Problema infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Problema infano estas nepreciza termino por lernantoj, kiuj kaŭzas al siaj instruistoj problemojn, ĉar ili estas „ekster la normo“.

Temas pri infanoj, kiuj mensogas, ŝtelas, ĉikanas kunlernantojn, evitas lernejon, vagas kun infana bando, komencas kun fumado, alkoholo, drogoj, estas spitemaj, malobeemaj kaj ĝenantaj dum lecionoj, tro frue eksperimentas kun seksumado ktp.

Aliflanke ofte la problemeco de la infano estas nur subjektiva impreso de instruisto, kiu starigis al si proprajn normojn (la infano trifoje forgesis hejman taskon, la infano havas alian haŭtkoloron, la patro de la infano estas ebriulo - sekve la infano estas problema). (vidu Golem-efekton)

Enfant terrible[redakti | redakti fonton]

La franca esprimo Enfant terrible (IFA: [ɑ̃ˌfɑ̃ː tɛˈʁiːbl̩] laŭvorte "terura infano" estas internacie konata esprimo, kiu origine priscribis malfacilajn infanojn, sed iĝis ironia priskribo por nekutimaj, ribelaj geniuloj en la kampo de arto, modo aŭ muziko.