Premio Lumière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prix Lumière)
Premio Lumière
premiaro
Nomita laŭ Fratoj Lumière
Lando Francio
Fondita de Edward Behr vd
Fondita en 1996
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio Lumière (france Prix Lumière, foje ankaŭ Trophée Lumière aŭ duon-angle Lumière Award) estas kinopremio nomata laŭ la fratoj Lumière, kiu ekde la jaro 1996 estas ĉiujare atribuata en Parizo. La premion aljuĝas la Académie Lumière; la ĵurio konsistas el pli ol 200 reprezentantoj de ne-franciaj amaskomunikiloj.

La ceremonio, en kiu publike anonciĝas la premiitoj, ĉiujare okazas inter mezo de januaro kaj fino de februaro. Kontraste al la iom pli poste aljuĝata premio César, la premio Lumière nur celas origine franclingvajn filmojn.

La premion en 1995 iniciatis la usona Edward Behr kaj la franca filmproduktoro Daniel Toscan du Plantier. Modelo estis la usona Premio Ora Globo, kiun ĉiujare reprezentantoj de internaciaj amaskomunikiloj aljuĝas en Los-Anĝeleso.

Kategorio[redakti | redakti fonton]

La premio Lumière aljuĝatas en sume 8 kategorioj. Kiel pri la usona Akademia Premio aŭ la franca premio César, en ĉiu kategorio estas anoncataj kvin nomumoj, inter kiuj la ĵurio elektas la gajnanton.

Kategorio franca kategoria nomo atribuata ekde la jaro
Plej bona filmo Meilleur film 1996
Plej bona reĝisoro Meilleur réalisateur 1996
Plej bona scenaro Meilleur scénario 1996
Plej bona aktoro Meilleur acteur 1996
Plej bona aktorino Meilleure actrice 1996
Plej bona nova aktoro Meilleur espoir masculin 2000
Plej bona nova aktorino Meilleur espoir féminin 2000
Plej bona franclingva filmo Meilleur film francophone 2003

La premio por la "plej bona franclingva filmo" atribuiĝas al filmoj, kiuj ekstere de Francio produktiĝis en la franca lingvo. Tiu kategorio anstataŭis la inter la jaroj 1996 kaj 2002 atribuitan "premion Lumière por plej bona eksterlanda filmo" (Prix Lumière du meilleur film étranger).

Ekde la jaro 2006 la francia televida kanalo TV5 Monde krome aljuĝas la specialan premion Prix du public mondial ("premio de la monda publiko").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]