Prisma (superbazaro)
Prisma | ||
---|---|---|
![]() | ||
butikĉeno • reta vendejo vd | ||
Dum | 1972 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Finnlando | |
Posedata de | S Group vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Prisma estas finna superbazaro. La unua superbazaro de Prisma estis fondita en 1972 en Seppälä, urboparto de Jyväskylä en la provinco Meza Finnlando. Ĝi estis malkonstruita en fino de la 2010-aj jaroj, sed en Seppälä estis konstruita nova, pli granda Prisma-superbazaro. Nune estas 68 Prisma-bazaroj en 51 urboj. La malplej grandaj Prisma-superbazaroj havas vendoareon proksimume 4000 m², sed grandega Prisma en Kannelmäki en Helsinko 46 500. Prisma-superbazaroj funkcias hodiaŭ krom en Finnlando ankaŭ en Rusio kaj Estonio.
Antaŭe ili estis ankaŭ en Latvio kaj Litovio: unua komerca centro "Prisma" en Litovio estis malfermita en 20-an de aŭgusto 2009 en Vilno, en la komerca kaj distra centro "Ozas". En junio 2017 la firmao retiriĝis el Latvio kaj Litovio, kaj fermis la po 4 vendejojn en Litovio kaj Latvio.
La firmao uzas ankaŭ nomon perhemarket (familibutikego).