Pro Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Fondumo Pro Esperanto (FPEF)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pro Esperanto estis aŭstra Esperanto-eldonejo, fondita en 1987 de Herbert Mayer. Ĝi eldonas precipe orginalan literaturon kaj Esperanto-lernilojn. Interalie ĝi publikigis en 1995 la verkon Sen Titolo de Ivan Ŝirjaev, kiu estas probable la unua orginala romano.

Pro Esperanto estas ankaŭ hispanlingva broŝuro kiu priskribas kaj propagandas Esperanton, eldonita de la Federación Española de Esperanto[1] Estas kvar ĉapitroj, nome la jenaj:

  • La afero de la neŭtrala kaj facila interlingvo
  • La nuntempa internacia komunikado
  • La interlingvo Esperanto kaj ĝiaj funkciado kaj vivo
  • Finaj konsideroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Alonso Núñez, Pro Esperanto, Federación Española de Esperanto, 1997, presita en Santiago de Compostela, 80 pp.