Prometeismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prometeismo aŭ prometea sinteno estas etika sinteno, por kiu morala idealo estas memvola subiĝo de unuopulo al la bono de pli grandaj sociaj grupoj aŭ eĉ de la tuta homaro. Oni aludas al mita Prometeo. Ankaŭ ĝi signifas ribelon kontraŭ diaj verdiktoj kaj fortoj de la naturo kaj propran suferon je la nomo de feliĉo de ĉiuj.

Ekzemploj el literaturo povas esti d-ro Rieux el La pesto de Albert Camus, Kordian el romantikisma dramo de Juliusz Słowacki, Konrad en la 3-a parto de Dziady (Avoj) laŭ Adam Mickiewicz (lia prometea sinteno videblas en Granda Improvizacio), d-ro Judym el Senhejmuloj de Stefan Żeromski kaj la biblia Adamo en la verko Dies irae de Jan Kasprowicz.

Nocio, kiu ligiĝas kun la sinteno de Prometeo estas t.n. komplekso de Prometeo, aŭ strebo superregi propran patron. Prometeismo estis ankaŭ politika projekto de Józef Piłsudski kontraŭa al Sovetunio en la intermilita periodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]