Saltu al enhavo

Protestoj "No Kings"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la okazaĵoj de protestoj "Sen Reĝoj" en Usono
„No Kings“-Protest en Dalaso, Teksaso

La protestoj "Sen Reĝoj" (angle No Kings) estas serio da manifestacioj okazintaj la 14-an de junio 2025, responde al la usona militista parado okaze de la 79-a naskiĝtago de Donald Trump. La parado okazis por memorfesti la 250-an datrevenon de la Usonaj Armitaj Fortoj. [1][2] En la sama tago, pli ol 2000 manifestacioj kun pluraj milionoj da partoprenantoj okazis en Usono kaj aliaj landoj. La protestoj estis ĉefe direktitaj kontraŭ la politikoj kaj agoj de Trump ekde la komenco de lia dua oficperiodo (la 20-an de januaro 2025) kaj ĝia okazigo per militista parado, ne kontraŭ la usonaj armetrupoj mem. [3]

Jam dum la Tago de la Prezidanto, la 17-an de februaro 2025, homoj tra Usono eliris sur la stratojn por protesti kontraŭ tio, kion ili perceptis kiel subfosadon de usona demokratio.

La termino "Sen Reĝoj" estis elektita por memorigi usonanojn, ke Usono estis kreita kiel sendependa ŝtato proteste kontraŭ la diktatora regado de la angla reĝo. Aktivuloj partoprenantaj en la movado "Sen Reĝoj" kredas, ke Trump pli kaj pli agas kiel aŭtokrato, kiu flankenmetas la usonan konstitucion kaj ĉiujn demokratiajn regulojn.

Oni taksis, ke multaj milionoj da homoj partoprenis en pli ol 2 000 protestaj eventoj ĉirkaŭ Usono la 14-an de junio; ĉi tio estis la plej ampleksa kunordigita protesta ago en Usono de kiam Donald Trump ekoficis kiel prezidanto por la dua fojo en januaro 2025. [4][5] La specifaj taksoj pri la tuta nombro da partoprenantoj variis de 5 ĝis 11 milionoj da homoj. [6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lee, Chantelle (June 10, 2025). "'No Kings Day' Protests Planned Across U.S. Amid L.A. Battle". Time (in angla). Retrieved June 12, 2025.
  2. . As military groups prepare for weekend celebrations, No Kings activists organize protests (en-US). Alirita June 12, 2025 .
  3. What to expect at Trump's military parade and 'No Kings' protests (en-GB). BBC (June 12, 2025). Alirita June 12, 2025 .
  4. Anti-Trump demonstrators crowd streets, parks and plazas across the US. Organizers say millions came (angle) (2025-06-14). Alirita 2025-06-14 .
  5. . "No Kings Day" protests turn out millions, rebuking Trump (angle). Alirita 2025-06-16 .
  6. . The Resistance 2.0 arrives with nationwide 'No Kings' protests (angle) (2025-06-14). Alirita 2025-06-14 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]