Profeto Jesaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profeto Jesaja
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Jesaja
2-a libro de la Reĝoj
2-a libro de la Kroniko
Informoj
Eble sama Jesaja en rabena literaturo • Jesaja la unua
Sekso vira
Nacieco Reĝlando de Judujo
Religio Jahveismo
Okupo verkistoprofetoorakolo
Patro Amoz
Infanoj Maher-shalal-hash-baz • Shearjashub • Emanuelo
vdr

Jesaja (hebree: יְשַׁעְיָהוּ, la Sinjoro savas; 740 a.K.) estis unu el hebreaj profetoj.

Li estas unu el la bibliaj profetoj. al kiuj estas atribuita se ne tutan almenaŭ grandapartan la komencan eron de la libro de Jesaja (ĉap. 1-39); li estas konsiderata, kune kun Elija, unu el la plej gravaj profetoj de la tuta Biblio. Jesaja estis sacerdoto kaj kiel tia apartenis al la tribo de Levi.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum en aliaj profetoj, kiel ekzemple JeremiaHoŝea, la personaj eventoj esgtas strkte ligitaj al la mesaĝo kiun ili transdonas kaj do ili estas rakontataj en la respektivaj libroj, en Jesaja superas la aspekto pli vizia, politika kaj poezia de la profeta funkcio..

En lia libro oni aludas al liaj du filoj kun simbolaj nomoj [1] kaj al unu edzino monata profetino [2] eble ĉar dotita de la sama karismo de la edzo aŭ ĉar nur pro la fakto de ŝia edzina ligo.

Filo de Amos (kiu ne estas la profeto Amos) Jesaja naskiĝis ĉirkaŭ 765 a.K. En 740 a.K., jaro de la morto de la reĝo Ozia, li havis en la Templo de Jerusalemo vizion en kiu la Sinjoro lin invitis anonci la ruiniĝon de Israelo [3]

Li travivis en periodo de fortaj sociaj kaj politikaj tensioj dum kiuj la norda regno de Israelo estis sub konstanta minaco de invado flanke de Asirio. La politika pezo al li donita de la fakto de lia profeta stato lin igis elstara gravulo tiutempa kaj lia najbareco de la reĝa korto de Jerusalemo opiniigas ke li apartenis, laŭ iuj bibliistoj, al aristokrata familio. Lia politika kaj profeta aktiveco estis konstante engaĝita denunci la moralan defalon alportitan de prospero de la lando. Li provis malhelpi ĉiun militan aliancon kun aliaj landoj indikante unika sava vojo la fidon je Dio.

Pri Jesaja perdiĝas la spuroj en 700 a.K.; laŭ hebrea tradicio li estis arestita kaj mortokondamnita sub Manase reĝo de Judujo. Laŭ apokrifaj evangelioj li estis vertikale segita en du korperoj kiel aludite en la ĉapitro 11 de la Epistolo al la Hebreoj.

Krom profeto kaj politikulo, Jesaja estis ankaŭ poeto. Lia libro, fakte, estas unu el plaj poeziaj de la tuta Malnova Testamento laŭ kritikistoj.

La nomo Jesaja (hebree: Yeshayàhu, La Sinjoro savas) similas al la vorto Yoshùa (alitata tradukita Josuo kaj poste Jesuo, kiu signifas Savanto). En la libro de Jesaja estas multa pasaĵoj kiuj en la kristana tradicio estis interpretitaj kiel referencoj al Jesuo la Nazareta. La sama Jesuo, laŭ kio raportita en la Evangelio laŭ Luko elektas Jesajan eron por komenci sian predikadon. [4].

La ĉapitro 11 de la libro de Jesaja estas konsiderata ĉe iuj ekzegezistoj la origino de la Mesianismo laŭ la plej religia signifo, kaj samtempe laŭ la katolika doktrino difinas la sep donojn de la Sankta Spirito, ilin atribuante al la Mesio mem.

En la libraj eroj atribuitaj al aliaj verkistoj oni legas la faman paroladon pri la Suferanta Servisto de la Sinjoro kiun kristanoj legas kiel profetaĵon koncernantan Jesuon Kriston.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Jesaja konsideriĝas sanktulo en la Katolika Eklezio, lia memortago estas la 9-a de majo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jesaja 7, 3.
  2. Jesaja 8, 3.
  3. Jesaja 6,1-13.
  4. Sankta Luko 4. 16—30.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Isaiah en la Catholic Encyclopedia (angle)