Procezo Bayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La procezo Bayer estas la ĉefa industria metodo por rafini baŭksiton por obteni aluminon.

Baŭksito estas la plej grava aluminia erco sed entenas nur 30-54% de aluminon (Al2O3). La aliaj elementoj estas silicio (SiO2), feraj oksidoj kaj titana dioksido (TiO2). Oni devas purigi la baŭksiton por poste povi obteni aluminion per procezo Hall-Héroult.

Dum la procezo Bayer oni unue lavas kaj pulvorigas la baŭksiton. Poste oni metas ĝin en kuvon kune kun natrian hidroksidon je premo de 6 atmosferoj kaj temperaturo de 200 °C. Tiel oni obtenas natrian aluminiaton (Na2O·Al2O3) kaj miksaĵon el feraj, titaniaj kaj siliciaj oksidoj, nomata ruĝa koto. Tiam oni dekantas la ruĝan koton. Poste la natria aluminiato malkombiniĝas per mekanika agitado, obtenante aluminian trihidraton:

Na2O·Al2O3 + H2O → 2Al(OH)3 + 2Na(OH)

Poste oni filtras la aluminian trihidraton en filtrokuvoj. Fine oni kalcinas ĝin je 1200 °C por obteni aluminon.

La plejparto de la alumino obtenita estas poste uzata laŭ la procezo Hall-Héroult por obteni aluminion.

Ĉi tiun procezon inventis en 1987 la aŭstra kemiisto Karl Bayer. Nuntempe oni uzas ĉi tiun procezon preskaŭ sen ŝanĝoj, kaj produktas la tutan aluminon por la obtenado de aluminion.