Projekta diskuto:Ŝablonoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Duoblaj ŝablonoj {{Citaĵo}} kaj {{Citaĵo1}}[redakti fonton]

Mi pensas, ke du samaj ŝablonoj tute ne utilas. Kion vi pensas pri teni la unuan kaj forigi la duan? --→ Airon 16:47, 14 Jul. 2011 (UTC)

Logika --pino 09:50, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton. Estus bone foje rigardi ĉiujn cit-ŝablonojn kaj kontroli, ĉu iliaj parametroj taŭgas por la bezonoj. Sufiĉe ofte ili ja ne bone subtenas pluroblan aŭtorecon. --Tlustulimu (diskuto) 17:11, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto kanto kaj Ŝablono:Informkesto muzikalbumo[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas, ke la ŝablonoj {{Informkesto kanto}} kaj {{Informkesto muzikalbumo}} ricevu komunajn subŝablonoj, unu por la parametroj artisto, artisto2 ktp, kaj unu por ĝenroj, ĝenro2 ktp. Kiu havus ideon por tio? Ni aranĝu tion post la 7a de aŭgusto, ĉar tiam mi denove havos tempon. --Tlustulimu 18:14, 29 Jul. 2011 (UTC)

Urboj, Municipa divido kaj Administra divido[redakti fonton]

Ĉu iu scias kiam ekzistas 3 ŝablonoj por ĉiaj rusiaj regionoj: urboj, municipa divido, administra divido? Vd. {{Urboj de Altaja Regiono}}, {{Municipaj distriktoj de Altaja Regiono}}, {{Administra divido de Altaja Regiono}}. Ĉiaj shablonoj estas en Kategorio:Ŝablono:Rusio. La ŝablonoj Administra divido havas urboj kaj municipa divido. Do mi proponas uzi ĉie Administra divido. --Maximkaaa 07:42, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo‎ kaj Ŝablono:Geokesto[redakti fonton]

Saluton. Fakte okazas duobla laboro, se kaj {{Situo sur mapo}} kaj {{Geokesto}} havas apartajn laŭlandajn ŝablonojn. Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu {{Geokesto}}n (kaj kelkajn subŝablonojn) tiel, ke ĝi subtenas la laŭlandajn subŝablonojn de {{Situo sur mapo}}. Krome estiĝas malfacilaĵo pri la intervikiaj ligiloj de la ŝablonoj, ĉar ne klaras, kiel aranĝi ilin. Ĉar la plej multaj aliaj vikipedioj havas ekvivalentojn de {{Situo sur mapo}}, devus esti pli bone havi ĝiajn subŝablonojn. Uzebla kodo troviĝas jam en {{Geokesto2 mapo2}}. Kion vi pensas pri tio?

Mi proponas, ke ni iel aranĝu "transiran" kodon, kiu havu la jenajn trajtojn:

  • Se jam ekzistas laŭlanda subŝablono de {{Situo sur mapo}}, ĝi estu uzata.
  • Se ĝi mankas kaj ekzistas tia subŝablono de {{Geokesto}}, ĝi estu uzata.
  • Krome la laŭlandaj subŝablonoj de {{Geokesto}} devus "lerni" esperanton. Do la parametroj estu tradukataj. Kaj "Nomo" devas esti aldonata.

Amike --Tlustulimu 11:19, 22 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi konsentas kun vi, kaj ĉi tia modifikado ne estas malfacila. Sed se ni havos du tipojn de ŝablonoj por sama uza ĝi estos malfacile trovi necesa ŝablono. Mi pensas ke ili devas esti en sama kategorio aŭ ni devas krei liston de ĉiaj mapoj en subŝablonoj de {{Geokesto}} kaj {{Situo sur mapo}}. --Maximkaaa 10:06, 23 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton, Maximkaaa. La laŭlandaj ŝablonoj de {{Situo sur mapo}} jam havas komunan kategorion, nome Kategorio: Ŝablono:Situo sur mapo. Kaj la kategorio por {{Geokesto}} estas Kategorio: Geokesto lokumiloj. Do jam ekzistas du listoj de la ŝablonoj. --Tlustulimu 09:55, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton. La afero estas pli malfacila ol mi imagis antaŭe. La ŝablono {{Geokesto}} ebligas meti unu mapon sur alian. Nur gravas, ke ambaŭ havu la samajn koordinatojn. Krome ĝi grandparte uzas aliajn mapojn ol la subŝablonoj de {{Situo sur mapo}}. La problemo verŝajne rezultas el tio, ke {{Geokesto}} kreiĝis el angla kaj slovaka ŝablonoj, dum ke {{Situo sur mapo}} baziĝas sur germana kaj sorabaj ŝablonoj. Kiu havas ideon, kiel ni povus solvi la problemon, sen detrui la funkciojn de la ŝablonoj? La fona mapo devus esti aranĝata per {{Situo sur mapo/+}}, por kiu mi provizore kreis provejan version, nome {{Situo sur mapo/+/provejo}}. --Tlustulimu 12:49, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Situo de Granda Fatro en Slovakio
Situo de Granda Fatro en Slovakio
Slovakio (Slovakio)
Slovakio (Slovakio)
Slovakio
Situo de Granda Fatro en Slovakio
Mi kreis kelkajn provejajn ŝablonojn, tiel ke la nova testo funkcias. Temas pri la jenaj:
<table style="float:right;">
{{Geokesto2 mapo2
|Mapo=Slovakio
|Alia_mapo=Greater Fatra (SVK) - location map.svg
|Mapo_fono=Slovakia - background map.png
|Titolo=Situo de Granda Fatro en Slovakio
|X=50
|Y=50
|tabelo=jes
|Teksto=Slovakio
|Teksto-loko=<!--none-->
}}
</table>
Ĝi similas al la kombinitaj mapoj en {{Geokesto/dokumentado}} ĉe la dua ekzemplo de montaro. --Tlustulimu 14:43, 26 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi hodiaŭ trovis en la Komunejo la kategoriojn commons:Category:Geobox maps (Ĝi enhavas nur du subkategoriojn kun mapoj por du landoj, nome Ĉeĥio kaj Slovakio.) kaj commons:Category:Location maps (Ĝi enhavas kelkajn subkategoriojn kun mapoj por multaj landoj). Eble tio helpas al ni iomete orientiĝi en la ĥaoso de la mapoj. --Tlustulimu 18:22, 29 Aŭg. 2011 (UTC)

