Saltu al enhavo

Princino Ida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri junaj viroj en mezepokaj vestoj grimpas trans muron
"Kviete, kviete": Hilarion, Cyril, kaj Florian ŝteliras en Kastelon Adamantan: kovrilo de 1884 memoriga programo de Alice Havers

Princino Ida; aŭ, Kastelo Adamanta (angle Princess Ida; or, Castle Adamant) estas komedia opero kun muziko de Arthur Sullivan kaj libreto de W. S. Gilbert. Ĝi estis la oka el iliaj dek kvar kunverkitaj operoj; la sekva estis La Mikado. Princino Ida premieris ĉe Savoy Theatre la 5-an de januaro 1884 kaj daŭris 246 surscenigojn. La dramo temas pri princino, kiu fondas virinan universitaton kaj instruas, ke virinoj estas pli bonaj ol viroj kaj devas regi anstataŭ ili. La princo Hilarion, al kiu ŝi estis fianĉinigita en sia infanaĝo, ŝtelvenas en la universitaton kun du amikoj, celante havi sian edzinon. Ili vestas sin kiel studentinoj sed malkovriĝas, kaj baldaŭ estas, tute laŭvorte, milito inter la seksoj.

La opero satiras feminismon, virinan edukadon, kaj darvinan evoluon, kiuj estis polemikaj temoj en la konservativa viktorina Anglujo. Ĝi estis adaptaĵo de eposo de Alfred Tennyson titolita La princino (1847), de kiu Gilbert jam adaptis farsan muzikan dramon en 1870. Li kopiis multe da dialogo por Princino Ida rekte el la farso de 1870. Ĝi estas la sola triakta opero de Gilbert kaj Sullivan kaj la sola kun dialogo en blanka verso.

Kvankam la premiera serio de surscenigoj redonis modestan profiton, kompare al la aliaj operoj de Savoy Princino Ida ne rigardiĝis kiel sukceso, parte pro aparte varma somero en Londono en 1884, kaj ĝi ne resursceniĝis en Londono ĝis 1919. Ĝi tamen nuntempe estas regule surscenigata kaj de profesiaj kaj de amatoraj kompanioj, kankam malpli ofte ol la plej popularaj operoj de Savoy.