Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato – montra politika proceso de la gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, realigita en la tagoj 18–21 de junio 1945 en Moskvo antaŭ Militara Kolegio de Supera Tribunalo de Sovetunio.

Signo de Batalanta Pollando (pole: Znak Polski Walczącej, PW)
La benko de akuzitoj dum la Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, realigita en la tagoj 18–21 de junio 1945 en Moskvo antaŭ Militara Kolegio de Supera Tribunalo de Sovetunio
Leopold Okulicki post la arestado fare de NKVD, 1945

Genezo de la proceso[redakti | redakti fonton]

La 1-an de februaro 1945 Provizora Registaro de Pollando agnoskita de Sovetunio, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio translokiĝis de Lublin al Varsovio – ĝi organizis sian administracion sur polaj teritorioj okupataj de Sovetunio post forigo de la germana okupado rezulte de januara ofensivo. Krom establo de terenaj administraj organoj oni anoncis interalie mobilizon al la armeo.

En la tagoj 4–11 de februaro 1945 en Jalto sur Krimeo okazis konferenco de t.n. granda trio - de la gvidantoj de Usono, Britio kaj Sovetunio, t.e. Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Josif Stalin. Ties rezulto rilate al aferoj de Pollando estis agnosko flanke de okcidentaj ŝtatoj de la rusa anekso de Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko, kaj anstataŭe atribuo al Pollando de nedifinitaj partoj de la antaŭmilita teritorio de Germanio, kaj antaŭ ĉio konfirmo de la kreo de t.n. "provizora registaro de la nacia unueco", kiu estis fondota pere de reorganizo de la Provizora Registaro kun partopreno de ĉiuj demokratiaj fortoj. Voĉdonoj de la Jalta konferenco tute prisilentis ekziston de la pola ekzila registaro. La 13-an de februaro ĉefministro de la Londona registaro Tomasz Arciszewski reĵetis la decidojn de Jalto, asertante, ke ili devigas nek la polan ekzilan registaron, nek la polan nacion. Tio tamen estis nur la simbola kontraŭstaro, ĉar Aliancanoj jam ne respektis ĝin. En tiaj kondiĉoj la 21-an de februaro Konsilio de Nacia Unueco, alie parlamento de la Subtera Pollando, decidis agnoski la decidojn el Jalto, malgraŭ tio, ke laŭ ĝi la kondiĉoj signifas por Pollando novajn, ekstreme malfacilajn kaj maljustajn viktimaĵojn. Lasta espero por la polaj sendependecaj grupiĝoj estis ilia eniro al deklarita en Jalto registaro de "nacia unueco", por ke ne dominadu ĝin komunistoj subigitaj al Stalin.

En tia situacio la landaj gvidantoj akceptis draman decidon pri la rusa "invito" al interparoloj – malgraŭ ĉiaj ĝisnunaj spertoj, precipe el orientaj terenoj de Pollando (arestado de oficiroj kaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo en Nowogródek-regiono, Vilno-regiono aŭ Lublinio kaj ilia deporto orienten aŭ murdado). Neakcepto de la invito estus same malbona solvo, ĉar donus al Rusio pretekston al fina elimino de la polaj porsendependecaj partioj el venonta registaro. Rezulte okazis ligo de kontaktoj kun la sovetaj regopovoj kaj ilia reprezentanto NKVD- generalo Ivan Serov.

