Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), starigita en 1965, troviĝas en 170 landoj kaj teritorioj.

Ĝia helpo estas alirebla sen politika kondiĉo, kontraste al la institucioj de Bretton Woods (Monda Banko kaj IMF), kiujn ĝi kritikas.

Ĝiaj programoj subtenas la nacian disvolvadon, la lukton kontraŭ la malriĉeco kaj la pacon. Ĝi publikigas ĉiujare raporton pri la homa disvolviĝo kiu klasas la landojn laŭ indico de homa disvolviĝo (IHD) kaj Jarmilaj Evoluigaj Celoj, malpli strikta indico ol la MIP (malneta interna produkto).

Tutmondaj ambasadoroj de bona volo

Kadre de la programo deklariĝas tiel nomataj "Tutmondaj ambasadoroj de bona volo" - angle Goodwill Global Ambassadors, kiuj per sia socia pozicio engaĝiĝas en la lukto kontraŭ malriĉeco. Inter ili estas ekzemple: