Saltu al enhavo

Projekto Venuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto Venuso
emblemo
sustainability organization (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1985 vd
Sidejo Venus
Fondinto(j) Jacque Fresco • Roxanne Meadows vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La emblemo: sen politiko, malriĉeco kaj milito.

La Projekto Venuso (angle: The Venus Project) estas senprofita internacia neregistara organizo fondita de Jacque Fresco kune kun Roxanne Meadows kaj okupiĝanta pri efektivigo de projekto celanta atingi pacan, daŭrigeblan, konstante evoluantan tutmondan civilizacion, per la transiro al tutmonda resurs-orientita ekonomio, universala aŭtomatigo, la enkonduko de ĉiuj plej novaj sciencaj atingoj en ĉiujn kampojn de la homa vivo kaj la aplikado de scienca metodaro por decidofarado.

Jacque Fresco disvolvis la Venus Project dum preskaŭ sia tuta vivo, ekde la komenco de la Granda Depresio en Usono. Hodiaŭ, la ideoj malantaŭ la projekto estis prezentitaj en pluraj libroj: "Dezajnante la Estontecon" (angle: Designing the Future), dokumentarioj "Paradizo aŭ Forgeso", "La Elekto estas Nia" (angle: Heaven or Oblivion, The Choice Is Ours) kaj multaj intervjuoj (unu el la plej famaj la intervjuo kun Larry King en 1974). Kelkaj ideoj estas vide prezentitaj en la filmoj "Maraj Urboj" (angle: Cities in the Sea) kaj "Mem-Erektaj Strukturoj" (angle: Self-Erecting Structures).

Esplorcentro en Florido.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]