Project Gutenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Project Gutenberg ("Projekto Gutenberg") estas volontula laboro, kies celo estas enkomputiligi, konservi kaj disvastigi kulture gravajn verkojn. La projekto komenciĝis en 1971, kaj estas la plej malnova cifereca biblioteko. La plejmulto el ĝiaj verkoj estas kompletaj tekstoj de nekopirajtitaj libroj.

La projekto strebas al tekstkonservado, laŭeble libera kaj senpaga, en longdaŭraj kaj laŭnormaj formatoj, kiuj estas uzeblaj en preskaŭ ĉiu komputilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Projekto Gutenberg estis lanĉita de Michael Hart en 1971, kiam li estis studento ĉe universitato de Illinois. Li komencis per enkomputiligo de la Usona Deklaro de Sendependeco. Hart (kiel studento ĉe la universitato de Ilinojso) akiris aliron al SDS Sigma-5 komputilego, kaj li ricevis preskaŭ senliman kvanton de komputilo-tempo. Hart diris ke li volis "doni reen" tiun donacon per farado de ia grandvaloraĵo. Lia komenca celo estis publikhavebligi la 10,000 plej konsultitajn librojn malplejkoste, antaŭ la fino de la 20-a jarcento.

Tiu komputilo estis unu el la 15 nodoj de la pra-Interreto. Hart kredis, ke komputiloj estonte devus esti alireblaj por nespecialistoj. Li decidis senkoste igi verkojn de literaturo haveblaj en elektronika formo. Ĝia nomo devenis de la elpensinto de movebla tipo, germano Johannes Gutenberg.

Ĉiuj tekstoj estis entajpitaj permane ĝis malfruaj 1980aj jaroj, kiam skaniloj kaj optika-signorekona softvaro pliboniĝis kaj pli vaste havebliĝis. Tiam libroskanado iĝis pli farebla. En la 1990-aj jaroj, Hart translokigis la projekton al Illinois Benedictine College.

En 2000, ne-profita organizaĵo fondiĝis por pritrakti la leĝajn bezonojn de la projekto. Ĝi nomiĝis "Project Gutenberg Literary Archive Foundation".

Charles Franks ankaŭ fondis Distributed Proofreaders (Distribuitajn korektistojn) en 2000, por distribui la provlegadon de skanitaj tekstoj inter multaj volontuloj per la interreto. Tiu klopodo tre kreskigis la nombron kaj diversecon de tekstoj aldonitaj al Project Gutenberg, kaj ankaŭ provizis bonan komencmetodon por novaj volontuloj.

Ekde 2004, nova reta katalogo de la projekto pli faciligis foliumadon, aliradon kaj hiperligadon. Gutenberg-Projekto nun estas gastigita per ibiblio (antaŭe SunSITE.unc.edu kaj MetaLab.unc.edu) ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill.

Ĝia tekstaro estas havebla per la Interreto.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Kresko de Projekt-Gutenberg-eldonaĵoj ekde 1994 ĝis 2008.

Ekde mezo de junio 2012, Projekto Gutenberg havis pli ol 40,000 libraĵojn en la kolekto, kaj pli da e-libroj estas aldonitaj ĉiun tagon. Krom literaturo (kiel ekzemple romanoj, poeziaroj, noveloj kaj dramoj), la projekto ankaŭ havas kuirlibrojn, referenclibrojn kaj numerojn de gazetoj. La kolekto ankaŭ havas kelkajn ne-tekstaĵojn, ekzemple sondosierojn kaj muziknotacio-dosierojn.

La plejparto de la eldonoj estas anglalingva, sed multaj alilingvaj verkoj ankaŭ estas haveblaj; plej multnombraj estas la franca, la germana, la finna, la nederlanda, la portugala, kaj la ĉina.

Laŭeble, ĉiuj tekstoj havebligas nurtekst-formate. Ankaŭ multaj havebligas HTMLe.

Idealoj[redakti | redakti fonton]

Michael Hart diris en 2004, The mission of Project Gutenberg is simple: "To encourage the creation and distribution of ebooks." (La celo de Gutenberg-Projekto estas simpla: Stimuli la kreadon kaj distribuadon de e-libroj.) Li volas plejeble provizi multaj e-libroj je multaj formatoj, legebla al la tuta mondo je plej multaj lingvoj. Ankaŭ, slogano de la projekto estas break down the bars of ignorance and illiteracy. (Detruu la barojn de nescio kaj analfabeteco.)

Project Gutenberg estas malcentrigita. Ekzemple, ne ekzistas oficiala selektado-listo pri kiuj tekstoj oni devas aldoni. Anstataŭe, individuaj volontuloj preparas tekstojn laŭ intereso, aŭ havebleco. Oni intencas, ke la gutenberg-projekta kolekto longtempe daŭros, kaj konservos libraĵojn, tiel ke ili ne povas perdiĝi pro iu ajn unuloka akcidento. Por certigi tion, la tuta kolekto estas sekurkopiata ofte kaj kopiita al serviloj en multaj malsamaj lokoj.

Kopirajto[redakti | redakti fonton]

Project Gutenberg tre zorgas pri la statuson de ĝiaj e-libroj laŭ usonaj kopirajtleĝoj. Oni povas aldoni materialon al la arkivo nur post kopirajtokontrolo.

Malkiel iomaj aliaj ciferecaj bibliotekoj, la Gutenberg-Projekto ne pretendas novan kopirajton por ĝiaj publikigitaj titoloj. Anstataŭe, ĝi sugestas, ke oni libere reproduktu kaj distribuadu ilin.

La plej multaj libroj en la kolekto estas distribuitaj kiel publika havaĵo laŭ usona kopirajtleĝo.

Ekzistas ankaŭ kelkaj kopirajtigitaj tekstoj, kiun Project Gutenberg distribuas kun permeso de la kopirajtposedanto.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj kritikis Gutenberg-Projekton por manko de klera rigoro en ĝiaj e-tekstoj: ekzemple, ne ĉiam ekzistas adekvataj informoj pri la origina eldono uzita, kaj kelkafoje forlaso de originalaj antaŭparoloj. Tamen, John Mark Ockerbloom de la Universitato de Pensilvanio notis, ke Gutenberg-Projekto estas respondema koncerne traktado de eraroj post kiam ili estas identigitaj, kaj la plejparto de novaj tekstoj nun inkludas specifajn fonteldonajn informojn. En multaj kazoj la eldonoj ankaŭ estas ne la plej nunaj sciencaj eldonoj, ĉar tiuj pli postaj eldonoj estas jam kopirajtitaj.

Rilataj projektoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj ligitaj projektoj estas sendependaj organizoj, kiuj havas la samajn idealojn, kaj estis donita permeso uzi la Project Gutenberg-an nomon. Ili ofte havas specialan landon, aŭ lingvan fokuson.

  • Project Gutenberg Australia [1]
  • Project Gutenberg of the Philippines [2]
  • Project Gutenberg of Taiwan [3]
  • Project Gutenberg Europe [4]
  • Project Gutenberg Lŭembourg [5]
  • Projekti Lönnrot [6]
  • Project Gutenberg Canada [7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]