Projekto TRON

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:50, 24 aŭg. 2014 farita de Umbert' (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Emblemo de projekto TRON

TRON estas real-tempa komputil-mastruma sistemo. La nomo estas akronimo de la anglalingva nomo "The Real-time Operating system Nucleus".

TRON estas evoluigata en samnoma projekto, iniciatita de profesoro Ken Sakamura de la universitato de Tokio en 1984[1]. La celo de la projekto estas krei arĥitekturon de idealaj komputiloj kaj retoj, kiu plenumu grandan pliparton de la eblaj taskoj.

ITRON (mallongigo de Industrial TRON, industria TRON), parto de la projekto TRON, estas real-tempa mastruma sistemo por konsumula elektroniko. Precipe aziaj produktantoj de poŝtelefonoj uzas ĝin en siaj produktoj. La revuo Linux News nomas ĝin la plej vaste uzata sistemo[2]; en 2010 ĝin uzis tri miliardoj da proceziloj. Ankaŭ ekster Japanio kaj Azio la sistemo estas uzata, sed mankas specifaĵoj kaj priskriboj en aliaj lingvoj ol la japana[1].

BTRON (Business TRON, negoca TRON) estas plurlingva komputil-media sistemo kun programebla grafika uzul-interfaco. La japana registaro planis uzi ĝin por personaj komputiloj en japanaj lernejoj, sed devis nuligi la planojn, ĉar Usono minacis sankciojn pro protektismo[2].

Notoj

  1. 1,0 1,1 Angelo G. Gagliano (2002-05-13). The Tron Project (PPT).
  2. 2,0 2,1 Jan Krikke (2010-03-15). The Most Popular Operating System in the World (HTML). Linux News.