Problemo de jaro 2038

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pasado de sekundoj ĉirkaŭ la dato de la problemo

La problemo de jaro 2038 estas komputila problemo, kiu povos kaŭzi malfunkciadon de komputiloj en la jaro 2038. Ĝi havos efikojn al komputiloj, kiuj konservas la daton kaj horon kiel la nombron da sekundoj pasintaj de la 1-a de januaro 1970 (nomata Unix-tempo laŭ la uzado en Unix-ecaj operaciumoj), kaj konservas ĝin kiel signan 32-bitan nombron.[1]

En signa nombro, la unua bito estas interpretata kiel signo: ĝi estas "1" por negativa, kaj "0" por pozitiva nombro. 231 sekundojn post 1970[2], la 19an de januaro 2038 je 03:14:07 UTC, la 31 malplej signifaj bitoj, reprezentantaj la absolutan valoron, havos valoron de 1, kaj unu sekundon pli poste, la bito por la signo havos valoron de 1, kaj tial la nombro estos interpretata kiel negativa, do reen de la 1-a de januaro 1970. Tio egalas al la 13a de decembro 1901, 20:45:52 UTC.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]