Prothom Alo
| Prothom Alo | ||
|---|---|---|
| gazeto | ||
| Komenco | 4-a de novembro 1998 vd | |
| Lando(j) | Bangladeŝo vd | |
| Sidejo | Kawran Bazar | |
| Posedata de | Transcom Group vd | |
| Filioj | Chorki (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Prothom Alo (bulgare প্রথম আলো, Pratham Ālo; signifante: Unua Lumo aŭ Matena Lumo) estas bengallingva ĉiutaga gazeto en Bangladeŝo. Ĝi estis fondita en 1998, estas eldonata en la ĉefurbo Dako, kaj estas la plej vaste cirkulita gazeto en la lando. [1]
Laŭ studo de Kantar MRB Bangladesh en 2018, Prothom Alo havis pli ol 6.6 milionojn da ĉiutagaj retaj legantoj. Laŭ Alexa Internet, la reta portalo de Prothom Alo estis la plej vizitata bengala retejo en la mondo en julio 2019. [2]
Prothom Alo estas posedata de Mediastar Publishing, filio de la bangladeŝa komerca konglomeraĵo Transcom Group, kiu ankaŭ posedas la anglalingvan gazeton The Daily Star. La eldonisto kaj ĉefredaktoro de Prothom Alo estas Matiur Rahman, membro de la Transcom-familio. Matiur Rahman estis unu el la gajnintoj de la Premio Ramon Magsaysay en 2005.
Historio
[redakti | redakti fonton]Prothom Alo estis fondita la 4an de novembro 1998. La eldonkvanto de Prothom Alo kreskis de komencaj 42 000 ekzempleroj ĝis eldonkvanto de duonmiliono da ekzempleroj. La gazeto famiĝis pro sia raportado pri acidaj atakoj kaj perforto kontraŭ virinoj kaj pro sia lobiado por pli striktaj leĝoj kontraŭ la vendo de acido. [3]. El presejoj situantaj en Dako, Ĉitagongo kaj Bogra, ĉirkaŭ 500 000 ekzempleroj cirkulas ĉiutage (ĝis marto 2014). Laŭ la Nacia Amaskomunikila Enketo de 2018, 6,6 milionoj da homoj legas la presitan eldonon de Prothom Alo ĉiutage. [4] La asertita legantaro de la reta kaj presita eldono de ĉi tiu gazeto estas 7,6 milionoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Top 10 Newspapers of Bangladesh (With Pictures)".
- ↑ Top Sites in Bangladesh. Arkivita el la originalo je 12 July 2021. Alirita 21 November 2019 .
- ↑ Voice of America Prothom Alo Editor Gets Magsaysay Award
- ↑ Prothom Alo - Current Circulation
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Prothom Alo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

