Princo Kio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princo Kio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 499 (0499-11-30)
Morto 30-an de novembro 599 (0599-11-30) (100-jaraĝa)
en Kievo
Etno Polans vd
Familio
Dinastio Kyi dynasty vd
Gefratoj Lybid • Khoryv • Shchek vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kij estas legenda princo de rusoj, unua princo kaj fondanto de Kievo kiel Urboŝtato.

Laŭ legendo el Komenca kroniko, Kio, liaj fratoj Ŝĉeko kaj Ĥorivo kaj ilia fratino Lybedj fondis urbon sur alta bordo de Dnepro kaj nomigis ĝin Kijev honoriginte Kion. Ankaŭ Kio estis fondinto de urbo Kijevec ĉe Danubo.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Nomo «Kij» povas havi slavan («klabon») aŭ tjurkan («alta bordo») devenon. Ankaŭ en orient-finnaj lingvoj tiu vorto povas signifi «drako, serpento» (udmurte Kyj).

Nomo «Ŝĉek» oni komparas kun «Ĉeĥ», praulo de ĉeĥoj. Nomo «Ĥoriv» oni komparas kun irana Haraiva — nomo de monto, kaj kun biblia «Ĥorebo» (ruse Ĥoriv).

Lybedj — estas rivereto, enfluanta al Dnepro. Deveno de nomo oni klarigas kiel ŝanĝo de vorto «lebedj» (cigno).

Imperiestro Konstantino la 7-a menciis alian nomon de Kievo — Sambato, konata ekde 5a jarcento kaj verŝajne havanta judan aŭ ĥazaran originon. Tial Kio ofte estas similigita kun ĥazara veziro Kuja.

Arĥeologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ esploroj, setlejo en tero de nuna Kievo ekzistis eĉ el 5a jarcento, kiam, verŝajne, vivis Kio.

Ĥronikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Komenca kroniko, Kio estis fondanto kaj unua princo de Kievo, komencanta novan dinastion, kiu, verŝajne, ekzistis ĝis 882 jaro. Similanta historio estas en Armenaj legendoj. Verŝajne ambaŭ versioj havas fonton en mitologio de Skitoj.

Laŭ Unua Novgoroda kroniko (UNK), Kio fondis Kievon je 854. Laŭ Jan Długosz Kio estis praulo de Höskuldr kaj Dyr, regantaj je 860/864 - 882. Se unuigi informon de UNK kaj version de Długosz, ni povas opinii, ke Kio estas patro aŭ avo de Askoldo kaj Dir.

Similaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Similajn legendojn havis gotoj, nordenoj, skitoj kaj armenoj.

Aliaj legendoj pri fondigo de Kievo[redakti | redakti fonton]

Laŭ norenaj sagaoj urbo Kenugarðr (Kievo) fondis Kønmar. Pro etimologio de «Kenugarðr» (Boaturbo) kaj legendo pri Kio (li estis boatestro) ambaŭ legendoj estas similiĝantaj.

Similigoj[redakti | redakti fonton]

Prototipo de Kio povis vivi dum regado de Konstantino la Granda (laŭ unu olda kroniko Kievo estis fondita je 334 kaj Kio alvenis al Konstantinopolo post la bapto de Konstantino). Ankaǔ La Prototipo povas vivi dum regado de Justiniano la 1-a, kaj li povis esti soldula armeestro. Bizanciaj ĥronikoj nomigas nomon «Ĥilbudio, filo de Sambato». Ankaŭ estis bulgara princo Kuver (7a jarcento), kiu similas kun Kio. Laŭ ĥazara versio, Kio kaj liaj gefratoj estis hungaroj, servantaj al Ĥazario.