Propedeŭtika valoro de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Esperanto
Lingvo Internacia
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Esperantujo: 120 landoj en la mondo
Parolata en almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo
Denaskaj parolantoj laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3]
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 epo
  SIL ESP
Angla nomo propaedeutic value of Esperanto
Franca nomo valeur propédeutique de l'espéranto
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La propedeŭtika valorola valoro de la lernhelpa efiko de Esperanto estas la lernfaciliga efiko kiun Esperanto havas, kiam post ĝi oni lernas alian lingvon. Pluraj studoj, kiel tiu de Helmar Frank ĉe la Universitato de Paderborn, Germanio, kaj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino, Italio, konkludis, ke unu jaro de Esperanto en lernejo, (kiu povas doni lingvokonon kompareblan al tiu, kiun meza lernanto de eŭropa lingvo povas atingi post ses aŭ sep jaroj de lernado[4]), plibonigas la lernkapablon de alia lingvo. Alivorte, lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, donas pli bonan lingvokonon de la franca ol se oni lernas la francan dum kvar jaroj. Tiu ĉi efiko estis unue priskribita de Antoni Grabowski per konkretaj praktikaj ekzemploj en 1908[5]. Diversaj studoj (Rubagumya 1994[6], Tickoo 1996[7], Dutcher 1998[8]) montras, ke la kono de dua lingvo ĉiam helpas la lernadon de tria lingvo.

Eksperimentoj en la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Springboard to languages (saltotabulo al lingvoj), Britio[redakti | redakti fonton]

D-ino Angela Tellier el Britio prizorgis vastan eksperimenton kun Springboard to languages[9]: ekis pilotprojekto en du britaj lernejoj: Bar Hill Community Primary School, Cambridgeshire kaj en la lernejo Scorton C of E, Lancashire. Kadre de tiu eksperimento la celo estis, ke la malkovro de Esperanto helpu al infanoj kompreni la funkciadon de lingvoj (angle: language awareness, tio estas "lingvokonscio" aŭ "konscio pri la lingvo" aŭ "prilingva konscio") por poste ebligi ke ili pli facile lernu aliajn lingvojn kaj estu pli sentivaj al lingva diverseco precipe en klasoj kun infanoj ne parolantaj la anglan kiel sian unuan denaskan lingvon kaj por instigi respekton kaj intereson pri iliaj lingvoj kaj kulturoj[10]. Springboard to languages multe taŭgas por la instruistoj en elementaj lernejoj kiuj, ne ricevinte specialan trejnadon por instrui lingvojn, deziras instrui fremdan lingvon[11]. Springboard to languages uzas Esperanton, ne por produkti nacion de Esperanto-parolantoj, sed kiel preparilon por lerni aliajn lingvojn helpe de lernolibro kun frazoj, vorttrezoro, strukturoj.

Uzante regulan fonetikan lingvon kiel saltotabulon al lernado de aliaj lingvoj la projekto celas:

- sentivigi la lernanton pri la strukturo de lingvo pere de taskoj, kiuj instigas gelernantojn koncentriĝi sur la similecoj kaj diferencoj inter lingvoj.

- reliefigi la ligojn inter lingvoj. Esperanto estas ideala 'gustumilo al lingvolernado' aŭ 'komenca' lingvo kuniganta elementojn de aliaj lingvoj kun vortkonstruaj trajtoj kiuj allogas junajn gelernantojn. Multaj vortoj kaj frazoj estas tuj rekoneblaj.[11] La regula gramatika strukturo helpas al lernantoj disvolvi senton por ekzemple substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj.

- stimuli per kreiva manipulado de la lingvo ke la lernantoj ŝatu kaj interesiĝu pri lingvolernado.

- kuraĝigi pozitivan mem-bildon en ĉiu lernanto kiel sukcesa lingvolernanto[12].

