Principo de konservado de movokvanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Laŭ la principo de konservado de movokvanto, la vektora sumo de ĉiuj movokvantoj () en izolita sistemo de materialaj punktoj estas konstanta.

Izolita sistemo, signifas, ke ne ekzistas eksteraj fortoj. Internaj fortoj ne ŝanĝas la sumon.

La principo estas rekta rezulto de la Leĝoj de Newton pri movado en ĝenerala formo. Ankaŭ estas rezulto de sendependeco de Lagranĝiano (Hamiltoniano) pro transloko en spaco.