Profeto (judismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Biblio (aŭ Tanaĥo, la profeto (hebree: נְבִיא nevì, pl. נְבִיאִים nevi'ìm, greke: προφήτης - prophētēs) estas persono kiu parolas en la nomo de Dio kaj de tiu ŝarĝita. La precipa senco de la termino uzata en niaj samtempaj lingvoj, laŭ kiuj la profeto antaŭanoncas estontajn eventojn, estas karakterizo, sed ne ekskluziva, de la hebreaj profetoj.

En la antikva hebrea socio, aparte en la periodo de la 11-a ĝis la 5-a jarcentoj a.K., profeto estis fundamenta religia elstarulo, kune kun la sacerdoto kaj levido.

Premiso kaj kunteksto[redakti | redakti fonton]

La fenomeno de la profetaĵa arto ne estis limigita al la hebrea popolo, sed ĝi ĉeestis en la socioj kaj religioj de la Proksima Oriento: ekzemple, similaj fenomenoj okazis en Mari en la 17-a jarcento a.K. kaj en Fenicio kelkajn jarcentojn poste. Ankaŭ la bibliaj tekstoj atestas la ĉeeston de profetoj inter la aliaj popoloj (ekzemple, inter la moabitoj. Tamen, almenaŭ se fidi la fontojn, la profetoj ne akiris alilande la influon praktikitan de hebreaj profetoj inter sia izraela popolo, per kiu ili ĝin modeligis.

Personoj kaj libroj[redakti | redakti fonton]

La Biblio priskribas la vivon, la agadon kaj la dirojn (orakolojn) de rimarkinda nombro de profetoj (kaj de iuj profetinoj). Al iuj el tiuj estas atribuataj kompletaj libroj, kiuj konstituas la duan parton de la hebrea Biblio (Tanaĥo). La moderna historia-kritika metodo pruvis ke en iuj kazoj (Jesaja, Danielo, ekzemple) la orakoloj devenas el antikva epoko kaj estis kunigitaj al la novaj. Vidu: Neviim

Krom tiuj, la hebreaj tekstoj aludas al aliaj profetoj al kiuj tamen ne estas referencata biblia libro: la precipaj estas: Elija kaj Eliseo

La Talmudo rekonas entute kiel profetojn 48 virojn kaj 7 virinojn.[1]

Institucio kaj karismo[redakti | redakti fonton]

Grava karakterizo de la hebreaj profetoj koncernas ilian institucian statuson:

  • Instituciaj profetoj kun specifa rolo, aparte ligitaj al la monarkio (Psalmo 19,20-24; 1Reĝoj 22,6;22,10-28).
  • Migrantaj profetoj. Ofte anonimaj, grupiĝintaj, kiel aperas en la 1Samuelo 5-8. Ne klaras, tamen. ilia rilato kun la “oficialaj” profetoj.
  • Karismaj profetoj. La predikado de tiuj profetoj, malsamaj ol tiuj instituciaj, emas konfliktiĝi kun la reĝaj strukturoj kaj aliaj profetoj. Vidu la kazo de profeto Jeremia.

Ĉiukaze la malsamecoj malfacilas alestiĝi el la bibliaj tekstoj.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam nur malofte estas sufiĉe konata la historia kunteksto, klaras ke ili:

  • kondamnas iujn fremdajn popolojn;
  • denuncas la kulton al fremdaj diaĵoj, aparte tiun kanaanajn (Baaloj);
  • denuncas la sociajn maljustaĵojn damaĝantajn la vidvinojn, malriĉulojn, orfojn kaj fremdulojn;
  • instigas konservi la fidon je Javeo ankaŭ en la momentoj de apartaj malfacilaĵoj (vidu: Ekzilo babilona);
  • sugestas solvojn tute politikajn al la reĝoj (vidu la kazon de Jeremia konsilanta la submetiĝon al la babilona potenco).

Pri la modalecoj de tiu agado oni distingas:

  • perecipe orakoloj, nome diroj de Dio (kutime mallongaj) kiujn la profeto lanĉas al la potenculoj kaj al la popolo. Foje tiuj orakoloj referencas al la estonto;
  • vizioj, kiuj povas esti simplaj fantaziaĵoj, aŭ veraj kaj propraj dramigoj aludantaj apokalipsajn eventojn (vidu: Danielo 7);
  • alegoriaj gestoj, ekzemple la jugo de Jeremia (27-28);
  • mirakloj (vidu: Eliseo).

Ĉiu profeto deklaras ke mem estas puŝata de Dio kaj inundas per sia dia graco kaj ĉiukaze konsciigas ke Dio ĉeestas en la homa historio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: [1] Arkivigite je 2017-08-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]