Testoj jam sukcesas[redakti fonton]

Saluton. La proveja kodo por tio jam troviĝas en {{geokesto2}}, dum ke testoj estas en mia provejo. Nun ankoraŭ necesas okupiĝi pri la lokumiloj. Ĉu iu eble havas ideon pri ili? Se jes, bonvolu priskribi ĝin ĉi tie, laŭeble kun ekzemplo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:42, 25 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. En mia laborejo legeblas komparo inter la koncernataj ŝablonoj. Eble tio ja helpas al vi decidi pri tio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:45, 1 Maj. 2012 (UTC)
Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi finfine eĉ sukcesis forigi sufiĉe ĝenan fuŝon de {{geokesto2}}, nome la supran spacon ĉe uzado de certaj parametroj. Momente ankoraŭ forigendas plia fuŝo, kiu jam troviĝas en {{geokesto}} kaj ĝia angla praulo en:Template:Geobox. Do, la aserto pri partoX kaj la maksimuma valoro de X=41, pri kio informas la dokumentado, ne ĝustas. Do momente nur eblas X=15. Ĉar X povas manki, do eblas entute 16 tiaj informeroj, ne 41. En kelkaj provejaj ŝablonoj jam estas necesa kodo. Sed mi ankoraŭ devos eltrovi, ĉu la parserilo eltenas tion eĉ en grandaj artikoloj. Se ne, ni devos rezigni pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 15:25, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Kiel antaŭprepari kaj realigi la kodŝanĝon de geokesto ktp. ?[redakti fonton]

Saluton. Kio ŝanĝiĝus per la nova kodigo, kiu nun troviĝas en {{geokesto2}}?

  • La apartaj lokumiloj de {{geokesto}} fariĝos superfluaj.
  • Ni ne plu devos flegi du seriojn de lokumiloj. Krome tio malfacilas, ĉar ni havas maltro da spertaj uzantoj por tio.
  • La ĥaoso ĉe la intervikiaj ligiloj povos esti malgrandigata iom post iom. Nur kvar vikipedioj havas du tiajn serioj, nome la angla, esperanta, slovaka kaj sveda.
  • Finfine eblas uzi ŝanĝeblajn (komuteblajn) mapojn en geokesto. Momente tio nur funkcias per {{geokesto2}}.
  • Pliaj detaloj legeblas en mia laborejo.

Kiel ni aranĝu la ŝanĝegon? Tio devus okazi laŭ la sekvaj paŝoj:

  • Ni devos iom post iom krei pliajn lokumilojn por {{situo sur mapo}}, laŭ ties nomskemo.
    • Plej urĝaj estas lokumiloj por tiuj regionoj kaj landoj, por kiuj jam ekzistas lokumilaj ŝablonoj por {{geokesto}}.
  • Krome devos okazi alĝustigo de la koncernaj intervikiaj ligiloj ĉi tien kaj eksteren.
  • Se la nomskemoj malsamas, ni kreu alidirektilojn. Tio precipe necesos por la regionoj.
  • Se ĉiuj lokumiloj resp. alidirektiloj ekzistas, ni povos kopii la fontan kodon el {{geokesto2}} al {{geokesto}}.
  • Se estas problemoj, ni solvu tiujn.
  • Se ne (plu) estas problemoj, ni alĝustigu la dokumentadon de {{geokesto}} laŭ la dokumentado de {{geokesto2}} aŭ aranĝu tion per alinomigo.

Mi esperas, ke ne mankas iu paŝo. Se vi ankoraŭ havas demandon, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 10:38, 14 Dec. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Eŭropa politika partio[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu legi Ŝablono-Diskuto:Informkesto Eŭropa politika partio. --Tlustulimu 14:54, 16 Sep. 2011 (UTC)

Ĉu eblas aldoni la parametron "arkivurl"? Jam multas gazetoj kiuj havas retejojn, do necesas indiki ambaŭ fontojn - retan kaj paperan.--RG72 (diskuto) 16:46, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, RG72. Kio estus la diferenco al la parametro URL, kiu jam estas en la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 12 Dec. 2012 (UTC)
Saluton kara! Se paĝo malaperas, do ligilo ne plu funkcios. Tiukaze helpas arkivita ligilo (per WebCit ekz.). Tio jam estas en Ŝablono:Citaĵo el la reto. Ankaŭ ISSN aldonendas.--RG72 (diskuto) 01:18, 13 Dec. 2012 (UTC)

Ŝablono:Geofra, Geofra78 kaj Geokorea[redakti fonton]

Jen mi kunigis du diskutojn, ĉar la temoj sufiĉe similas. --Tlustulimu (diskuto) 17
11, 19 feb. 2021 (UTC)

La punkto estas tro sude. Vidu ekzemple Vignoles. Ĉu iu scias korekti ? --pino (diskuto) 14:17, 14 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Mi faras tion uzonte la novajn parametrojn de {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 14:52, 14 Jan. 2013 (UTC)
✔ Farite Bonvolu atenti, ke por la nova sintakso de {{informkesto urbo}} la ŝablono {{geofra}} ne plu estas uzata, nek bezonata. Sed mi devis aldoni eĉ plian parametron al la informkesto, por ke la informo pri la loĝantaro restu en ordo en la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 15:01, 14 Jan. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu kaj dankon, estis eta problemo kun Puligny-Montrachet kiu uzas du mapojn kaj kion ni faras kun la 1500 artikolojn kiu uzas ankaŭ {{geofra}} ? Ĉu estus ebla ankaŭ korekti {{geofra}} ? --pino (diskuto) 21:44, 14 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Mi proponas, ke ni anstataŭigu iom post iom la jenajn ŝablonojn per {{situo sur mapo}} kaj poste forigu ilin.

