Propanamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Propilamino)
Jump to navigation Jump to search
Propanamino
propilamino
Plata kemia strukturo de la Propanamino
propilamino
Tridimensia kemia strukturo de la Propanamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Propilamino
Kemia formulo
C3H9N
CAS-numero-kodo 107-10-8
ChemSpider kodo 7564
PubChem-kodo 7852
Crataegus, various species, fruit.jpg
Propilamino ĉeestas en la floroj de kratago, en la oleo de gado-hepato kaj en la peklinga haringo.[1]
Merck Index 15,7956
Fizikaj proprecoj
Aspekto brulema, koroda, senkolora likvaĵo kun penetranta amoniaka odoro
Molmaso 59,112 g·mol-1
Denseco 0,719g cm−3
Fandpunkto -83°C[2]
Bolpunkto 48°C
Refrakta indico  1,3887
Ekflama temperaturo -12 °C
Memsparka temperaturo 320 °C
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 370 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 R20/21/22 R34
Sekureco S16 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H290, H302, H311, H311, H314, H318, H331, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P234, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P321, P330, P361, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P404
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

PropanaminoC3H9N estas organika, alifata, primara amino kun tri karbonatomoj, brulema, koroda, senkolora likvaĵo kun penetranta amoniaka odoro, solvebla en akvo kaj aliaj organikaj solvantoj tiaj kiaj etanolo, acetono, benzeno, kloroformo kaj malmulte solvebla en kvarklorometano. En akva solvaĵo ĝi dissociiĝas kiel malforta bazo, kies karakterizo permesas la sintezon de aliaj kloridoj kaj saloj.

Propilamino estas uzata en analiza kemio en produktado de aliaj kemiaĵoj, kaj uzata kiel solvanto en organikaj sintezoj. Ĝi estas uzata kiel finigagento en la produktado de drogoj, farboj, kaŭĉukoj, sintezaj fibroj, tekstilaĵoj kaj rezinoj. Krom tio ĝi povas esti uzata kiel pornafta aldonaĵo kaj konservaĵo. Propanamino estas pli bazkaraktera ol propanamido.

Propilamino estis malkovrita en 1850 de la aŭstra kemiisto Theodor Wertheim (1820-1864) per traktado de narkotino kun natria hidroksido kaj pli malfrue estis raportita de Clemens Winkler (1838-1904) en la ergotino kaj peklakvo de haringo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

propanaldehido+amoniakopropananimo+akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

propanolo+amoniakopropananimo+akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

propanolo+amonia kloridopropananimo+klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

propionitrilopropananimo

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

kloropropano+amoniakopropananimo+klorida acido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de kloropropano:

propananimo+klorida acidokloropropano+amoniako

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

2propananimo+sulfata acidoamonia sulfato+2propano

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

propananimo+akvopropanamido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]