Prisaĝaj libroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Prisagaj libroj en la Malnova Testamento de la Biblio, kaj hebrea kaj kristana, estas didaktikaj libroj pri morala etiko. Ili celas instrui la Saĝon. Ili sin prezentas poemformaj kaj pro tio ili estas ankaŭ diritaj “Poeziaj libroj” pro la bildobrilo kaj frazaranĝo elaganta kaj muzika.

La hebrea Biblio enigas tiujn libojn en kolekton nomatan Ketuvim.

Listo de la libroj prisaĝaj[redakti | redakti fonton]

Tiaj libroj estas sep.
Hebreaj kaj kristanaj:

  1. Libro de Ijob esploranta pri la homa sufero
  2. Psalmaro didaktika kantaro-kanzonaro laŭdanta Dion
  3. Sentencoj de Salomono kolekto de motoj, didaktikaj reguloj kaj popolaj proverboj
  4. Kohelet (aŭ la Ekleziano aŭ la Predikanto) diskutanta pri bono kaj malbono
  5. Alta Kanto de Salomono kolekto de nuptaj-amaj poeziaj kantoj.

Nur kristanaj:

  1. Libro de la Saĝo parolas pri Dia Saĝo, idolkulto kaj “trompiga saĝo”
  2. Siraĥ simila al la Sentencoj de Salomono, sed socinivelen transportita.

Origina epoko de la prisaĝaj libroj[redakti | redakti fonton]

La hebreaj prisaĝaj libroj redaktiĝis ĉiuj en epoko postekzila, escepte de la “Sentecoj de Salomono” kiu konservas erojn pli antikvajn kaj tiu de Ijob kiu utiligas kaj reskribas antaŭajn rakontojn.
La du nuraj kristanaj estis kompilitaj en epoko pli proksima al la kristanaj eventoj.

La Saĝo en la antikva Oriento[redakti | redakti fonton]

La prisaĝa literaturo ĝuis riĉajn esprimojn en la antikva mediteranea oriento. Laŭlonge de tuta historio, Egiptio produktis la Sebayt (Instruaĵojn). En Mezopotamio, ekde la epoko de sumeroj estis atestitaj kompilaĵoj de proverboj, fabeloj, mitaj elpensoj, poemoj pri la sufero teme similaj al libro de Ijob.

La prisaĝa literatura ĝenro en orientaj literaturoj[redakti | redakti fonton]

La prisaĝa literatura ĝenro estas karakterizita per esprimaro propra, kiu disvolviĝas per kurtaj frazoj, simila al tiu de la proverboj. La aŭtoro, la saĝulo, kutime intencas instrui al la aliaj, aparte al junularo, la arton de vivo. Li havas antaŭ si la socion, kun strukturoj kiujn li taksas pli/malpli senŝanĝaj, kaj gvidas la homojn adheri al tiuj strukturoj, por ke ili atingu la plenplenan sukceson. Tiuj libroj estas, tial, kolektoj celantaj puŝi al bonagado por la bona vivo, la ĝojo, la sukceso.
La intonacio de tiuj prisagaj verkoj estas plejfoje optimisma. Ili fundiĝas sur la antaŭsupozo ke tiu kiu praktikas la sugestitajn konsilojn aŭtomate atingos la sukceson aspiratan. Reale ne ĉio, en la verkoj, estas tiom simplema: ne forfuĝas al la saĝuloj ke la sukceso kaj la feliĉo ne ĉiam estas konstrueblaj per la aplikado de tiuj normoj: male, ofte la sukceso kaj la feliĉo estis ege foraj, kaj tio spite de la bona volo kaj la korekta aplikado de la kondutaj normoj. Tio puŝis al meditado pli profunda kaj malpli pretenda. Naskiĝis, tial, verkoj kiu surfacigis la probelemon de la “maljusteco” per kiu la dioj traktas la homojn.
Tiu tipo de meditado, karakterizita per la fakto de koncentriĝo sur la homo kaj sur ties destino, transcendas la striktan prisaĝan litraturan ĝenron: pro tio estus grava eraro difini tiujn librojn nur laŭbaze de literura ĝenro, Se utilas ekzemplo, la libro de Ijob kun peno povas resti en tiu kategorio.
La unuopaj prisaĝaj verkoj estas malafacile rekondukeblaj al tiuj skemoj: ĉiu havas sian individuecon. Tio veras por la verkoj egiptaj, sumeraj kaj hebreaj.

La Saĝo en la hebrea spiritualeco[redakti | redakti fonton]

La Saĝo en la hebrea spiritualeco, laŭ la hebrea Biblio, estas frukto de intelektula movado, religia kaj etika kiu ekzercas profundan influon sur la popolo hebrea kaj ne nur. Laŭ la hebrea popolo, la Saĝulo estis ne nur la “scianto”, li estis ankaŭ kiu kapablas adekvate sin konduti en la diversaj travivaĵoj, kiu sciis pri la leĝo kaj ĝin praktikadis, konformante al ĝi sian konduton kaj la tutan vivon kaj, fine, ĝin sciigas al la aliaj, ilin pesvadante imiti.

Tiun ideon de altega civilizo estas esprimata en la “Siraĥ” tiele:
“Kaj mi mem, mi estas kvazaŭ fluejo, nutrata de rivero”,
kaj kvazaŭ akvokondukilo eniranta ĝardenon".
“Mi diris: Mi akvumos mian fruktoĝardenon, mi trinkigos mian legomĝardenon”.
”kaj jen mia fluejo fariĝis rivero”.
"kaj mia rivero fariĝis maro".
”Mian doktrinon mi disradios kiel lumon”,
“kaj mi ĝin montros ĝis malproksime.”
“Mi elŝutos instruadon kiel profetajn vortojn”.
"kaj mi postlasos ĝin al generacioj estontaj”.(24,28-31)

La tuta vivo estas konsiderata laŭ tiu Saĝo kiu, ĉiukaze aŭ ĉiurenkonte, kapablas diri la altvaloran vorton ilumantan kaj alirigantan.

En la prisaĝaj libroj estas aludata ankaŭ alia tipo de Saĝo, “la Mistika Saĝo” aŭ “Eterna Saĝo, kiu koincidas kun la “Dia Saĝo”.

En tiu transiro el la homa Saĝo al la dia Saĝo oni plenumas transcendan agon, pasante el pratika traktado de la Saĝo al filozofia kaj teologia traktado.

Tiu transcenda Saĝo aperas en la Sentencoj de Salomono (8,22-30): La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo,

Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco,

Antaŭ la kreo de la tero. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj,

Mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.

Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;

Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,

Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,

Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn,

Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:

Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.

La Saĝo en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Ĉikaze la Saĝo plenumas la transcendan salton kaj fariĝas la “Logos, la Verbo-Difilo kiu sin faris karno.
La elstarega asociiganto de tiuj nocioj estas Sankta Johano dirante ke Jesuo Kristoestis la Verbo de Dio]], kiu estis dekomence de la tempo, antaŭ ĉiuj aĵoj, kiu estis ĉe Dio kaj ke kio estis farita pere de li estis farita kaj ke Li venis inter la homoj por loĝi kun ili. [1]

Similaj konceptoj jam (jaro 62) esprimiĝis ankaŭ Sankta Paŭlo (Kol 1,16-17): “ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la Evangelio laŭ Johano (1,11): “1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. 6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]