Anstataŭ la jena kodo

{{Geokorea|126.978135|37.565654|width=200|desc=Seoul}}

uzeblas tiam la jeno:

{{Situo sur mapo|Koreio
|Lon=126.978135
|Lat=37.565654
|Larĝo=200
|Titolo=Seoul
}}

La ŝablono {{situo sur mapo}} estas pli fleksebla kaj uzebla por pli da landoj. Pro ĝia modula strukturo ĉiam eblas krei pliajn landajn kaj regionajn subŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 22:18, 9 Feb. 2013 (UTC)

Saluton. La ŝablono {{geofra}} estu simile traktata. Do el la sekva skemo:
{{Geofra|2.043889|43.109444|desc=Bellegarde-du-Razès}}
fariĝu io tia:
{{Situo sur mapo|Francio
|Lon=2.043889
|Lat=43.109444
|Larĝo=200
|Titolo=Bellegarde-du-Razès
}}
Mi antaŭe mise aldonis. Pardonon. Se estas pli ol unu mapo en la sama paĝo, ĉe la dua, tria ktp. estu aldonata la parametro montrukoordinatojn=ne, por ke la koncernaj supre dekstre metataj ligiloj ne aperu unu sur alia. --Tlustulimu (diskuto) 12:01, 12 Feb. 2013 (UTC)
Intertempe mi eltrovis, kiel ni povus trakti {{geofra78}}.
El la sekva skemo
{{geofra78| 2.112927 | 48.930604 |desc=Situo de Le Chesnay en Yvelines}}
tiam fariĝu la jeno:
{{Situo sur mapo|Yvelines
|Lon=2.112927
|Lat=48.930604
|Titolo=Situo de Le Chesnay en Yvelines
}}
Mi ne scias, ĉu ni ĉiam difinu larĝecon. Se jes, tiam estu
{{Situo sur mapo|Yvelines
|Lon=2.112927
|Lat=48.930604
|Larĝo=200
|Titolo=Situo de Le Chesnay en Yvelines
}}
Mi esperas, ke mi ĉifoje ne tro multe fuŝis. --Tlustulimu (diskuto) 12:28, 12 Feb. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde kelkfoje necesos dua paŝo, se la ŝablono {{geofra}} estas uzata en informkesto {{informkesto urbo}}. Tiam unue okazu la substituo kaj poste estu ŝanĝata la jeno:
|mapo2={{Situo sur mapo|Francio
|Lon=0.5855
|Lat=43.6465
|Larĝo=200
|senombre=jes
|Floso=center
|Titolo = Situo de Auch
}}
| longitudo-gradoj = 0
| longitudo-minutoj = 35
| longitudo-sekundoj = 07
| longitudo-direkto = E
| latitudo-gradoj = 43
| latitudo-minutoj = 38
| latitudo-sekundoj = 47
| latitudo-direkto = N
al la jena, pli mallonga kodo:
|longitudo=0.5855
|latitudo=43.6465
|regiono-ISO=FR
krome okazu ŝanĝo de
|loĝ= 21 838<br /><small>[[1999]]</small>
al la jeno, ĉar alie aperus erarmesaĝo. Do, la jara indiko pri popolnombrado devas ricevi apartan parametron:
|loĝantaro= 21838
|jaro=[[1999]]
Mi esperas, ke la dua paŝo ne estas tro komplika. Tio jam okazis en la artikolo Auch. --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 12 Feb. 2013 (UTC)

Nova ideo por geofra[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus konstatis pro kelkaj artikoloj, ke {{geofra}} metas la markilon tro sude, tiel ke ĝi ofte aperas en pli suda departemento. Jen pli kialo por ĝia forigo.

Krome mi vidis, ke la du unuaj ciferoj de la parametro kodo de {{informkesto urbo}}, se samtempe la parametro laŭ havas la valoron INSEE, estas la parto por la departemanto de la parametro regiono-ISO. Do, ni tial jam havas ĉiujn datojn kaj povos aranĝi la aferon robote en unu paŝo. Bonvolu rigardi mian ŝanĝon en Maroilles (Nord)‎ (kodo=59384, laŭ=INSEE, do ĉikaze 59, regiono-ISO=FR-59), se via roboto kapablas aranĝi tion en la restintaj artikoloj. Sed ĝi nur konservu tion, se la koncerna "Info ISO-3166-2:FR-XY"-ŝablono (ĉiekzemple "Info ISO-3166-2:FR-59") jam ekzistas. Alikaze ĝi metu la titolon de la artikolo en apartan liston por permana aranĝado, ĉar la Info-ŝablonoj nur povos esti transprenataj el la germana vikipedio kun traduko de la nomoj. Ĉu tio eblas? Se jes, mi tre ĝojus, ĉar tiam mi povos fari ion alian ol korektadi amason de artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 17 Feb. 2013 (UTC)

