Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj, S&D (angle Progressive Alliance of Socialists and Democrats) estas socialdemokrata frakcio en la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento, fondita la 23-an de junio 2009.

La frakcio anstataŭigis la ĝistiaman grupon de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES). La ŝanĝon de la nomo kaŭzis la eniro de membroj de la itala Demokrata Partio, en kiu aktivas politikistoj, kiuj antaŭe membris en partioj ligitaj al grupoj kristandemokrata kaj liberala. La novan nomon proponis la prezidanto de la frakcio, Martin Schulz.

Komence de la oficperiodo (14-a de julio 2009) S&D nombris 184 deputitojn kaj estis la dua plej granda grupo en la Eŭropa Parlamento.

Eksteraj ligiloj