Procelarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Procelarioj
Griza petrelo, Procellaria cinerea
Griza petrelo, Procellaria cinerea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Familioj de subdivizioj

Procellaria cinerea
Griza petrelo
Procellaria aequinoctialis
Blankamentona petrelo
Procellaria conspicillata
Okulvitra petrelo
Procellaria parkinsoni
Parkinsona petrelo
Procellaria westlandica
Vestlanda petrelo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fehérállú viharmadár (Procellaria aequinoctialis)
Procellaria aequinoctialis
Fluganta

Procellaria aŭ Procelarioj estas genro de sudoceanaj longflugilaj marbirdoj rilataj al la prionoj, kaj estas membro de la ordo de Procelarioformaj kaj familio de Procelariedoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Procellaria estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. El tiu karaktero venas al ili ties komuna nomo, nome Tubenozoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de al supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas. Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[1] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[2]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Estas kvin specioj, kaj ĉiuj estas nomataj 'petreloj', kvankam ili estas supozeble pli proksime rilataj al la pufinoj, do pufinpetreloj, kaj nuna priserĉado lokigas ili pli proksime al la prionoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[5]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ili havas teritoriojn el la malvarmaj akvoj de la sudaj oceanoj al moderklimataj akvoj, kaj ili estas pelagaj escepte dum la reprodukta sezono.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj tubenozoj flugas kiel pufinoj, per rigidaj flugiloj kaj pufinan teknikon kontraŭflugi la ondajn frontojn. Tiu tekniko ŝparas energion.[6] Dum la reprodukta sezono ili uzas marbordajn klifojn sur insuloj, kaj la ino demetas ununuran ovon ene de nestotruo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

El la kvin specioj, kvar estas listitaj kiel Vundeblaj kaj la lasta estas Preskaŭ Minacata.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Double, M. C. (2003)
  2. Ehrlich, Paul R. (1988)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Clements, James (2007)
  4. ZipCode Zoo (19a Jun 2009(a))
  5. Gotch, A. T. (1995)
  6. ZipCode Zoo (19a Jun 2009)
  7. BirdLife International (2009)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • M. C. Michael Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Procellariiformes (Tubenosed Seabirds), 2a eldono, 2003, Gale Group, 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn = 0-7876-5784-0, paĝoj 107–111.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, Peter. (1996) Seabirds of the World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01551-1.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009) Procellaria (Genus). BayScience Foundation. Alirita 26 Jul 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]