Saluton. Mi hodiaŭ kreis la lastajn mankintajn ŝablonojn laŭ la skemo "Info ISO-3166-2:FR-XY". Ĉu ies roboto povas aranĝi tian ŝanĝon, kian mi faris en Maroilles (Nord)‎? Se ne, mi povos peti helpon en la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 10:05, 20 Feb. 2013 (UTC)
Mi nuntempe tute ne povas tion fari, tiom sperta pri robotoj mi ankoraŭ ne estas. Krome, mi pensas ke indus pripensi unuecigon de uzado de parametroj por tiaj geografiaj ŝablonoj kaj, cetere, ankaŭ formon de koordinatoj (precipe unu koordinaton disigi laŭ gradoj, minutoj kaj sekundoj aŭ ĉu uzi longan formaton kun dekonaj numeroj). --KuboF (diskuto) 17:07, 21 Feb. 2013 (UTC)
Saluton, KuboF. Nu bone, tiam mi demandos pri la robota afero en la germana vikipedio. Ĉu bone?
Pri la unuecigo de la koordinata enmetado mi jam cerbumas ekde kelka tempo. Tial mi foje kreis la projekton Projekto:Geografiaj koordinatoj, kiel tradukon de la germana versio. Plej gravas por informkestoj la tiea subpaĝo Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Do, mi eĉ jam ŝanĝas iom post iom la informkestojn, tiel ke la maniero enmeti la koordinatojn fariĝas la sama, kiel ekzemple en {{informkesto insularo}}. Bedaŭrinde la ĉitieaj informkestoj, kiel montras la dua paĝo, estas tre malunuecaj. Mi pensas, ke tio estas tasko por kelkaj jaroj. :-( Krome ĝis nun neniu alia uzanto aliĝis al la projekto. Por tio gravas sufiĉa sperto pri ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 21 Feb. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto stelo[redakti fonton]

Saluton. Mi rimarkis hieraŭ, ke la dokumentado kaj fontoteksto de la ŝablono {{Informkesto stelo}} parte ne koincidas. Kiu havas proponojn korekti tion? --Tlustulimu (diskuto) 09:43, 3 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu ankoraŭ iu okupiĝas pri la sufiĉe fuŝa kaj eĉ fuŝe dokumentita ŝablono {{Informkesto stelo}}? Se ne, mi post certa tempo eble eĉ proponos ĝian forĵeton. Ni ne bezonas fuŝajn ŝablonojn, kies dokumentado ne taŭgas por bona uzado. --Tlustulimu (diskuto) 13:25, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Informkesto Muzika ĝenro[redakti fonton]

Mi havas du demandojn pri la Informkesto Muzika ĝenro kaj petus rigardi ilin en ties diskutpaĝo. Aidas (diskuto) 18:09, 28 Okt. 2013 (UTC)

Ŝablono:Azerioj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono {{Azerioj}} ankoraŭ havas tre malhelan fonan koloron kaj sur mia ekrano estas tre malbone legebla. Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu la koloron aŭ eble eĉ forigu la rilatan kodon el la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 09:49, 10 Feb. 2014 (UTC)

Informkesto rivero[redakti fonton]

Saluton. Ekde longa tempo ni ial havas eĉ tri informkestojn pri riveroj, nome:

  • {{informkesto rivero}} (kreita en 2007) - ĝia titolo restu, ĉar ĝi sekvas la nomskemon por informkestoj. Krome ĝiaj ĉapitroj restu, por havi certan ordon en la informkesto.
  • {{riveroj}} (kreita en 2005) - ĝia fontokodo estas grandparte la bazo de {{informkesto rivero/provejo}}.
  • {{akvofluo}} (kreita en 2005) - ĝi uzas nenomitajn parametrojn kaj tial estas eĉ evitinda.

Mi proponas, ke ni uzu la kodon el {{informkesto rivero/provejo}} por {{informkesto rivero}}. Krome ni anstataŭigu la ŝablonojn {{riveroj}} kaj {{akvofluo}} per {{informkesto rivero}} uzante la parametrojn el la dokumentado de {{informkesto rivero/provejo}}. Ĉu mi iom post iom aldonu pliajn parametrojn al {{informkesto rivero/provejo}}? Se jes, kiel mi testu ilin kaj al kiu parto de la informkesto mi aldoni ilin? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 10 Mar. 2014 (UTC)

Mi ĵus denove okupiĝis pri {{informkesto rivero/provejo}}, aldonante ion laŭ, sed ne rekte el {{informkesto rivero}}. Mi nun provos eviti uzadon de superfluaj helpaj ŝablonoj kiel ekzemple la jenaj:
La nuna versio de {{informkesto rivero}} enhavas pliajn tiajn ŝablonojn, nome:
Tiaj ŝablonoj sensence plikompleksigas la fontotekston de la informkesto kaj malfaciligas ŝanĝojn kaj aldonojn. Krome kelkfoje eĉ okazas, ke informkesto aperas en la zorgiga kategorio Paĝoj en kiuj la ekpansiprofundo estas preterpasita aŭ eble eĉ artikoloj kun tia ŝablono. Tio tutcerte estas evitenda. Eble mi eĉ foje proponos, ke ni estonte iom post iom malaperigu ilin el informkestoj kaj forigu ilin. Same jam faris uzantoj en la rusa vikipedio pri similaj ŝablonoj.
Sekvontsemajne mi ankoraŭ devos cerbumi pri la Vikidatuma ero, kiu troviĝas en la nuna ŝablono {{informkesto rivero}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 25 Sep. 2015 (UTC)
Saluton. Mi ĵus aldonis la Vikidatuman eron el {{informkesto rivero}} al {{informkesto rivero/provejo}}, sed laŭ la maniero de la ŝablono {{informkesto urbo}}. Tamen ankoraŭ devus okazi pliaj testoj. Poste la ŝablono povos esti aktualigata surbaze de la proveja versio. --Tlustulimu (diskuto) 11:48, 7 Jan. 2016 (UTC)

Informkesto franca regiono kaj Informkesto francaj regionoj[redakti fonton]

Mi kontrolis plurajn paĝojn pri regionoj de Francio, kaj ili ne havis informkestojn; mi kontrolis Modèle:Infobox Région de France kaj ne estis Esperanta paĝo en la interlingvaj ligiloj, do mi kreis {{Informkesto franca regiono}}. Kaj tuj poste mi ekvidis, ke jam ekzistas {{Informkesto francaj regionoj}}, uzata nur en unu paĝo. Do kion fari? Ĉu forigi unu el ili? Mi persone preferas mian ŝablonon, ĉar ĝi havas pli da parametroj, jam estas en Vikidatumoj, aspektas pli bele kaj formatas la nombrojn kaj aŭtomate kalkulas loĝdenson. Mutichou (diskuto) 10:03, 26 Okt. 2014 (UTC)

