Programo Voyager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kunmetaĵo de planedoj kaj kelkaj lunoj, kiujn esploris la sondiloj

La programo Voyager estas usona scienca programo, kiu uzas du kosmosondilojn, Voyager 1 kaj Voyager 2, por studi la eksteran Sunsistemon. Ili estis lanĉitaj en 1977 por utiligi favoran liniiĝon de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno kaj ili nun esploras la eksterajn limojn de la heliosfero. Kvankam ilia komenca misio estis studi nur la planedajn sistemojn de Jupitero kaj Saturno, Voyager 2 plu vojaĝis ĝis Urano kaj Neptuno, kaj nun ambaŭ sondiloj esploras interstelan spacon. Ilia misio estis plilongigita trifoje kaj ambaŭ sondiloj daŭre kolektas kaj sendas sciencajn datumojn.

Kun distancoj de la Suno 133 AU (1,99×1010 km) kaj 109 AU (1,64×1010 km) en oktobro 2015[1], Voyager 1 kaj Voyager 2 estas inter la plej malproksimaj homfaritaj objektoj, kune kun Pioneer 10 kaj Pioneer 11.

La sondiloj estis konstruitaj de Jet Propulsion Laboratory kaj financitaj de NASA.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JPL. Where are the Voyagers (angle). Alirita 2015-10-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]