Reagoj al la homforkapto[redakti | redakti fonton]

Post la forkapto de vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski lia provizora anstataŭanto kaj samtempe ĉefo de la Departamento pri Internaj Aferoj de Registara Delegitaro Stefan Korboński transdonis al Londono sciigon pri forveturigo de la gvidantoj al Moskvo. Ambasadoro Edward Raczyński tuj transdonia al brita Foreign Office la leteron, alvokanta al interveno. Simile kondutis ambasadoro de Pollando en Vaŝingtono Jan Ciechanowski. Rezulte de tio ambasadoroj de Britio kaj Usono intervenis en Moskvo, sed eksciis nur, ke okazis nenia homforkapto kaj la tutan historion elpensis poloj. Nur la 3-an de majo, dum renkonto organizita en soveta konsulejo en San-Francisko, Vjaĉeslav Molotov informis usonajn kaj britajn diplomatojn pri aresto de poloj kaj akuzo de ili pri flankataka agado malfronte de Ruĝa Armeo. Du tagojn poste la informo estis transdonita al la publika scio.

Moskva Proceso[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ "soveta honorvorto" de kolonelo Semjonov la grupo forflugis en al Radom, sed al Ivanovo. Dumvoje dum alteriĝo sur neĝo la aviadilo preskaŭ ne pereis, la piloto elirinta kun tremantaj manoj konsciiĝis, ke ili ne havis ŝancon travivi. Poloj pasigis preskaŭ 3 monatojn en NKVD-malliberejo en Lubjanka, kie estis intense enketataj kaj "preparataj" al montra proceso. La grupo ricevis malvarmajn kelojn, malsatajn manĝporciojn kaj preskaŭ ne dormis, ĉar dum la tempo por ripozi estis enketataj. Krome altruditaj advokatoj defendis nur sin. Adam Bień retiriĝis de tia defendo por ne malutili al la generalo Leopold Okulicki, kiu en majo 1945 komencis fastostrikon. Arestitoj malkaŝis ekziston de organizaĵo „NIE” (NE), ties genezon kaj celojn. Dum preparo de la "proceso" por sovetaj regopovoj gravis nur rapida konsento pri riproĉataj kulpoj. Stalin opiniis, ke okcidentaj gvidantoj ne serĉos la veron kaj sufiĉos por ili atestoj de la juĝatoj, ne esplorante ĉu la riproĉoj estis veraj.

La montra proceso komenciĝis la 18-an de junio. Okazis laŭ soveta modelo, kiu havis nenian rilaton kun juĝa proceso en demokratia ŝtato. Samtempe estis evidenta perforto de internaciaj paktoj, kiuj ne agnoskas juĝadon de la regopovoj de unu ŝtato fare de juĝaj instancoj de alia ŝtato laŭ ties juraj artikoloj. Ĝi baziĝis nur sur interkonsento el la 26-a de julio 1944 inter komunista PKWN (Pola Komitato de Nacia Liberigo) kaj la registaro de Sovetunio pri apudfronta zono kaj protekto de malantaŭaĵo de la fronto kun akceptita de Provizora Registaro la pakto el 22-a de februaro 1945 pri la fronta zono. Kazo de unu el polaj gvidantoj, socialisto Antoni Pajdak, estis ekskludita de la proceso pro serioza malsano de la enprizonigito.

La proces mem aspektis jene: post alveturigo de poloj el Lubjanka ili estis lokigitaj sur podio, en du vicoj de seĝoj. Antaŭ malliberuloj, vidalvide, staris gardistoj. En la manoj tenis fusilojn kun bajonetoj. En la salono ĉeestis interalie oficistoj de usona kaj brita ambasadoj kaj ĵurnalistoj. Juĝa gvidanto estis generalo Vasilij Ulrich, plenumanta funkcion de la prezidanto de Militara Kolegio de Supera Tribunalo de Sovetunio. En la jaroj 1936–1938 en la sama salono li prezidis al juĝistoj, kiuj amase kondamnis al mortpuno milojn de malnovaj bolŝevikoj ekstermataj dum la Granda teroro de Stalin. En la juĝanta skipo estis i.a. generalo majoro Nikolaj Afanasev, ĝenerala armea akuzisto de Sovetunio kaj Roman Rudenko, kiu poste reprezentis Sovetunion en la nurembergaj procesoj.

