Profana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Profana estas adjektiva termino ekuziĝinta inter la fakuloj pri la fenomenologio de religio por indiki, en la diĥotomio sankta-malsankta elpensita de Émile Durkheim[1], ĉion kio ne katalogeblas en la dimensio de la sankta.
La termino originas el la latina: profānus, nome “kio estas ekskludita, restas ekstere (pro) de la fānum”, intencante per tiu lasta termino “sanktan arbaron” aŭ “templon”.[2]

Esploristoj rimarkigas ke la areo de la sankta ĉiam pli malpliiĝas ĉar ĝi esrtas limigita de branĉoj de klerismo, marksismo kaj sciencismo, sekularigo[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Durkheim Émile, Les Formes élémentaires de la vie religieuse. (La formoj elementaj de la vivo religia) 1912).
  2. Tiu “profana” estas uzata ankaŭ en la framasonaj medioj por indiki ulojn ne apartenantajn al la asocio. Domenico V. Ripa Montesano, Vademecum di Loggia, Edizione Gran Loggia Phoenix, Roma, 2009. ISBN 978-88-905059-0-4.
  3. Carl Gustav Jung verkis ke “la nuna tempo estas la tempo de malapero kaj morto de Dio. (C. G. Jung, Man and his Symbols (1978) p. 295).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]