Estas ankaŭ Burgonjo kun {{Geokesto | administra unuo}}. Estas 468 administraj unuoj en la "Kategorio:Administra unuo kun ŝablono Geokesto". La ŝablono ankaŭ formatas la nombrojn kaj aŭtomate kalkulas loĝdenson. Uzi internacia ŝablonon havas avantaĝojn. Tio faciligas interĝanĝon inter nacioj kaj uzon komunuma vortaro. Sed tio estas nur opinio kaj nacia ŝablono havas ankaŭ avantaĝojn. Se vi volas nur unu nacian ŝablonon por Bretonio kaj Puatuo-Ĉarentoj (mi preferus la dua ĉar pli kompleta) mi volonte forigos unu ŝablonon kaj modifos unu artikolon. Laboro estas malgranda. Kion opinias kolego Xian (@Xian-eo:)? --pino (diskuto) 13:13, 26 Okt. 2014 (UTC)
{{Informkesto franca regiono}}. kaj {{Informkesto francaj regionoj}} estas certe kunigendaj (de unu fari alidirektilon al la dua). Estas ankaŭ eble interne de la restonta ŝablono uzi {{Geokesto}} kaj nur aldoni kelkajn Franciajn specifaĵojn. Avantaĝo estas, ke Geokesto jam uzas Vikidatumojn kaj uzados ilin eĉ pli (ekz. por koordinatoj). --KuboF (diskuto) 18:19, 26 Okt. 2014 (UTC)
Jes ni povas gardi {{Informkesto franca regiono}} kaj fari alidirektilon, kolego Xian ankaŭ aprobas (mi faros). @KuboF: se vi povus rigardi {{Geokesto}} estus ege pozitiva laboro, la ŝablono bezonas altan teknikan kapablecon. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 08:57, 27 Okt. 2014 (UTC)
Ekzemplo de bezono estas aldoni tipojn Preĝejo (koloro f4a460) kaj Monaĥejo (kiel Kastelo kaj konstruaĵo). Antaŭdankon. --pino (diskuto) 14:30, 27 Okt. 2014 (UTC)
Nur por informo: Nun mi laboras precipe pri dosieroj kaj kopirajto do ne atendu de mi fruan plibonigon de malsimplaj ŝablonoj. --KuboF (diskuto) 00:33, 29 Okt. 2014 (UTC)
@KuboF: Mi ĝuste proponas pozitivan laboron ĉar mi vidis, ke nuntempe vi metis multe da energio por forigo, certe povas esti problemojn kun kopirajto sed kial agi urĝe, kie ne estas peto. Mi zorgas por la estonto de nia vikipedio. Konkrete mi vidis, ke ŝajne Forsbirdo foriris kaj tio estas laŭ mi grava problemo. --pino (diskuto) 08:01, 29 Okt. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Rilate al forigado de licence maltaŭgaj dosieroj ja estas kialo por ne malhasti - tiaj dosieroj devis esti forigitaj ĝis la 28a de Marto 2008 laŭ ĉiuvikia rezolucio (superreganta lokajn regulojn) wmf:Resolution:Licensing policy/fr (vidu la punkton 6).
Pri Forstbirdo mi konscias kaj bedaŭras lian, espereble nur portempan, foriron. Tamen, se oni ne komunikas, ne estas multo farebla... --KuboF (diskuto) 11:36, 29 Okt. 2014 (UTC)
@KuboF: Jes ne estas ĉiam facila sed konsideru, ke, en konkreta mondo, ŝafo, kiu vidas lupon, ne diskutas sed foriras. Ni estas malmultaj kaj kiam kunlaborantoj kiel Petr Tomanovski, Pejno Simojno aŭ Forstbirdo foriras estas teruraj sed eviteblaj malprofitoj. Por kopirajto ni certe jam progresis, sed ni ne devu nepre apliki rigidaj reguloj en maloportuna momento. Vi povas pensi, ke vi devu juĝrajtulo esti sen taksi konkretajn konsekvencojn. Mi opinias, ke en nia eta vikipedia oni ne povas specialigi nur por kontroli aliulojn, vi havas altprezajn kapablecojn, ne rifuzu vian helpon por malfacila sed grava ŝablono.--pino (diskuto) 12:23, 29 Okt. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ne rifuzas pluan laboron pri ŝablonoj nek pri aliaj teĥnikaĵoj, des pli ĉar mi koncentriĝas pri laboroj kiuj plifaciligas aŭ kunordigas aliulan laboron aŭ kiun aliuloj ne povas fari. Mi nur diras, ke tio ne estos tuj. --KuboF (diskuto) 12:30, 29 Okt. 2014 (UTC)

Mi bezonas tiun ŝablonon por artikolo Aŝraf (tendaro) kaj kreota Liberty (tendaro) kaj supozeble ne nur por ili.--RG72 (diskuto) 18:32, 19 Dec. 2014 (UTC)

Mi proponas ŝanĝi la manieron el Ĉefpaĝo kaj Diskutejo iri al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. (V. a. Ŝablono-Diskuto:DiskutejoEnkondukoLingvoj k Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#neesperanta_informo) Rezume, mi proponas jene:

  1. Kliku la bildeton en Ĉefpaĝo Diskutejo, kaj oni povos iri al la kapo de Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto.
  2. Kliku "Deutsch" apud la bildeto en Diskutejo, kaj oni povos iri al la parto de "Deutsch" en Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. Aldone, la proponita teksto estas ioma kunigo kun Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko.
Citaĵo
 Willkommen im esperantosprachigen Forum von Wikipedia! Dies ist eine Forumseite für diejenigen, die (noch) kein Esperanto sprechen. Wenn Sie eine Frage zur esperantosprachigen Wikipedia haben oder uns etwas Wichtiges mitteilen wollen, hinterlassen Sie bitte eine Nachricht auf dieser Seite. Deutschsprachige Wikipedianer beobachten diese Seite, und sobald eine neue Nachricht hier erscheint, wird sie (wenn notwendig) ins Esperanto übersetzt und auf der Forum-Haupseite veröffentlicht. Um eine Nachricht einzustellen, nutzen Sie bitte diesen Link. 

