Proddatur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proddatur
City in India
Administrado
Poŝtkodo 516360
Demografio
Loĝantaro 163 970  (2011) [+]
Loĝdenso 8 731 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo)14.7378.55Koordinatoj: 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo) [+]
Alto 158 m [+]
Areo 18,78 km² (1 878 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Proddatur (Andra-Pradeŝo)
Proddatur (Andra-Pradeŝo)
DEC
Proddatur
Proddatur
Situo de Proddatur
Proddatur (Barato)
Proddatur (Barato)
DEC
Proddatur
Proddatur
Situo de Proddatur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Proddatur [+]
vdr

Proddatur (telugue ప్రొద్దుటూరు) estas urbego, ankaŭ municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Kadapa.

Stacidomo Proddatur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Proddatur havis populacion de 162 816, kun la aglomeraĵo 217 895. La legopovo estas 78%, signife pli alta, ol la tutlanda averaĝo.


Geografio[redakti | redakti fonton]

Proddatur etendiĝas laŭ rivero sur mildaj montetoj en alteco de 158 metrojn de la marnivelo. Distrikta ĉefurbo Kadapa (urbo) troviĝas 45, Tadipatri 85, Dharmavaram 97, Anantapuramu 103, Nellore 156, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 168, Hajderabado 291, Mumbajo 769, Kolkato 1351, tutlanda ĉefurbo Delhio 1550 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Proddatur-municipo estis formita en 1915 kaj ĝi estis levita al speciala municipo en 1998.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Proddatur konsistas ĉefe el kotonaj komercadoj, libroproduktadoj kaj financaj servoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Proddatur pluraj institutoj kaj veterinara kolegio funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la oficiala lingvo, pro la institutoj ankaŭ la angla lingvo estas instruita.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Proddatur troviĝas en duonarida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe pli ol 700 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Proddatur-on tuŝas la tutlanda fervoja reto, la linio trairas la riveron. 5 vojoj atingas la urbegon, el ili 2 tra riverpontoj. Senhaltaj busservoj estas disponeblaj al Kadapa kaj Tirupati.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]