Projekto:VikiPrintempo COE 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikivojaĝo Vikivojaĝo   Diskuto   alilingve    

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 (mallonge VikiPrintempo COE 2020, angle Wikimedia CEE Spring) estas internacia artikol-verka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu samtempe okazas en Vikipedioj kaj aliaj vikimediaj projektoj precipe en lingvoj de la regiono. Ĝi okazas la 4an fojon en Esperanta Vikipedio, kaj samtempe la 2an fojon en Esperanta Vikivojaĝo ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2020 UTK.

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tiun ĉi truon en scio ni nun volas plenigi - unuflanke por la partoprenantoj, kiuj dum verkado kaj tradukado ekscios multajn novajn realaĵojn pri la regiono, kaj aliflanke por vasta publiko, kiu tiel pli facile trovos multon da valoraj informoj en Esperanto.

Pri kio verki?[redakti fonton]

Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon kaj Kaŭkazon. Tamen, estas unu granda escepto - vi ne rajtas partopreni per temo rilata al lando(j), kie Esperanto estas oficiala lingvo! Tio estas por subteni interkulturan dimension de la konkurso.

Ĉu vi interesiĝas pri geografio? Vi povas verki pri urboj kaj vilaĝoj, montaroj, riveroj… Ĉu vi ŝatas historion? La regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo estas historie tre riĉa - utiligu tion! Ĉu vi entuziasmas pri sporto? Vi ĝuos priskribi pintajn sportistojn kaj sportajn klubojn de la regiono! Aŭ ĉu vi malantaŭ kurtenoj ĉiam serĉas virinon? En historio kaj nuntempo estas multaj menciindaj virinoj!

Vi povas verki pri Esperantaĵoj rekte rilataj al la regiono - sed ne rekte rilataj al via(j) lando(j), aŭ tutmonda Esperantaĵo!

  • taŭgas ekzemple: menciindaj esperantistoj kaj organizoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, la Balkana duoninsulo, Kaŭkazo
  • maltaŭgas ekzemple: tutmondaj fakaj Esperantaj organizoj, gravaj esperantistoj de ekster la regiono, lingvosciencaj temoj pri Esperanto (fonologio, slango, skribsistemoj ktp)

Iuj temoj povas esti malfacile decideblaj, ekzemple "Transskribado de cirila alfabeto al Esperanto". Tial, kaze de malklareco, demandu!

Amplekso de eblaj temoj estas vere vasta - geografie, teme kaj ĥronologie. Por ke vi ne perdiĝu jam en komenco, ni preparis por vi kelkajn helpilojn.

La unua estas ilo por serĉado de artikoloj, kiuj ekzistas en alilingva Vikipedio, sed ne estas la Esperanta. Provu ĝin por artikoloj pri Centra Eŭropo en la polligva Vikipedio kaj provu ĝin ankaŭ kun aliaj lingvoj, kiujn vi regas.

Sed tiu ĉi ilo trovos tute ĉion - enkalkulante stratojn en Neniejo. Por povi fokusiĝi al la plej gravaj temoj, kolegoj de unuopaj landoj kaj komunumoj preparis por vi listojn de plej gravaj temoj, kiuj propran artikolon en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo meritas plej. Al la listo venu klakante al la flago de koncerna lando / komunumo.

Kiel partopreni?[redakti fonton]

1. Verku aŭ traduku artikolon.
Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikipedio kaj en la Esperanta Vikivojaĝo.
Arrow icon.svg 2. Aldonu la ŝablonon {{VikiPrintempo COE 2020}} al diskutpaĝo de viaj artikoloj.
Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj.
Arrow icon.svg 3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj.

Kalkulado de poentoj[redakti fonton]

Vi povas verki novan artikolonpligrandigi ekzistantan subĝermon.

Subĝermo en VikiPrintempo estas:

  • Vikipedio: artikolo kun maksimume 3 frazoj
  • Vikivojaĝo: artikolo kun maksimume 5 frazoj sume, en maksimume 2 sekcioj.

Premioj[redakti fonton]

1a premio
donackarto valora 70 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)
2a premio
donackarto valora 50 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)
3a premio
donackarto valora 20 €
Speciala premio - Genra egaleco
donackarto valora 20 €
Pro artikoloj pri virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj kaj, laŭ decido de la organizanto, rilataj temoj - ĉiuj de la regiono.
Speciala premio - Vikivojaĝo
donackarto valora 20 €
Pro artikoloj pri la regiono verkitaj aŭ plilongigitaj en Vikivojaĝo.

Venkintoj elektos la servon de kiu ili volas la donackarton. Rekomendataj estas:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: Vinilkosmo, UEA, Espero ...
  • edukaj: Coursera, Udemy...
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...
  • venkintoj ankaŭ povas donaci sian premion al la organizanto (Esperanto kaj Libera Scio)

Venkintoj[redakti fonton]

Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!

Venkintoj de la ĉefa kategorio estas:

  1. Petr Tomasovsky
  2. rdelre
  3. Sliwinski

Venkinto de la Speciala premio - Vikivojaĝo estas:

  1. rdelre

Venkinto de la Speciala premio - Genra egaleco estas:

  1. Fenikals

Statistiko[redakti fonton]

ĉiuj artikoloj akceptitaj artikoloj Vikivojaĝo Genra egaleco
partoprenintoj 6 6 3 3
artikoloj 98 97 8 4
redaktoj 588 578
aldonita enhavo (kB) 629 622 64 17

Kontakto[redakti fonton]

Esperantan VikiPrintempon organizas Esperanto kaj Libera Scio

Por ĝeneralaj demandoj uzu la diskutpaĝon de la konkurso.

Se vi volas privatan komunikadon, sendu retmesaĝon al KuboF Hromoslav, la ĉefa organizanto.

Komunumanoj, kaj eble ankaŭ organizanto, povas respondi al vi tuje en la Vikimedia grupo de la babilejo Telegramo.