("diesen Link" estu ligita al [1])

Mia propono estas simpla (neniu volus fari dufojajn klakojn al la cela paĝo), sed estas tro komplikataj ŝablonoj redaktendaj. Dankon antaŭe. --Salatonbv (diskuto) 05:37, 9 Mar. 2015 (UTC)

Iomete korektita. Pri la ligilo de la bildeto en Ĉefpaĝo, KuboF havis alian opinion. Ĉiukaze, mi pensas, ke ni havu la ligilon ankaŭ en ĉefpaĝo al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. Ĉu {{ĈefPaĝoElstarajLigiloj/provo}} estas troa?--Salatonbv (diskuto) 16:15, 9 Mar. 2015 (UTC)

Faciligu la ŝablonojn[redakti fonton]

Longteksta versio
Nivelo 0 Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto
Nivelo 1 {{DiskutejoNeesperantoEnkonduko}}
Nivelo 2 {{DiskutejoNeesperantoEnkondukoLingvoj}}
Nivelo 3 {{DiskutejoNeesperantoEnkonduko/Lingvoj}}
Nivelo 4 {{Ligo el bildo}} {{DiskutejoNeesperantoEnkonduko/lingvo}}
Nivelo 5 {{lingv/Nomo de la lingvo}} {{DiskutejoMultlingvaEnkonduko/teksto/de}}
Mallongteksta versio
Nivelo 1 Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko
Nivelo 2 {{DiskutejoBonvenoLingvoj}}
Nivelo 3 {{DiskutejoEnkondukoLingvoj}} {{DiskutejoMultlingvaBonveno/lingvoj}}
Nivelo 4 {{DiskutejoEnkonduko/Lingvoj}} {{DiskutejoMultlingvaBonveno/lingvo}}
Nivelo 5 {{Diskutejo/Neesperanto/enkonduko}} {{lingv/Nomo de la lingvo}} {{DiskutejoMultlingvaBonveno/teksto/de}}

Vidu la du tabelojn. Ili montras la uzadon de serioj de ŝablonoj (sen {{dok}}). Strange estas, ke Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto ne uzas Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko. Tiel, estas du versioj: longa kaj mallonga ne-esperantaj tekstoj. La du strukturoj estas tre profundaj kaj kelkaj ŝablonoj ŝajnas nur superfluaj kaj enhavigindaj al supera nivelo. Ĉu iu povus faciligi ilin? Kaj mia propono estas unuigi la du tekstojn.--Salatonbv (diskuto) 11:52, 10 Mar. 2015 (UTC)

Rezulto[redakti fonton]

Mi kunigis la alilingvajn tekstojn en ĉiuj duoblaj paĝoj ({{DiskutejoMultlingvaBonveno/teksto/de}} nun estas alidirektilo al {{DiskutejoMultlingvaEnkonduko/teksto/de}}). Do, se ne-esperantisto vizitus

  1. per kliki "Deutsch" ĉe la kapo de la Diskutejo,
  2. salti al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko#de kaj povas krei novan sekcion per la germana

Tiu etapo estu pli bona ol antaŭe. Tamen, mi ne principe ŝanĝis la du strukturojn. Do, estas ankoraŭ tre malfacile por uzantoj aldoni aŭ redakti ne-esperantan tekston. Mi pensas ke ŝablono estu utila ĉar ĝi estas uzata en pluraj ejoj. {{DiskutejoNeesperantoEnkondukoLingvoj}} ekzemple uzas nur unu ŝablonon. Kial ne rekte uzi la enhavon? Sed mi nun estas tro laca por pensi plu.--Salatonbv (diskuto) 03:30, 11 Mar. 2015 (UTC)

Flago kaj blazono[redakti fonton]

Saluton. Mi jam antaŭ kelkaj tagoj rimarkis, ke flago kaj blazono havas malsamajn sinsekvojn en la diversaj informkestoj. En {{informkesto urbo}} flago aperas maldekstre, dum ke blazono aperas dekstre. Sed ĉe {{informkesto administra unuo2}} la ordo estas inversa. Do, kiu aranĝo de la du bildoj estas pli konvena? Ĉu ni aranĝu unuecon pri tio aŭ konservu la malsamecon pro emo al variado? --Tlustulimu (diskuto) 14:05, 21 Dec. 2015 (UTC)

Miaopinie, estas pli bone iri de la pli ĝenerala (flago) al la malpli ĝenerala (blazono): en la kazo de kelkaj francaj urboj, la flago povas esti komuna al regiono, kaj blazono estas propra al urbo, kiel ekz. en Douvres-la-Délivrande. --Dominik (diskuto) 14:21, 21 Dec. 2015 (UTC)

Kodoj kaj vikidatumaj eroj[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aldonis ion pri INSEE (INSEE kodo (P374)) al {{informkesto urbo}}. Tamen mi emas ankoraŭfoje ŝanĝi tion, aldononte pliajn kodojn, kies listo jam videblas je la fino de la enkonduko de d:Property talk:P374. Mia tiurilata paĝo estas nun Uzanto:Tlustulimu/ŝablonaro/kodoj. Sed bonvolu diskuti nur ĉi tie, por ke ne estiĝu diskuta diseco. Krome mi pensas, ke la aldono de INSEE klare montras, ke la aldoninto pensas nur unupaŝe kaj eble eĉ nur pri unusola lando. Sed similaj kodoj ekzistas por multaj landoj. Listo parte videblas en la antaŭe menciita Vikidatuma diskutopaĝo. Do, mi emas pripensi aldonon, kiu subtenas laŭeble ĉiujn tiajn kodojn. Pro la festotagoj tio tutcerte daŭros pli longe ol kutime, ĉar mi ankaŭ malpli multe aktivas en la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 09:56, 25 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, mi ne pensas nur pri unusola lando, mi nur uzas la saman strukturon ol vikidatumoj ĉar estas pli facila. Ni povas ankaŭ fari pli kompleksan kaj pli ĝeneralan funkcion en modulo:wikidataGeo, kiu povas esti uzota en geokesto2 kaj en informkesto urbo. Estus bone. --pino (diskuto) 10:28, 25 Dec. 2015 (UTC)

