Procezaŭtomacia terminaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Procesaŭtomacia terminaro)

Tiu procezaŭtomacia terminaro uzas la bazan ĵargonon pri procezaŭtomatigo. Ĝi estas enkondukita per ekzemplo de ĉambra hejtilo.

Ekzemplo de ĉambra hejtilo[redakti | redakti fonton]

La procezaŭtomacio de ĉambra hejtilo estas ilustrata en la subestaranta figuro.

La kontrolada celo por la procezo estas teni la mezuradan procezan parametron (la ĉambran temperaturon) je la dezirata valoro (la dezirata temperaturo en la temperaturregulilo) malgraŭ la perturboj (la varmperdo tra la ĉambrovandoj). Por atingi ĉi tiun celon, la mezurada valoro estas komparata kun la dezirata valoro. La diferenco inter ambaŭ estas la kontrolada eraro, kiu estas uzita por kalkuli per regulilo la regulila eligaĵo (elektrapneŭmata signalo). La ŝanĝo de regulila eligaĵo kaŭzas ŝanĝon de la fina regulelemento (la valvo), kiu sinsekve kaŭzas ŝanĝon de manipulita procezparametro (debito de hejtaĵo el la hejtilo). Ĉi tiu ekzemplo, kiel ĉiuj aliaj en procezaŭtomatigo, enhavas mezuradon, kalkuladon kaj agadon:

Mezurado:
Ĉambra temperaturo Tspaco

Kalkulado:
1. Tspaco < Tdezirata valoro
2. Tspaco > Tdezirata valoro

Agado:
1. Malfermu la valvon
2. Fermu la valvon

Komponantoj de regulciklo[redakti | redakti fonton]

La kontrolada sistemo de ĉambrohejtilado povas organizi en la formon de tradicia retrokupla kontrolada blokdiagramo, kiu estas montrata per la subestaranta figuro:

Tiaj blokdiagramoj havigas generalan organizon aplikebla por multe da retrokuplaj kontroladaj sistemoj, kaj permesas la evoluon de pli progresemaj analizoj kaj konstrumetodoj. Sekvante la diagramo, sentilo mezuras la mezuritan procezan parametron kaj sendas aŭ retrokuplas la signalon al la regulilo. Ĉi tiu mezurita retrokupla signalo estas subtrahita de la dezirata valoro por akiri la kontroladan eraron. La eraro estas uzata je la regulilo por kalkuli la regulilan eligaĵan signalon. La signalo kaŭzas ŝanĝon en la meĥanika fina regulelemento, kiu kaŭzas ŝanĝon de manipulita procezparametro. Konvena ŝanĝo por teni la mezuritan procezparametron je la dezirata valoro malgraŭ nevideblaj ŝanĝoj de pertubaj parametroj.

Ĝeneraligo[redakti | redakti fonton]

Eblas ĝeneraligi la hejtadan diagramon al aliaj siatemoj, kiel en la sekvanta figuro:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]