Prokopij Kozmiĉ Jelizarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prokopij Jelizarov)
Prokopij Kozmiĉ Jelizarov
Persona informo
Naskiĝo
Morto 16-an de junio 1681 (1681-06-16)
Familio
Dinastio Elizarovs family vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Prokopij Kozmiĉ (aŭ Prokofij Kuzmiĉ) JELIZAROV (ruse Прокопий Козьмич (Прокофий Кузьмич) Елизаров) estis vojevodo (guberniestro) de Solikamska provinco en Rusio en la 17-a jarcento, en la estraro de caro Aleksej Miĥajloviĉ. Li devenis el la nobela klano de Jelizarovoj, kiu devenis el Jelizar, la filo de tatara carido Jegud, kiu servis al Vasilij la Blinda.

En la vintro de 16471648 jaroj laŭ la ordono de Novgoroda prikazo Jelizarov serĉis fuĝantajn vilaĝanojn en la posedoj de Stroganovoj kaj klostro. Li loĝigis kaptitajn fuĝantojn borde de rivero Kungurka, "por ke ili sub Cezaro loĝu kaj nenien fuĝu". 1222 homoj loĝigitaj ĉe Kungurka estis liberigitaj de impostoj por tri jaroj kaj ricevis parcelojn. Ĉi tio allogis aliajn fuĝantojn, antaŭe rifuĝintajn en arbarojn. Tiel urbo Kungur estis fondita.

Plie vojevodo Jelizarov estas fama pro kondukado censon de la posedoj de Stroganovoj. Li postulis Strogonovojn havigi al li "registron …, kion ili havas en posedoj, vilaĝanajn kortojn, kaj en kortoj homojn, kaj iliajn gefilojn, kaj fratojn, kaj nevojn, kaj najbarojn, kaj malplena kortojn, kaj kortajn lokojn". Elprovinte la ricevitan informaĵon, li enigis ĝin en censajn librojn, kiuj nun interesas historiistojn, ĉar ili enhavas la fruajn menciojn pri urboj kaj loĝlokoj de Permja regiono. Jenon li skribis pri estonta urbo Lisva:

La vilaĝo ĉe la buŝo de rivereto Lisva, kaj en ĝi estas vilaĝanoj: korto de Veneditko, alnomita Buĵenko, filo de Ivan, kaj liaj filoj: Fedka kaj Gerasimko, kaj Stepanko, kaj lia bofrato Tereshka filo de Anisim VEJAGIN. Korto de Senka filo de Artemij LODIGIN, kaj liaj filoj: Petruŝka kaj Jakunka, kaj lia duonfilo Potapko IVANOV.

Kaj jeno estis pri vilaĝo Jegoŝiĥa, kiu poste estis la loko, kie urbo Permjo estis establita:

Vilaĝeto ĉe rivero Kama kaj rivero Jegoŝiĥa, kaj en ĝi estas vilaĝanaj kortoj de Sergejko filo de Pavel BRJUĤANOV, kaj liaj filoj Klimko kaj Ivaŝko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]