Ŝablona testo kaj Vikidatumaj eroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la proveja Lua-modulo {{Wikidata/provejo}} kaj la proveja ŝablono {{informkesto urbo/provejo}}. Rilata testo troveblas sur la paĝo Ŝablono:Informkesto urbo/testoj sub "Kvara testo". Pro teknikaj kialoj kaj kodigo de la moduloj tio nur funkcias, se la modulo iel traktas la Q-kodon de la artikolo. Do, {{WikidataGeo}} tion pro sia strukturo ne subtenas. Krome mi dubas, ke ni daŭrigu ĝian evoluigon. Prefere ni adaptu la pli lerte faritan modulon {{Wikidata}}.

Ĉu ni eble eĉ kreu novan modulon por transkalkulado de mezurunuoj? Se jes, kiun titolon ĝi ricevu? --Tlustulimu (diskuto) 10:50, 8 Jan. 2016 (UTC)

Kara, viaj diritaj teknikaj kialoj ne min konvikas kaj verdire zorgigas min. Sincere --pino (diskuto) 18:01, 8 Jan. 2016 (UTC)
Kial ne, Pino? Ĉu iu el viaj moduloj subtenas parametrojn? Mi pensas, ke ne. Krome la dokumentadoj estas sufiĉe maldetalaj, tiel ke alia uzanto apenaŭ havas ŝancon diveni kiel uzi ilin. Mi foje kreis iom da dokumentado por {{WikidataGeo}}. Sed la plej laste aldonitaj funkcioj tie ne estas menciitaj. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 8 Jan. 2016 (UTC)
Estimata Tlustulimu, mi havas nenion kontraŭ modulo:wikidata, kiun vi ŝercis el germana vikipedio kaj kiu uzas la anglan lingvon. Ĝi estas kompleta sed terura kompleksa. Estas certe ne neceso Q-kodo. Vi forigis la funktion areoHa, ĝi korekte funkcias kaj estas simpla. Mi laboris lua ĉar vi estis sola. Mi ne konis Lua sed mi profesie multe simulis la evoluon de insektojn kaj malsanojn pri plantoj kun pluraj informatikaj lingvoj. Mi konas la principojn de komputerprogramo. La modulojn wikidataGeo, wikidataBiografio, wikidataKoord intence ne uzas parametrojn por esti simpla sed nature estas ne malpermisitita. Mia zorgo estas ĉefe vivigi niajn tre bonajn (por uzanto) ŝablonojn kiel informkesto biografio aŭ geokesto. Nature mi ne povas multe fari sole. La nova funkcio areoHa havas ankaŭ ne dokumentado ĉar ĝi estis farita hodiaŭ. --pino (diskuto) 19:46, 8 Jan. 2016 (UTC)
Estima, Pino. Mi tute ne sciis, ke vi okupiĝis jam pri aliaj programoj lingvoj. Kiujn tiajn lingvojn vi uzis? Mi foje programetis iomete en Basic kaj PHP, sed jam delonge ne plu. Tial mi nenion el ili indikas en mia uzantopaĝo.
Mi rimarkis, ke vi hodiaŭ okupiĝis pri nova funkcio, sed unue ne komprenis, kion vi celas. Eble ni ja povos fari kompromison, tiel ke kaj {{wikidata}} kaj la grupo samtempe estas iel uzeblaj. Sed la dokumentado tamen estas tre grava, precipe por aliaj uzantoj, sed ankaŭ por ni mem, se ni post paŭzo aŭ feriado volas rememori pri certaj Lua-funkcioj. --Tlustulimu (diskuto) 20:35, 8 Jan. 2016 (UTC)
Kara Tlustulimu mi volas kompletigi Vikipedio:Lua/Moduloj/WikidataGeo, kiel oni fari ? (poste mi plue respondos) --pino (diskuto) 10:16, 9 Jan. 2016 (UTC)
Malfacile sed mi progresas. Ĝis.--pino (diskuto) 11:52, 9 Jan. 2016 (UTC)

Kara Tlustulimu. Por redakti Vikipedio:Lua/Moduloj/WikidataGeo, oni fakte devas redakti Vikipedio:Lua/Moduloj/WikidataGeo/eo, estis por mi ne evidenta. Mi uzis Fortran, plurajn Basic kaj ĉefe Delphi. La nova lua funkcio estis nur provo por prezenti nombroj per lua sed finfine tie mw.getLanguage('eo'):formatNum(y) ankoraŭ suficas. Ni certe povas fari kompromison, mi povas uzi la germana modulo:wikidata sed ne ni detrui niajn proprajn modulojn. La celo de lua estas eviti ne kompreneblajn kodojn. Por iomete kompleksa ŝablono estas malfacila regi la multaj }. Por ŝablono informkesto urbo, kun la funkcio areoHa, oni malpliigi signifie la ŝablono kodo. Do lasi ĝin, tio faciligos nian kunlaboron. Amike --pino (diskuto) 16:44, 9 Jan. 2016 (UTC)

Modulo:Cycling_race[redakti fonton]

Estas nova modulo Modulo:Cycling_race kaj ŝablono {{Cycling race/infobox}}, kiuj funkcias vere pluringve (en 9 lingvoj) do estas eta mallibereco, oni ne devu alinomi la funkciojn. Por la esperantaj nomoj mi mem tradukis ilin. Vidu ekzemplon Uzanto:Molarus. Eble estas eraroj, ne hezitu atentigi min aŭ korekti ilin en modulo. --pino (diskuto) 21:13, 22 Feb. 2016 (UTC)