Multlingva akcelilo (MLA)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu projekto kadre de la EU-interŝanga programo Erasmus+ funkciis en 6 elementaj lernejoj: en Slovenio (Šentilj), Slovakio, Bulgario (Vraca), Germanio, Danlando kaj Kroatio (Zagreb) kaj koncernis la "propedeŭtikan aliron", t.e. lerni limigitan kaj zorge elektitan kvanton de Esperanto por plibonigi, rapidigi kaj akceli postan lernadon de aliaj lingvoj. Ĝi estas unu el la civitanaj proponoj en la kadro de la Eŭropa Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo[13].

La celo de MLA estas instrui al 8-jaraĝaj infanoj la bazojn de Esperanto, kio servu kiel enkonduko al la lernado de aliaj lingvoj, ĉar ĝi helpas al infanoj kompreni (i.a. per ludoj) ĉiujn esencajn elementojn en la strukturo de lingvoj. Ĝi baziĝas sur atingoj de la Zagreba Metodo, kiu havas sian bazon en scienca esploro de la plej oftaj morfemoj en Esperanto[14].

La ĉefa respondeculo de tiu projekto estis Zlatko Tisljar el Slovenio[15].[16]

Stimulo de lingva kreopovo[redakti | redakti fonton]

Eksperimenti kun lingvo kaj lingvaj uzoformoj stimulas la krepovon kaj donas formon al iuj pensoj[17]. Kerna demando tiurilate estas ĉiam kiel formo, signifo kaj kunteksto interrilatas[18].

Internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto povas kontribui al lingvokonscio pri aliaj lingvoj se oni agnoskas kaj utiligas ĉi tiujn. Se oni agnoskas kaj utiligas aliajn lingvojn en lernejaj klasoj[17], ankaŭ internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto povas kontribui al sentivigo pri lingvoj kaj al lingva diverseco.

Historio de la pedagogiaj eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1908 la pola esperantisto Antoni Grabowski verkis artikolon pri "Esperanto kiel preparilo por la instruado de lingvoj"[5]. Post tiam, multaj studoj pruvis la valoron de Esperanto kiel preparo por la lernado de aliaj lingvoj, kiel David Kelso, eksa ĉefinspektoro de lernejoj en Britio, notis:

Various studies since the 1920s have confirmed that learning Esperanto improves the motivation of learners (because of their relatively rapid progress in the language) and improves subsequent learning of other languages. The first documented experiment was in Bishop Auckland (Britain) from 1918 to 1921. Later studies, each concentrating on different aspects of the question, but coming to broadly similar conclusions, have been conducted in New Zealand (1924), New York (1931), Manchester (1948-1968), Sheffield (1951), Finland (1963), Hungary (1970), Germany (1980), 5 European countries (1990), Italy (1993) and Australia (2000). The 1931 work was by a team led by eminent educational psychologist Edward Thorndike of Columbia University. The plain facts are that young people enjoy learning Esperanto; they learn it up to 5 times more quickly than other languages and the skills learned are readily transferable. (Kelso, cited in “Springboard to languages”)[19]

Diversaj studoj ekde la 1920-aj jaroj konfirmis, ke lerni Esperanton plibonigas la motivadon de gelernantoj (pro ilia relative rapida progreso en la lingvo) kaj plibonigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. La unua dokumentita eksperimento estis en Bishop Auckland (Britio) de 1918 ĝis 1921. Postaj studoj, ĉiu el ili koncentriĝinta sur diversaj aspektoj de la temo, sed alveninta al larĝe similaj konkludoj, estis faritaj en Nov-Zelando (1924), Novjorko (1931), Manĉestro (1948-1968), Sheffield (1951), Finnlando (1963), Hungario (1970), Germanio (1980), 5 eŭropaj landoj (1990), Italio (1993) kaj Aŭstralio (2000). La esploro de 1931 konsistis el teamo gvidita de Edward Thorndike, eminenta eduka psikologo de Columbia University. La simplaj faktoj estas ke junuloj ĝuas lerni Esperanton; ili lernas ĝin ĝis 5 fojojn pli rapide ol aliajn lingvojn kaj la akiritaj kapabloj estas tuj transdoneblaj. (Kelso, citita en "Springboard to languages")[19]

Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio[redakti | redakti fonton]

La mezurmetodojn por LOI evoluigis la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn (Germanio) sub la gvido de prof. Helmar Frank[20][21].

Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj.

Pli detala superrigardo sub Metodo Paderborn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Cyrill Brosch & Sabine Fiedler (2017), Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase!, Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik, paĝo 11, Academie.edu, PDF (elŝutebla)
  • (angla) Karen Roehr-Brackin, Angela Tellier, Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school, 76 paĝoj, ISBN 9780902756359 (resumoj de la malkovroj faritaj kadre de la projekto "Springboard to Languages")
  • (itala) Pinto, M. A. e Corsetti, R. (2001), Ricadute metalinguistiche dell’insegnamento dell’esperanto sulla lingua materna dell’alunno: Un’esperienza nella scuola media italiana, en: Language Problems & Language Planning, 25/1: 73-90
  • Zlatko Tiŝljar: Lingvo-orientiga instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, en: Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj, Inter-kulturo, Maribor, 1996.
  • Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Pädagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 311-331, Paderborn 1993
  • Helmar Frank: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo, Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 424-442, Paderborn 1993
  • H.Frank kaj E. Formaggio: La profito el propedeŭtika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de aĝo kaj transfero, Grkg/Humankybernetik, Band 33, Kajero 4 (1992), p. 164-174
  • Elisabetta Formaggio (1989): Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado, Grkg/Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 , p. 141-151
  • Helmar Frank (1987) Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo: Kibernetika teorio kaj empiriaj rezultoj de la Lingvo-Orientiga Instruado de la Internacia Lingvo kiel bazo de pli posta lernado de etnaj lingvoj. In Serta Gratvlatoria in Honorem Juan Régulo, II (Esperantismo) (La Laguna: Universidad de La Laguna), p. 213-222.
  • (germana) Yukio Fukuda: Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Berücksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache. Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, p. 1-16, 1980
  • Evelyn Geisler: Mezurado de la lernplifaciligo de la angla pro ILo, Eŭropa Dokumentaro, Nro. 25/1980, paĝo 4
  • Istvan Szerdahely: La didaktika loko de la Internacia Lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj, En Internacia Pedagogia revuo, kajero 0/1979
  • Helmut Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento. Raporto, analizo, konkludo, Edistudio, Pisa 1979
  • Evelyn Geisler: La unuaj mezuradoj pri la lernplifaciligo inter la Internacia kaj la Angla lingvoj, Eŭropa Dokumentaro 21/1979, p. 9-10

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj de Antoni Grabowski en Vikifontaro

Metodo Tomatis kiel akcelilo de lingvolernado

Metodo Paderborn

Esperanto

Esperanto-gramatiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Multilingualism Accelerator - A method to boost foreign language learning and raise language awareness, Eŭropa Komisiono

(Esperanto) Akcelilo por multlingveco (MLA): http://www.lernu.net/eo/instruado Se vi deziras traduki la materialojn en la retejo al via lingvo, vi povas fari tion registriĝinte kiel tradukanto de la tradukejo de lernu! - https://lernu.traduko.net

(angla) Esperanto and Education: Toward a Research Agenda, Esperantic Studies Foundation, 1992

(angla) Esperanto: a joke, or a serious option? (Esperanto, blago aŭ serioza opcio?), John C. Wells, University College London.

(germana) Cyril Brosch, Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase, Jahrbuch GIL 2017, Academie.edu

(Esperanto) Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, Kibernetik-pedagogia teorio de la lingvo-orientiga instruado (LOI), magistriĝa tezo ĉe Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996.

