Projekto:VikiPrintempo COE 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikivojaĝo Vikivojaĝo   Diskuto   alilingve    

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.

Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.

Tempo: ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2021 UTK.

Kiel partopreni?[redakti fonton]

1. Verku aŭ traduku artikolon.
Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikipedio kaj en la Esperanta Vikivojaĝo.
Arrow icon.svg 2. Aldonu la ŝablonon {{VikiPrintempo COE 2021}} al diskutpaĝo de viaj artikoloj.
Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj.
Arrow icon.svg 3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj.

Kalkulado de poentoj[redakti fonton]

Vi povas verki novan artikolonpligrandigi jam ekzistantan.

Premioj[redakti fonton]

Premioj estas ĉefe donackartoj - tio estas kuponoj per kiu vi povas aĉeti servon en specifigita valoro. Rekomendataj estas:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: UEA, Vinilkosmo, Espero, Amikumu ...
  • edukaj: Coursera, Udemy, Brilliant, Skillshare...
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...
  • venkintoj ankaŭ povas donaci sian premion al la organizanto (Esperanto kaj Libera Scio)

Ĉefaj kategorioj[redakti fonton]

Ĉiun unuopan artikolon listigu en unu el la kategorioj. Vi povas samtempe venki en ambaŭ kategorioj.

Originaj artikoloj
1a premio 2a premio 3a premio
donackarto valora 50 € donackarto valora 25 € donackarto valora 10 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko
Tradukoj
1a premio 2a premio 3a premio
donackarto valora 50 € donackarto valora 25 € donackarto valora 10 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko

Specialaj kategorioj[redakti fonton]

Specialaj kategorioj estas aldonaj. Vi listigu viajn artikolojn en la ĉefaj kategorioj - la organizanto mem uzos tiujn listojn por kalkuli ankaŭ la specialajn kategoriojn. Vi povas samtempe venki en ambaŭ specialaj kategorioj - sendepende de ĉefaj kategorioj.

Genra egaleco

(artikoloj pri virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj - ĉiuj de la regiono)

1a premio
  • donackarto valora 20 €
2a premio
  • donackarto valora 10 €

Vikivojaĝo

(artikoloj pri la regiono en Vikivojaĝo)

1a premio
  • donackarto valora 20 €
2a premio
  • donackarto valora 10 €

Pri kio verki?[redakti fonton]

Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon, Kaŭkazon, Kipron kaj Malton. Plenan liston vidu en reguloj.

Vi povas verki pri Esperantaĵoj rekte rilataj al la regiono - sed ne tutmondaj Esperantaĵoj!

Helpilojn por elekti temon:

  • ilo por serĉado de artikoloj, kiuj ekzistas en alilingva Vikipedio, sed ne estas la Esperanta.
  • Listoj de gravaj artikoloj pri unuopaj landoj, teritorioj kaj komunumoj (alklaku subajn flagojn)

Kontakto[redakti fonton]

Esperantan VikiPrintempon organizas Esperanto kaj Libera Scio