Karlo la 3-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princo Karlo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlo la 3-a
Karlo la 3-a
Reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando
kaj de la aliaj
Komunumaj Reĝlandoj
Kronado 6-a de majo 2023
Persona informo
Charles III, King of the United Kingdom
Charles III
Charles the Third, by the Grace of God of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland and of His other Realms and Territories, King, Head of the Commonwealth, Defender of the Faith
Naskonomo Prince Charles Philip Arthur George Windsor of Edinburgh
Naskiĝo 14-an de novembro 1948 (1948-11-14) (75-jaraĝa)
en Palaco Buckingham
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglagermanakimrafranca vd
Loĝloko Clarence House • Palaco de Sankta Jakobo • Highgrove House • Birkhall • Llwynywermod • Palaco Buckingham vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Aberystwyth University • Trinity College • Royal Air Force College Cranwell • Hill House International Junior School • Cheam School • Gordonstoun • Timbertop • Hill House School • Britannia Royal Naval College vd
Subskribo Karlo la 3-a (Britio)
Familio
Dinastio Dinastio Windsor vd
Patro Princo Filipo, Duko de Edinburgo vd
Patrino Elizabeto la 2-a vd
Gefratoj Anno Princino Reĝa de Britio • Andreo de Jorko • Eduardo, Duko de Edinburgo vd
Edz(in)o Camilla de BritioDiana Spencer vd
Infanoj William Mountbatten-WindsorHenry Mountbatten-Windsor vd
Parencoj Tom Parker Bowles • Laura Lopes vd
Profesio
Okupo verkisto • poloisto • entreprenisto • helicopter pilot • verkisto de porinfana literaturo • aristokrato • politikistofilantropo • mediprotektulo • pentristo vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
princo de Kimrio
Dum 19582022
Antaŭulo Eduardo la 8-a (ĝis 1936),
poste neniu
Sekvanto William, lia filo
reĝo de Britio kaj Nord-Irlando
Dum 2022nun
Antaŭulo reĝino Elizabeto la 2-a, lia patrino
reĝo de Antigvo-Barbudo
reĝo de Aŭstralio
reĝo de Bahamoj
reĝo de Belizo
reĝo de Grenado
reĝo de Jamajko
reĝo de Kanado
reĝo de Nov-Zelando
reĝo de Papuo-Nov-Gvineo
reĝo de la Salomonoj
reĝo de Sent-Kristofo kaj Neviso
reĝo de Sent-Lucio
reĝo de Sent-Vincento kaj la Grenadinoj
reĝo de Tuvalo
ĉefo de la Komunumo de Nacioj
Dum 2022nun
Antaŭulo reĝino Elizabeto la 2-a, lia patrino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reĝo Karlo la 3-a, angle King Charles III, naskita kiel Charles Philip Arthur George MOUNTBATTEN-WINDSOR[1] (naskiĝis la 14-an de novembro 1948 en Palaco Buckingham, Londono) estas la reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kaj de la 14 aliaj Komunumaj Reĝlandoj.

Karlo estas la plej maljuna filo de la reĝino Elizabeto la 2-a kaj Philip Mountbatten, Duko de Edinburgo. Ĝis sia reĝiĝo en 2022 li estis konata kiel "Princo de Kimrio, Duko de Kornvalo, Grafo de Chester, Duko de Rothesay (Skotlando), Grafo de Carrick (Sk.), Barono Renfrew (Sk.), Lordo de la Insuloj, Princo kaj Granda Stevardo de Skotlando".

Kiel tronposteulo de la Unuiĝinta Reĝlando li ricevis tradicie la nomon "Princo de Kimrio", kio fakte signifas iom pli ol simpla princo. Karlo estis la 21-a portanto de la titolo, kiun li ricevis la 26-an de julio 1958, ceremonie nur la 1-an de julio 1969 en kastelo Caernarfon, Kimrio. Laŭregule oni alparolis lin kiel His Royal Highness The Prince of Wales ("Lia Princa Moŝto, La Princo de Kimrio"); en Skotlando kiel His Royal Highness The Prince Charles, Duke of Rothesay ("Lia Princa Moŝto La Princo Karlo, Duko de Rothesay")

Li edziĝis kun Lady Diana Spencer kaj havas du filojn: princoj William (* 1982) kaj Harry (* 1984). Li edziĝis la 9-an de aprilo en 2005 al Camilla Parker Bowles.

En 1989 li publikigis la libron A Vision Of Britain ("Vizio pri Britio").

Reĝo Karlo posedas produktofirmaon de keksoj ("Duchy Originals"), kies profiton li donacas por bonfaraj celoj.

Post la morto de sia patrino, reĝino Elizabeto la 2-a, la 8-an de septembro 2022, li iĝis la reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj de 14 aliaj landoj. Kaj la 6-an de majo en 2023, li estis kronata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reĝo Karlo kutime ne uzas familian nomon. En maloftaj kazoj kie familia nomo necesas, ĝi estas Mountbatten-Windsor. Retejo de la brita reĝa familio, arkivita

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]