Saltu al enhavo

Prostaglandinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prostaglandinoj[1] (PG) estas grupo de fiziologie aktivaj lipidaj kunmetaĵoj nomataj eikosanoidoj[2] kiuj havas diversajn hormono-similajn efikojn ĉe bestoj. Laŭ la difino de PIV temas pri lipido, sekreciata de ĉeloj de mamuloj, do ankaŭ homoj, aganta al la najbaraj ĉeloj kiel interĉela mesaĝanto: prostaglandinoj rolas interalie en la kontrahiĝo de la glatfibraj muskoloj, ekz. dum akuŝo. Prostaglandinoj estis trovitaj en preskaŭ ĉiu histo en homoj kaj aliaj bestoj. Ili estas derivitaj enzime de la grasacido arakidonata acido. Ili estas subklaso de eikosanoidoj kaj de la prostanoida klaso de grasacidaj derivaĵoj.

La strukturaj diferencoj inter prostaglandinoj respondecas pri siaj malsamaj biologiaj agadoj. Donita prostaglandino povas havi malsamajn kaj eĉ kontraŭajn efikojn en malsamaj histoj en iuj kazoj. La kapablo de la sama prostaglandino stimuli reagon en unu histo kaj malhelpi la saman reagon en alia histo estas determinita de la speco de ricevanto al kiu la prostaglandino ligiĝas. Ili influas rekte la ĉelon en kiu ili ekestis, aŭ celajn ĉelojn en la tuja najbareco de la loko de sia sekrecio. Prostaglandinoj diferencas de endokrinaj hormonoj pro tio ke ili ne estas produktitaj en specifa loko sed en multaj lokoj ĉie en la homa korpo.

Prostaglandinoj estas potencaj, loke agantaj vasodilatiloj, kiuj do plilarĝigas la sangajn vaskulojn, kaj malhelpas la agregadon de trombocitoj en la sango. Tra ilia rolo en vasodilatiĝo, prostaglandinoj ankaŭ estas implikitaj en inflamo. Ili estas sintezitaj en la muroj de sangaj vaskuloj kaj servas la fiziologian funkcion malhelpi nenecesan formadon de emboloj, kaj ankaŭ reguligi la kuntiriĝon de glatmuskola histo.

La unua versio ekestis la 24-an de septembro 2024, kun helpo de la unuaj frazoj de la koncerna anglalingva artikolo, kaj, kiel indikite, citaĵo el PIV.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]