Principo de atribuo (Eŭropunia juro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Principo de atribuo estas unu el la fundamentaj principoj de la juro de Eŭropa Unio. Laŭ ĉi tiu principo, Eŭropa Unio estas unio de membroŝtatoj kaj ĉiuj ĝiaj kompetentoj estas memvole donitaj al ĝi de ties membroŝtatoj. Eŭropa Unio ne havas kompetenton en si mem kaj tial la politikaj areoj, kiuj ne estas malimplicite transdonitaj al la Eŭropa Unio per la Traktatoj, restas en la kadro la regado de la membroŝtatoj. Ĉi tiu principo ĉiam ekzistis en la Eŭropa Unio, sed ĝi estis malimplicite asertita unuafoje en la Traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo, poste akceptita de la Lisbona Traktato.

La traktato pri Eŭropa Unio precizigas:
"Laŭ la principo de atribuo, la Unio agas nur ene de la limoj de la potencoj, kiujn la Membro-Ŝtatoj asignis al ĝi en la Traktatoj por atingi la celojn, kiujn ĉi tiuj Traktatoj starigas. Ĉiu kompetenteco ne atribuita al la Unio en la Traktatoj apartenas al la membroŝtatoj." [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo 5, paragrafo 2 de la Traktato pri Eŭropa Unio.