Prokriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prokriso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Ereĥteo
Patrino Praxithea
Gefratoj Creusa
Edzo/Edzino Kefalo
Kunulo Ereĥteo • Pteleon
Infanoj Aglaura • Arkesio
vdr

Prokriso (helene Πρόκρις, latine Thassos) estis en la helena mitologio nomo de du virinaj figuroj.

Prokriso kaj Kefalo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Prokriso estis filino de la atena reĝo Ereĥteo. Ŝi fariĝis edzino de Cefalo, filo de la reĝo Cekropso.

Prokriso kaj Kefalo interamis sin kaj kune vivis feliĉe, ĝis kiam Kefalon ekamis diino de matena ĉielruĝo Eoso kaj rabe forportis lin en randon de la mondo. Kefalo sian edzinon ne forgesis, petis la diinon pri liberigo. Tiu fine kontentigis lin, sed konsilis al li, ke li sian edzinon elprovu, ĉu ŝi dum lia foresto ne subiĝis al tentado de aliaj. Ŝi ŝanĝis Kefalan fiziognomion kaj li, kiel eksterlandano sian Prokrison persvadis, loginstigis per multekostaj donacoj kaj ŝi longe sukcese kontraŭstaris. Fine ŝi tamen ne rezistis kaj jam ne mankis multe kaj ŝi subiĝus. Sed lastmomente Eoso redonis al Kefalo lian fiziognomion kaj Prokriso pro honto forkuris en montaron.

Ŝi aliĝis al sekvantaro de la diino de ĉaso Artemiso, kiu donis al ŝi rarajn donacojn: sorĉan lancon, kiu neniam maltrafis sian celon kaj ankoraŭ revenis sin en manojn de la ĉasistino kaj aldonis ĉasistan hundon Lelapson, de kiu eskapis neniu kaptitaĵo. Tiujn ĉi rarajn donacojn post iu tempo Prokriso donis al Kefalo, kiam ili interpaciĝis.

Malkonfido inter ili jam neniam perdiĝis kaj foje Prokriso eksciis, ke ŝia Kefalo vokas iun virinon nomatan Nefelo. Sed tio estis nomo de la diino de nuboj kaj Kefalo petis ŝin alporti ombron por ripozo. Prokriso ĉion ĵaluze sekvis kaj pro malfeliĉo ekĝemis. Kiam Kefalo aŭdis proksime sonojn, supozis, ke tio estas ĉasaĵo, ĵetis en vepraron sian sorĉan ĵetlancon kaj Prokrison morte vundis. Ankoraŭ sufiĉis sian tragikan eraron al ŝi klarigi kaj ŝi mortis.

Prokriso kaj Heraklo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Prokriso estis ankaŭ filino de la reĝo, nome de Tespio. Lian reĝolandon dezertigadis furioza kaj vorema leono, nomata kitairona. Kiam juna heroo Heraklo pro kolero mortigis sian instruiston Linon kaj devis forlasi hejmon kaj foriris paŝti gregojn, okazis, ke kun la leono mezuris fortojn kaj mortigis lin. La reĝo Tespio poste, kiel pruvo de sia gastemo (kaj ankaŭ pro sia intereso) sendis en Heraklan dormosalonon unu post la alia el siaj kvindek filinoj por akiri nepojn fortajn kaj bravajn. Tio okazis, post iu tempo li havis kvidek du nepojn, ĉar Prokriso kaj unu el ŝiaj fratinoj naskis ĝemelojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokris en la ĉeĥa Vikipedio.