Projekt-administrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipaj evoluaj fazoj de projekto
Planadaj kaj reeniraj cikloj en programado kun la tempodaŭroj de la multaj cikloj
Agadoj de grupo de planado de procezoj

Projekt-administrado estas la komerca procezo de kreado de unika produkto, servo aŭ rezulto. Projekto estas limigita klopodo kun specifaj komenca kaj kompletiĝa datoj promesinta estigi kvantigeblan livereblaĵon. Projektoj plenumiĝas per progresiga ellaborado tra popaŝa evoluigado kaj antaŭvideblaj ag(er)oj kiuj estas ligitaj kun benkmarkoj, mejloŝtonoj kaj kompletiĝaj datoj. Ĉi tiu limigita karakterizaĵo de projektoj, staras kiel forta kontrasto kontraŭ procezoj, aŭ operacioj, kiuj estas konstantaj aŭ longatempaj praktikaj klopodoj por ripete produkti la saman produkton aŭ servon.

Praktike, la administrado de ĉi tiuj du sistemoj ofte montriĝis tre malsamaj, kaj tial postulas la evoluigadon de specifaj teknikaj kapabloj kaj la adopto de aparta administrada filozofio. La primara defio de project-administrado estas atingi ĉiujn celojn de la projekt-ĉarto dum fidado al tri el la kvar klasikaj projekt-limigaĵoj, iam nomitaj la "trioblaj limigaĵoj". La kvar limigaĵoj estas difinitaj kiel: amplekso, tempo, kosto kaj kvalito.

Eksteraj ligiloj