En la proceso partoprenis 7 oficiroj kaj advokato. Interalie:

  • Vasilij Ulrich, generalo, prezidanto de Militara Kolegio de Supera Tribunalo de Sovetunio
  • Roman Rudenko, ĝenerala akuzisto

Unue alparolis akuzistoj, kiuj riproĉis pri:

1. Organizado de subteraj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en malfronto de Ruĝa Armeo,

2. Kreo de subtera organizaĵo militara-politika „NIE”,

3. Agado terorisma-flankataka kaj spiona de subteraj armitaj taĉmentoj de Enlanda Armeo kaj NIE,

4. Laboro de eksterleĝaj radiostacioj kun radiosendiloj kaj radioriceviloj malfronte de Ruĝa Armeo,

5. Plano de la preparo de armita ribelo kune kun Germanio kontraŭ Sovetunio.

Ili konfirmis ankaŭ arbitre „eksterleĝecon” de Enlanda Armeo, Konsilio de Nacia Unueco kaj Konsilio de Ministroj por la Lando, agantaj sur teritorio de Pollando. Ili indikis „krimojn” de tiaj organizaĵoj – komplotoj, terorismaĵoj, kontraŭsoveta flankatkemo, spionado kaj radia interligiteco.

La akuzisto akuzis Leopold Okulicki, Jan Stanisław Jankowski, S. Jasiukowicz kaj Adam Bień pri tio, ke estis organizantoj kaj gvidantoj de pola subtera organizaĵo malfronte de Ruĝa Armeo sur la teritorio de okcidentaj partoj de Belorusio kaj Ukrainio, en Litovio kaj Pollando kaj agante laŭ instruoj de t.n. pola ekzila registaro, gvidis renversan laboron kontraŭ Ruĝa Armeo kaj Sovetunio, per teroro rilate al oficiroj kaj soldatoj de Ruĝa Armeo, organizado de atencoj kaj atakoj de subteraj armitaj taĉmentoj, gvidado de malamika propagando kontraŭ Sovetunio kaj Ruĝa Armeo, kaj akuzita Okulicki krom tio ankaŭ pri spion-flankataka laboro dorse de Ruĝa Armeo.

Kaj la ceterajn 12 akuzitojn pri tio, ke ili partoprenis en laboro de polaj subteraj organizaĵoj sur teritorio de Pollando, ke estis informitaj de la gvidantoj de subtera organizaĵo pri neplenumado de la ordonoj de soveta armea gvidantaro rilate al redono de radioj, presiloj, armiloj, municio kaj uzo de ili en krimaj celoj. La akuzisto konstatis, ke rezulte de terorisma agado de la taĉmentoj de Enlanda Armeo de la 28-a julio ĝis la 31-a de decembro 1944 oni mortigis 277 personojn, kaj serioze vundis 94, kaj de la 1-a de januaro ĝis la 30-a de majo 1945 oni mortigis 314 kaj serioze vundis 125 soldatojn kaj oficirojn de Ruĝa Armeo. Pri la akuzitoj prokuroro Afanasjev diris: Tio organizantoj de mortigoj kaj flankatakoj, tio komplotintoj, tio disfamigantoj kaj provokistoj, tio fiaj trompistoj kaj malicaj perfortuloj de la rajtoj pri protekto de Ruĝa Armeo malfronte.

La akuzo estis evidente malkaŝa konstato, flanke de la sovetaj regopovoj, de la fakto, ke la polaj regopovoj sendependaj de Moskvo estas eksterleĝaj, ĝi do estis agnosko, ke venonta Pollando devas esti lando dependa de Sovetunio. En certa momento generalo V. Ulrich demandis la vicĉefministron de la ekzila registaro J.S. Jankowski: Ĉu ci povis opinii, ke Sovetunio ne agnoskos kreon de pola civila administrado sur via teritorio malamika faro kontraŭ si mem kaj ke permeso al tio?