Necesas helpo pri ŝablonoj[redakti fonton]

Mi kreis du ŝablonojn surbaze de antaŭaj faritaj de mi, sed evidente io fuŝis kaj mi ĝis nun ne sukcesis korekti tion. Tamen mi vere bezonas ilin. Ĉu iu povas helpi? Temas pri Ŝablono:Informkesto aĉetcentro kaj Ŝablono:Strato de Tjumeno. Dankon! RG72 (diskuto)

Peto pri ŝablono[redakti fonton]

Mi trovis tre utilan ŝablonon en la hispana vikipedio kaj eĉ en mia landa vikipedio ecured.cu
temas pri:
https://es.wikipedia.org/wiki/Plantilla:Ventana
https://es.wikipedia.org/wiki/Plantilla:Vigilar
https://www.ecured.cu/Sistema:Ventana
ekzemple ĉe:
https://www.ecured.cu/index.php?title=Portal:Automovilismo/Seguimiento&action=edit
Laŭ ion kion mi komprenis ankaŭ eblas uzi: https://petscan.wmflabs.org/ (vidu Wikiproyecto:Herpetología/Mantenimiento)

pri statistikoj mi ankaŭ trovis:
https://dispenser.info.tm/
https://dispenser.info.tm/~dispenser/view/Main_Page
https://phabricator.wikimedia.org/T117122

mi ne certas ĉu iu el tiuj ligiloj helpas!
Kiu ajn laboro estus tre bonvena!
JabieroKubo (diskuto) 08:52, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri kio temas ĉe la menciitaj ŝablonoj? Ne ĉiuj esperantistoj komprenas facile la hispanan lingvon. --Tlustulimu (diskuto) 20:10, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Peto pri ŝablono ĉe Vikifontaro[redakti fonton]

Saluton!

La peto tuŝas fratan projekton, nome Vikifontaron. Mi skribas ĉi tie, ĉar la fontaro estas duonmorta, sed mi volas okupiĝi pri aldonado de tekstoj tie. Do, en la projekto troviĝas la Ŝablono:Paĝokapo. Ĝi estas aldonata al ĉiu ĉapitro de libro. Danke al tio, kiam oni eksportas la libron kiel epub, ĉio kunfandiĝas kaj en la libro kreiĝas bela enhavo-listo kaj divido al unuopaj ĉapitroj. Tamen eksportiĝas ankaŭ la ŝablono mem, antaŭ ĉiu ĉapitro, kio estas nenecesa en bitlibro. Verŝajne necesas aldoni la mikroformatan parametron ws-noexport ae la vikitabelo en la ŝablono, sed mi ne scias kiel ekzakte. Se mi metas la tutan ŝablonon en div - eksportiĝas nenio krom aŭtomate kreita kovrilpaĝo kaj la paĝo "about". Mia revo estas, ke iu modifu tiun ŝablonon tiel, ke ĝi estu tiom elstare funkcianta kiel la angla Template:Header. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 12:10, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi intertempe aldonis la ŝablonon Paĝokapo2, bazitan sur la angla versio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:29, 25 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Novaj parametroj en la ŝablonoj Landonomoj kun flageto[redakti fonton]

Mi ĉi tie per la svisa ŝablono kreis provoŝablonon. La rezultoj estas videblaj ĉi tie. Tiam per la parametro li la ŝablono kreas ligilon al alia paĝo ol la lando. Kaj la per la dua parametro oni povas ŝanĝi la finaĵon la la landonomo, se tio estas sencohava. Tiu ŝanĝo ne influus la ĝisnunan uzon de la ŝablonoj kaj oni povas uzi la ŝablonojn kiel antaŭe.

Antaŭ ol mi amase ŝanĝos ĉi tiujn ŝablonojn, mi volas scii kion vi pensas pri tio.--LoMo600 (diskuto) 16:44, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Bibliotekoj[redakti fonton]

Saluton! Mi sugestis etendi ĉi tie la Ŝablono:Bibliotekoj: Ŝablono-Diskuto:Bibliotekoj#Vastiĝo. Se vi estas interesa, bonvolu komenti. Dankon! Palotabarát (diskuto) 00:39, 31 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Peto pri infokesto ŝakisto[redakti fonton]

Ekrankopio de vikipedio_Infokesto ŝakisto

Mi ne certas kie peti tian ŝablonon sed Projekto:Ŝablonoj redirektas min al Vikipedio:Ŝablonoj kaj ĝi reen!
Mi verkis plurdekon da biografiaj artikoloj pri ŝakistoj, sed bedaŭrinde mi devis uzi la malpli taŭgan infokeston {{Informkesto homo}} eĉ la infokesto {{Informkesto sportisto}} ne estas bona 😢! En la angla ekzistas: {{Infobox chess biography}} (vidu dekstre) Template:Infobox chess biography kiu mem interne inkludas vikidatumoj

  • Title_(P2962) _Grandmaster
  • Fide rating_(P1087)_2777 (okt 2020)
  • Peak rating_2810 (dec 2014)
  • Ranking_No. 6 (may 2020)
  • Peak ranking_No. 3 (may 2014)

la lastaj 3 mi ne certas de kie ili venas. Ĉu eblas adapti nian {{Informkesto sportisto}} aŭ krei tute novan por ŝakistoj?
JabieroKubo (diskuto) 11:53, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Certe eblas krei novan ŝablonon pri ŝakistoj, sed certe ne kun anglaj parametrojn, kies senco malklaras. - Ĉu mi eble prenu de:Vorlage:Infobox Schachspieler kiel bazon? La angla ŝablono ne tre facile adapteblas, ĉar ĝi uzas Lua-modulojn, kies ekvivalentojn ni nek havas nek havos. --Tlustulimu (diskuto) 20:14, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]