Afero Profumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Profumo Afero)

La afero Profumo estis brita politika skandalo originita de mallongdaŭra seksa rilato en 1961 inter John Profumo, la Sekretario de Ŝtato por Milito en la konservativa registaro de Harold Macmillan, kaj Christine Keeler, 19-jaraĝa volontula modelo. En marto de 1963, la neo de Profumo de ia maljustaĵo, en persona deklaro ĉe la Ĉambro de la komunuloj, estis refutita kelkajn semajnojn poste per lia agnosko de la vero. Li eksiĝis de la registaro kaj de parlamento. La sensacioj de la afero grave difektis la memfidon de Macmillan, kaj li eksiĝis kiel ĉefministro pro sano en oktobro 1963. La reputacio de la Konservisma partio estis difektita pro la skandalo, kiu eble kontribuis al la malvenko de la Laborista Partio en 1964 ĉe la ĝeneralaj balotadoj.