Verdiktoj[redakti | redakti fonton]

  • Leopold Okulicki, generalo - 10 jaroj de mallibero
  • Jan Stanisław Jankowski, inĝeniero kemiisto, vicĉefministro - 8 jaroj de mallibero, murdita en malliberejo de Vladimir du semajnojn antaŭ fino de la verdikto
  • Adam Bień, juristo, anstataŭanto de Registara Relegito por la Lando - 5 jaroj de mallibero
  • Kazimierz Pużak, prezidanto de la Konsilio de Nacia Unueco - 1,5 jaroj de mallibero, post sia reveno en elmigris, en 1947 arestita kaj kondamnita al 10 jaroj, mortis en malliberejo de Rawicz
  • Zbigniew Stypułkowski, membro de la Konsilio de Nacia Unueco, reprezentanto de Nacia Partio, advokato - 4 monatoj de mallibero

(...)

Ministro Antoni Pajdak ne konfesis sian kulpon dum la enketado kaj en alia sekreta proceso novembre 1945 estis kondmnita al 5 jaroj de mallibero (revenis al la lando en 1955).

„Moskva proceso” celis fifamigi leĝajn regopovojn de Pollando en la socio kaj en okuloj de la monda publika opinio.

Samtage, kiam oni anoncis verdiktojn, ankaŭ en Moskvo ĉeeste de Stalin daŭris interparoloj inter estinta ĉefministro de pola ekzila registaro Stanisław Mikołajczyk, Władysław Gomułka kaj Bolesław Bierut, reprezentantoj de formita de komunistoj Provizora Registaro, pri kreo de Provizora Registaro de Nacia Unueco, kiu devus esti laŭ decidoj de Jalta Konferenco agnoskita ankaŭ de usonanoj kaj britoj.

Reagoj al la proceso[redakti | redakti fonton]

Soveta gazetaro skribis peanojn pri humanitarismo de la soveta justico.

La 1-an de julio 1945 Konsilio de Nacia Unueco eldonis alvokon al poloj, en kiu oni skribis: Antaŭ juĝejo en Moskvo staris la plej bonaj filoj de Pollando, kiuj dum kvin jaroj kun la plej granda sindediĉo, kun heroa risko pri la vivo gvidis senflekseblan batalon de la Nacio kontraŭ hitlerismo (...). La tuta nacio spirite unuiĝas frontante travivatan tragedion kaj funebras.

Sub influo de la „moskva proceso” pola poeto Kazimierz Wierzyński verkis versaĵon titolitan Na proces moskiewski (Je la moskva proceso).

Dume okcidentaj potencoj, kiel antaŭvidis Stalin, sen problemo akceptis la moskvajn verdiktojn.

Negative al la proceso ekrilatis George Orwell, kiu al maldekstra „Tribune” sendis kritikan komenton:

Poloj estis akuzitaj pri tio, ke klopodis konservi sendependecon de la propra ŝtato, samtempe kontraŭstarante al altrudita por ilia lando marioneta registaro, kaj ankaŭ pri tio, ke restis fidelaj al la registaro en Londono, kiu tiutempe estis agnoskata de la tuta mondo, escepte de Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Artur Leinwand, Przywódcy Polski Podziemnej przed sądem moskiewskim (Gvidantoj de Subtera Pollando antaŭ moskva juĝejo), Wydawnictwo "Placet", Varsovio 1992
  • Eugeniusz Duraczyński, Generał Iwanow zaprasza. Przywódcy podziemnego państwa polskiego przed sądem moskiewskim (Generalo Ivanov invitas. Gvidantoj de la subtera pola ŝtato antaŭ moskva juĝejo), Wydawnictwo "Alfa", Varsovio 1989, ​ISBN 83-700-1305-8
  • Jonathan Walker, Polska osamotniona (Pollando solecigita), Wydawnictwo Znak, Krakovo 2008, ISBN 978-83-240-1301-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]