Opere, a cura di Ernesto Ferrero, 3 volumoj, Einaudi, Torino.
  • Opere, a cura di Marco Belpoliti, 2 volumoj, Einaudi, Torino, 1997.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Primo Levi, Uliso en la infero nomata Aŭsvico, elitaligis Clelia Conterno, Literaturo Foiro, p. 203, n-ro 312, Aŭgusto 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]