(germana) Günter Lobin: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (kun detala scienca analizo de sep – laŭ la aŭtoro tre malbone dokumentitaj – lernejaj eksperimentoj inter 1924 kaj 1988; komplete legebla en la reto)

(Esperanto) Edward Symoens: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro de Esperanto, Esperanto-dokumentoj 28-29 (1992), Universala Esperanto-Asocio.

(Esperanto) Katalin Smidéliusz: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro (PDF) - el la legejo de www. edukado.net

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kio estas UEA?. Universala Esperanto-Asocio. “UEA . . . havas membrojn en 120 landoj”.
  2. Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-09-21. “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.
  3. Lindstedt, Jouko. Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant‑lingvanoj. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-09-21.
  4. Komparu kun la japana : "Post duonhoro mi povis paroli pli da Esperanto ol da japana, kiun mi studis en la gimnazio dum kvar jaroj" - Richard Delamore. En : 'Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?', Kontakto 277 (2017:1), p. 20, TEJO.
  5. 5,0 5,1 (Esperanto) Antoni Grabowski, Esperanto kiel preparo al la lernado de lingvoj, en "Pola Esperantisto" 1908, n-ro 1, p. 48.
  6. (en) Rubagumya, C.M., 1994: Language in Education in Africa. Clevedon: Multilingual Matters.
  7. (en) Tickoo, M.L., 1996: ‘English in Asian bilingual education: >From hatred to harmony’, in Journal of Multilingual and Multicultural Development, 17, 225–240.
  8. (en) Dutcher, N., 1998: ‘Eritrea: Developing a programme of multilingual education’, in J. Cenoz & F. Genesee (eds), Beyond Bilingualism: Multilingualism and Multilingual Education. Clevedon: Multilingual Matters, 259–265.
  9. (en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: The Rationale of the Springboard Project, arkivita de la originalo pere de Waybak Maŝino, Internet Archive, la 22-an de februaro 2021.
  10. (en) Welcome to Springboard to languages, Internet Archive, arkivita de la originalo pere de Wayback Machine, la 14-an de februaro 2021.
  11. 11,0 11,1 (en) Springboard and the National Languages Strategy, arkivita de la originalo pere de Wayback Machine, Internet Achive, la 26-an de februaro 2021.
  12. (en) Angela Tellier, Esperanto as a starter language
  13. (en) Sean O RIAIN, Multilingual Accelerator, Conference on the Future of Europe.
  14. Akcelilo por multlingveco (PDF), Eŭropa Bulteno, februaro, n-ro 200 (2020), paĝoj 2-4
  15. (eo) Akcelilo por multlingveco, Eŭropa Bulteno, n-ro 200, februaro 2020, paĝoj 2-4.
  16. Mireille Grosjean, Problemo kun la Multlingva Akcelilo, en Internacia Pedagogia Revuo (IPR), n-ro 4, 2020.
  17. 17,0 17,1 (nl) Marc van Oostendorp, Een sterke taalbasis draagt bij aan de taal- en denkontwikkeling (Forta lingvofundamento kontribuas al lingva kaj pensa disvolviĝo), Neerlandistiek, la 18-an de oktobro 2018.
  18. (nl) Peter-Arno Coppen, Wat zijn de grote inzichten uit de neerlandistiek?, Neerlandistiek, la 26-an de marto 2019.
  19. 19,0 19,1 (angla) Giridhar Rao (2009). Esperanto as a Foundation Course for Foreign Language Teaching, en: Giridhar Rao J.. (ed.). Foreign Language Teaching in India: Challenges and Strategies, Hyderabad, Barato, Allied Publishers, paĝoj 10-12, ISBN 978-81-8424-672-8
  20. (it) Alessio Giordano, Il metodo Paderborn per l’apprendimento linguistico (La paderborna metodo de lingva lernado), Treccani, la 25-an de junio 2019
  21. Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele Al Rapidigo De La Lernado De Fremdlingvoj.