Programo de staĝoj de la Eŭropa Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La oficiala programo de staĝoj de la Eŭropa Komisiono[1] estas programo de staĝoj kiu proponas oficialan laboran trejnadon en la Eŭropa Komisiono.[2][3][4][5] La programo, kiu celas junajn universitatajn diplomitojn,[6] funkcias ekde la jaro 1960 kaj estas la plej granda programo de staĝoj en la mondo.[7] Staĝoj, kiuj komenciĝas en oktobro aŭ marto kaj daŭras kvin monatojn,[8] okazas en Ĝenerala Direkcio aŭ servo de la Komisiono, en kabineto de Komisionano, aŭ en iu el la plenumaj institucioj kaj agentejoj de la Eŭropa Unio.[9] La programon administras aparta Staĝoficejo funkcianta ene de DG EAC, kun jara buĝeto de 7 milionoj da eŭroj,[7] kiu okazigas elektoproceduron kaj per ĝi rekrutas por ĉiu staĝoperiodo proksimume 600 staĝantojn (ankaŭ konataj kiel Blulibraj staĝantoj).[10]

Elektoproceduro[redakti | redakti fonton]

Administraj staĝoj (t.e. ĉiuj staĝoj kun escepto de tiuj en la Ĝenerala Direkcio por Tradukado) konsistas el jenaj paŝoj:[11]

  • Aliĝo (limdato en la fino de januaro/aŭgusto)
  • Akcepteblo (decido farenda antaŭ la fino de aprilo/oktobro)
  • Antaŭelekto (decido farenda en junio/novembro)
  • Elekto (decido farenda en julio/januaro)
  • Staĝo (komenco en oktobro/marto)

Aliĝintoj kiuj avancas en la fazon Elekto listiĝas en datumbazo nomata la (Virtuala) Blua Libro el kiu eŭropkomisionaj oficistoj rajtigitaj je staĝanto povas libere elekti siajn kandidatojn. Kontaktinte ilin, oni interkonsentas pri detaloj de la staĝo. Proksimume 2.500 kandidatoj eniras la Bluan Libron en ĉiu staĝoperiodo, el kiuj ĉirkaŭ 600 rekrutiĝas kiel staĝantoj.[12]

Kiel escepto, Ĝenerala Direkcio por Tradukado aplikas siajn proprajn kriteriojn de akcepteblo al siaj tiel-nomataj tradukaj staĝoj , kaj antaŭelekto ne okazas. La resto de la proceduro tamen estas sama kiel por administra staĝo.[9]

Laborkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu staĝanto estas atribuita al konsilanto kiu agas kiel mentoro.[13] Staĝantoj laboras plentempe, laŭ samaj reguloj kiel Eŭropaj Civilaj Servantoj (kvankam malkiel tiujn, ilin oni konsideras "eksteraj dungitoj") kaj ricevas monatan poŝmonon egalan al 25 % de la baza salajro de oficisto je la grado AD 5/1.[14] La kosto de ilia vojaĝo al la laborloko kaj reveno hejmen estas repagita dum la lasta monato de la staĝo.[15] La staĝanto tamen devas mem elserĉi por si loĝadon proksime de la laborloko.[16] Plej multaj staĝantoj laboras en Bruselo, granda grupo situas en Luksemburgo, kaj kelkaj laboras en Londono (EBRE, DG ECFIN), Irlando (DG SANCO), kaj en delegacioj de Eŭropa Unio en membroŝtatoj kaj ekster ili.[9]

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Komencante per 3 staĝantoj en 1960, ilia nombro atingis 500 ĝis la jaro 1983, kaj en 2010 rekrutiĝis proksimume 1.200 staĝantoj (ambaŭ staĝoperiodoj kunkalkulitaj). Dum la unuaj 50 jaroj de ĝia historio (1960–2010), pli ol 40.000 staĝantoj partoprenis en la programo. La plej alta nombro de staĝantoj venis el Italio (preskaŭ 4.500), la plej malalta nombro el Malto (ĉirkaŭ 50). Preskaŭ 3.500 staĝantoj venis el ne-EU-aj landoj. Proksimume 70 % de staĝantoj estas virinoj.[7]

La averaĝa staĝanto (en 2009) aĝis 26 jarojn, parolis kvar Lingvojn kaj posedis du universitatajn diplomojn.[7] La staĝo de oktobro 2011 spertis la sumon de 10.424 aliĝintoj, el kiuj 9.349 estis civitanoj de membroŝtato de EU. El ili, 652 rekrutiĝis kiel staĝantoj. Plej multaj staĝantoj venas el Italio (73), kaj 44 rekrutoj estas ne-EU-aj civitanoj.[17]

Listo de notindaj staĝantoj[redakti | redakti fonton]

Multaj eksstaĝantoj sekve fariĝis rimarkindaj personoj, kiel ekzemple:

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Pri kelkaj esperantistoj estas konate ke ili partoprenis en la programo de staĝoj de la Eŭropa Komisiono:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rules governing the official traineeships scheme of the European Commission
  2. Escaping the crisis with the European Commission. Arkivita el la originalo je 2011-04-03. Alirita 2012-03-13.
  3. Un stage à la Commission européenne : comment faire ?
  4. Eppink, Derk Jan: Life of a European mandarin: inside the commission . [rompita ligilo]Lannoo Uitgeverij, 2007. 386 pp. [rompita ligilo]ISBN 9789020970227.[rompita ligilo]
  5. Getting an internship (« stage ») at the European Commission August 2009. Arkivita el la originalo je 2014-08-01. Alirita 2012-03-13.
  6. Traineeships Office: About the Traineeship - What is it?
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 Press releases RAPID IP/10/1352: The big stage: 50th anniversary of the Commission's traineeship programme
  8. External evaluation of the European Commission's Traineeship Scheme
  9. 9,0 9,1 9,2 Traineeships Office: The selection procedure - Application - Where?
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Annemarie Bruggink: “Go for work, go for contacts. And if it does not work, come and see us!”
  11. Traineeships Office: The selection procedure - Application - When?
  12. Traineeships Office: The selection procedure - Preselection - What is it?
  13. Traineeships Office: About the Traineeship - Traineeship - How?
  14. Traineeships Office: About the Traineeship - Living allowance - How much?
  15. Traineeships Office: About the Traineeship - Travel - When?
  16. Traineeships Office: About the Traineeship - Accommodation - Where?
  17. Traineeship Statistics: October 2011
  18. Parliamentary Documentation Centre, Biography of L.W.S.A.L.B. van der Laan nederlande
  19. The Belgian Monarchy: Home - Royal Family - Prince Laurent angle
  20. Anniversary of the trainership programme - Anniversaire du programme des stages. Arkivita el la originalo je 2010-10-26. Alirita 2010-10-26.
  21. SCIC Newsletter intervjuas esperantistan praktikumantinon[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]